Belga Esperanto-Instituto

(Alidirektita el Belga Esperanto-Insti­tuto)

Belga Esperanto-Instituto (BEI) estis kooperativa societo fondita en 1926[1] en la sino de la Esperanto-grupo La Verda Stelo en Antverpeno, kies celo estis la eldonado de libroj en kaj pri Esperanto. La unuaj investintoj en la societo estis Maurice Jaumotte, Frans Schoofs, Edgard De Coster, Oscar Van Schoor, Jozef Van Gulck, Caroline Nuyts-De Buyser, Hector Vermuyten, Gustave Vermandere, Louis De Hondt, Morris De Ketelaere, Charles Van der Veken, Jeanne Morrens kaj Nicolas Van Winge. La sidejo troviĝis je Kleine Hondstraat 11, Antwerpen.

Inter la plej valoraj eldonaĵoj de BEI menciindas la duparta Belga Antologio, kies flandra parto redaktis Hector Vermuyten kaj kies valona parto redaktis Maurice Jaumotte.

Ĝi estis kunfandita kun Flandra Esperanto-Instituto en la jaro 1962, kiuj pluvivis en la nova asocio sen profitdona celo Eldonejo-librejo Sonorilo.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Belga Ŝtatgazeto de la 13a de marto 1926, numero 2253; esperanta traduko de la statuto aperis en Belga Esperantisto, aprilo 1926 (aldono post p. 70).