Belgio

federacio en Eŭropo
(Alidirektita el Belgo)

La Reĝlando BelgioBelgujo (nederlande Koninkrijk België; france Royaume de Belgique; germane Königreich Belgien) estas ŝtato lokita en Okcidenta Eŭropo. Belgio estas ĉirkaŭita de Nederlando, Germanio, Luksemburgio kaj Francio, kaj ĝi estas unu el la fondintaj membroj de la Eŭropa Unio.

Reĝlando Belgio
Koninkrijk België
Royaume de Belgique
Königreich Belgien

Flago de Belgio

Blazono de Belgio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: La Brabançonne "La kanto de Brabanto"
Nacia devizo: Eendracht maakt macht (nl)
L'union fait la force (fr)
Einigkeit macht stark (de)
(Unueco donas forton)
Lokigo
suverena ŝtatofederaciolandomembra ŝtato de Eŭropa unio • OECD-lando • kolonia ŝtato • reĝlando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bruselo (1,193 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) nederlanda lingvo, franca lingvo, germana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) (ne'ĉie'ŝtat'e) nederlanda (federacia nivelo, Flandra Regiono, Brusela Ĉefurba Regiono) (58%), franca (federacia nivelo, Valona Regiono, Brusela Ĉefurba Regiono ) (42%)
germana (federacia nivelo, Germanlingva regiono) (<1%)
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj (75%), protestantoj (22%), 4 aliaj rekonataj religioj
Areo 30 528 km²
- % de akvo 6,2 %
Loĝantaro 11 584 008 (2022)
Loĝdenso 336 loĝ./km²
Loĝantoj Belgoj
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno be
Landokodo ISO: BE - Aŭtoj: B - Aviadiloj: OO
Telefona kodo 32
Plej alta punkto Signal de Botrange
Plej malalta punkto De Moeren
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝo Filipo la 1-a (ekde 2013)
Ĉefministro Alexander De Croo
Nacia tago 21a de julio
Sendependiĝo en 1830 de Nederlando
Ekonomio
Valuto Eŭro (ĝis 2002 la belga franko) (EUR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-movado en Belgio
vdr

Belgio enhavas pli ol dek milionojn da loĝantoj sur malgranda teritorio, proksimume 30 000 km². La Belgoj estas ĉefe Flandroj (pli ol ses milionoj), sed ekzistas ankaŭ grava malplimulto da franclingvanoj (kvar milionoj, inter kiuj tri kvaronoj estas Valonoj) kaj eĉ malgranda germanlingva komunumo. Ĉar la kultura limo inter la ĝermana kaj la latinida Eŭropoj trapasas Belgion, la lando estas same dividita lingvistike. La belga ĉefurbo, Bruselo, estas oficiale dulingva, kvankam plimulto el ĝiaj loĝantoj parolas la francan. Tiu lingva diverseco ofte kreis politikajn aŭ kulturajn konfliktojn, kaj estas responda pri la komplika registara sistemo aŭ la riĉa historio de la ŝtato.

La vorto «Belgio» devenas de la latina nomo de la plejnorda parto de romia Gaŭlo, la Gallia Belgica, tiel nomita pro loka grupo da keltaj triboj, la Belgoj. Malnovtempe, Belgio estis nur parto de la Nederlandoj, kiu ankaŭ entenis Nederlandon, Luksemburgion kaj kovris teritorion pli grandan ol la aktuala Benelukso. Ekde la fino de Mezepoko ĝis la 17-a jarcento, la regiono estis prospera komerca kaj kultura centro. Ĝis la belga revolucio, Belgio (tiam Hispana Nederlando) plie spertis multajn batalojn inter la grandaj eŭropaj ŝtatoj. Pli freŝdate, Belgio fariĝis fondinta membro de la Eŭropa Unio : ĝi eĉ gastigas la ĉefinstituciojn de tiu ĉi, samkiel multajn aliajn internaciajn organizaĵojn kiel NATO.

Lingvoj redakti

La tri oficialaj lingvoj de Belgio estas la nederlanda, precipe uzata en la nordo de Belgio (en Flandrio) kaj la franca lingvo en Valonion (pli sude en la lando) kaj en la ĉefurbo Bruselo. La nederlanda kaj la franca ambaŭ uzas malgraŭ ĉio ankaŭ tipajn vortojn kiujn oni ne uzas en Nederlando kaj en Francio[1].

La germana lingvo estas malplimulta lingvo parolata proksime de la landlimo kun Germanio.

Provincoj redakti

  • Flandrio konsistas el la provincoj

Okcidenta Flandrio, Orienta Flandrio, Antverpeno, Limburgo, Flandra Brabanto;

  • Valonio konsistas el la provincoj

Valona Brabanto, Henegovio, Namuro, Lieĝo, Luksemburgio

  • la Brusela Ĉefurba Regiono apartenas nek al Flandrio, nek al Valonio. Estas aparta, dulingva regiono; iel provinco en si mem.

Ĉefaj urboj redakti

Historio redakti

Vidu ankaŭ : Historio de Belgio

Belgio estis iam kelta teritorio konkerita de Julio Cezaro por la Romia Imperio. Poste estis parto de la imperio de Karolo la Granda kaj poste estis aro da graflandoj inter Francio kaj Nederlando, poste teritorio apartenanta al Hispanio, al Aŭstrio kaj al Nederlando.

La Guberniestro (nederlande Landvoogd au Gouverneur-Generaal) estis reganto de la Habsburga Nederlando (proksimume la teritorio de la hodiaŭaj Belgio kaj Luksemburgo, komence ankaŭ Nederlando) kiel reprezentanto de la monarĥo - la duko de Burgonjo ĝis 1549, la reĝo de Hispanio 1556-1706, kaj la arkiduko de Aŭstrio 1716-1794 dum la epoko de la nomita Aŭstria Nederlando.

Post la franca okupado kreiĝis la reĝlando Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn malaltajn landojn en la Reĝlando de la Unuiĝintaj NederlandojUnuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj kiu ekzistis de 1815 ĝis 1831 (1839) kiel kunigo de teritorioj kiuj nun estas an la aktualaj Nederlando, Belgio kaj Luksemburgio. Tiu ĉi ŝtato, ofte ankaŭ simple nomata „Reĝlando de la Nederlandoj“, konsistis el la iamaj Aŭstraj Nederlandoj en la sudo kaj la antaŭa Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (1795–1806: Batava Respubliko, 1806–1810: Reĝlando Holando) en la nordo. Oni intencis starigi vivopovan ŝtaton norde de Francio kaj okcidente de Prusio, kiu kiel kontraŭpezo rezistu eblajn novajn ambiciojn francajn ĉi-direkten, sed ankaŭ prusan-germanan entrudiĝon al la flandra marbordo. La lando ekzistis, ĝis la sudaj provincoj sin disigis dum la Belga Revolucio en 1830 por fondi la ŝtaton Belgio. La tiama reĝo, Vilhelmo I de la Nederlandoj, nur akceptis tion oficiale en 1839.

La Belga registaro en Londono (en franca: Gouvernement belge à Londres, en nederlanda: Belgische regering in Londen), konata ankaŭ kiel registaro Pierlot la 4-a, estis la Belga registaro en ekzilo inter oktobro 1940 kaj septembro 1944 dum la Dua Mondmilito kaj la okupacio de la lando fare de Nazia Germanio. La registaro estis triparta, kun ministroj el katolika, liberala kaj labor-partioj.

La Belga rezistado aŭ Belga rezistomovado (en franca: Résistance belge, en nederlanda: Belgisch verzet) kolektive referencas al la rezistomovadoj kiuj opoziciis kontraŭ la Germana okupacio de Belgio dum la Dua Mondmilito. Ene de Belgio, la rezistado estis fragmentita en granda nombro de apartaj organizoj, dividitaj laŭ regionaj kaj politikaj instancoj.

De 1945 Belgio estas centro de eŭropa kunlaborado (Benelukso, Eŭropa Konsilio, NATO, Eŭropa Unio). En 1980 estis kreataj regionaj strukturoj de ŝtatadministrado por Bruselo, Flandrio kaj Valonio. En 1994 oni adoptis novan konstitucion.

Geografio, klimato kaj medio redakti

Vidu ankaŭ : Geografio de Belgio - Listo de urboj de Belgio

 
Bruselo, Antverpeno, Gento, Charleroi, Lieĝo, Bruĝo kaj Namuro estas la sep plej grandaj urboj de Belgio, kun pli ol 100 000 loĝantoj.

Belgio, malgraŭ malgranda teritorio (apenaŭ 30 528 km²), enhavas tri ĉefajn geografiajn regionojn : la marborda ebenaĵo nordokcidente, la centra plataĵo kaj la montĉeno Ardenoj sudoriente. La marborda ebenaĵo konsistas precipe el sablaj dunoj kaj polderoj : polderoj estas landareoj, proksimaj al la marnivelo aŭ eĉ sub tiu ĉi, kiuj estis kaptitaj el la maro per la konstruo de digoj kaj de kampoj drenitaj per kanaloj. La dua geografia regiono, la centra plataĵo, situas pli interne en la lando. Ĝi estas milde ascendanta areo kun multaj fruktodonaj valoj, irigaciitaj de pluraj riveroj. Tie oni povas ankaŭ trovi pli firmajn landojn, inkluzive de kavernoj aŭ malgrandaj krutejoj.

 
Pejzaĝo de Altaj Marĉoj, en Ardenoj.

La tria geografia regiono, nomita la Ardenoj, estas pli malglata ol la aliaj. Ĝi estas densa arbara plataĵo, tre ŝtonetoplena kaj netaŭga por agrikulturo, kaj ĝi etendiĝas ĝis norda Francio. Tiu regiono gastigas plejmulton el la belga sovaĝa faŭno. La plej alta loko de Belgio, la Signalo de Botrange, ankaŭ troviĝas tie, kun nur 694 metroj.

La klimato de Belgio estas mara kaj mezvarma. La lando spertas gravan pluvoprecipitadon ĉiusezone. La averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 3 en januaro, kaj 18 en julio. La averaĝa pluvoprecipitado estas 65 milimetroj en januaro, kaj 78 milimetroj en julio.[2] Tra Belgio fluas interalie la riveroj Skeldo kaj Mozo.

Kaŭze de ĝia alta loĝdenso (la plej granda en Eŭropo) kaj de ĝia situo je la centro de Okcident-Eŭropo, Belgio spertas gravajn ekologiajn problemojn. Raporto en 2003 taksis ke la akvo de la belgaj riveroj estis la plej poluita en Eŭropo, kaj eĉ la plej nebona inter la 122 ekzamenitaj ŝtatoj.[3]

Transporto redakti

En Belgio la vojreto estas la plej densa de la mondo. Ĝi havis en 2009 reton de 152 000 km, kio signifas 5 km da vojo en ĉiu kvadrata kilometro[4].

Belgio havas tre densan trajnreton per kiu vi povas atingi la plej multajn lokojn[5], ne malofte ankaŭ en kombino kun aliaj transportiloj (bicikloj, busoj).

Politiko redakti

 
la Palaco de la Nacio en Bruselo, Belgio, sidejo de la Belga Federacia Parlamento.
 
La Komunumoj de Belgio: flava - flandra, ruĝa - valona, blua - germanlingva

Tradicie Belgio estas Reĝolando, demokratia kaj federacia ŝtato. La leĝodara povo estas en la Belga Federacia Parlamento La plenuma povo estas en la ministraro. Laŭ la Belga konstitucio, la Reĝo de Belgio teorie prezidas la Konsilantaron, sed tio ne okazis fakte el 1957. La sidejo de la plej altaj tribunaloj en Belgio estas en la Palaco de Justico de Bruselo.

La federacia ŝtato konsistas socie, kulture, politike kaj sociologie precipe el du grandaj komunumoj, nome la flandroj (nederlandlingvanoj) kaj la valonoj (franclingvanoj). Ĝis la jaroj 1930 la franca lingvo estis la sola oficiala lingvo de la lando. La flandroj protestis kontraŭ tio [6] kaj post pluraj ŝtataj reformoj Belgio en 1993 iĝis federacio. Flandrio tuj kunfandis siajn instituciojn (komunumo kaj regiono), tiel ke ekzistas nur unu Flandra Parlamento kaj unu Flandra Registaro. La franclingvanoj gardis ĉion aparte.

La Komunumoj redakti

La Regionoj redakti

Ekonomio redakti

La Belga-Luksemburga Ekonomia Unio de 1922 proksime ekonomie interligis la najbarajn ŝtatojn Belgio kaj Luksemburgio interalie per valuta unio de la belga kaj luksemburga frankoj (ĝis la enkonduko de komuna valuto Eŭro en 2002); ĝi estis antaŭŝtupo por la unio Benelukso.

Agrikulturo kaj bestobredado redakti

Belga (ĉevalo)

Ceteraj informoj redakti

Estas ankaŭ minoritato, kiu parolas la germanan en la orienta parto de Belgio (Eupen, Malmedy).

Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilaĵo, naftokemiaĵoj, plasto.

MEP: totala - 272 mlrd $, persona - 24.710 $.

Monunuo: Eŭro (€ aŭ EUR) ekde la 1-a de januaro 2002; la malnova monunuo estas la Belga franko

Organizoj: UN (1945), NATO, EU

Kelkaj famaj belgoj redakti

Filmo redakti

'King of the Belgians'

Literaturo redakti

'Nieuw België" (Nova Belgio) de Tom Lanoye

"Het verdriet van België" (La malĝojo de Belgio) de Hugo Claus en kiu Esperanto estas menciita.

Eksteraj ligiloj redakti

esperante Informoj pri Belgio en la vikio de UEA

Filmeto Belgio en movo Arkivigite je 2018-04-22 per la retarkivo Wayback Machine

(angla) Famaj belgoj

Oficialaj paĝoj de la belga federacia registaro

Belgio ĉe la Projekto por Malferma Katalogo

Kern.Punkto O Info : podkasto pri Belgio

Enciklopedio pri Belgio esperante

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (fr) Belgian French VS French from France, YouTube
  2. Eurometeo: meteo en Bruselo
  3. Sewage-laden Belgian water worst in world, New Scientist. Arkivita el la originalo je 2005-12-22. Alirita 2006-08-06.
  4. Gazet van Antwerpen, 2009-03-21, p. 10.
  5. (Esperanto) Kiel trajne vojaĝi en Belgio?, Verdaj Skoltoj, la 8-a de junio 2017.
  6. Vidu ekzemple La Flandra Movado