Belorusio en la Olimpikoj

Belorusiaj sportistoj unue inter 1952 kaj 1988 partoprenis kadre de la teamo de  Sovetunio. Aldone, en 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala belorusia teamo partoprenas la olimpikojn.

Belorusio en la Olimpikoj

Flago de Belorusio
IOK-kodo  BLR
NOK Belorusia Olimpika Komitato
Retejowww.noc.by ruse
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Aliaj parencaj aperoj
Sovetunio (1952–1988)
Unia Teamo (1992)
vdr

Kun sumo de 105 medaloj ĝis inkluzive de la jaro 2022, Belorusio estas vicigita tria inter post-sovetiaj ŝtatoj, post Rusio kaj Ukrainio. En 2022, en respondo al la rusa invado de Ukrainio kaj la interveno de la registaro de Belorusio en tio, la teamo estis suspendita de la Olimpikoj. Tio tamen okazis nur post la okazigo de la Vintra Olimpiko 2022.

Kiam ne suspendita, la Belorusa Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1991 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.

Someraj Olimpikoj redakti

 

1996 redakti

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 157 belorusiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Ihar Astapkoviĉ (Ігар Астапковіч).

La teamo atingis   oran,   6 arĝentajn kaj   8 bronzajn medalojn kaj fine havis la 37-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2000 redakti

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 139 belorusiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Sjarhej Liŝtvan (Сяргей Ліштван).

La teamo atingis   3 orajn,   3 arĝentajn kaj   11 bronzajn medalojn kaj fine havis la 23-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2004 redakti

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 151 belorusiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Aleksandr Medved (Александр Медведь) - kiel jam en 1972.

La teamo atingis   2 orajn,   5 arĝentajn kaj   6 bronzajn medalojn kaj fine havis la 13-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2008 redakti

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 181 belorusiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Aleksandr Romankov (Александр Романьков).

La teamo atingis   3 orajn,   4 arĝentajn kaj   7 bronzajn medalojn kaj fine havis la 23-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2012 redakti

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 165 belorusiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Maks Mirni (Макс Мірны).

La teamo atingis   2 orajn,   5 arĝentajn kaj   3 bronzajn medalojn kaj fine havis la 26-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2016 redakti

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 124 belorusiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vasil Kirjienka (Васіль Кірыенка).

La teamo atingis   oran,   4 arĝentajn kaj   4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 40-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2020 redakti

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 101 belorusiaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Hanna Marusava (Ганна Марусава, antaŭ geedziĝo Karasjova, Карасёва) kaj Mikita Cmih (Мікіта Цмыг) en la malferma ceremonio kaj Illja Palazkoŭ (Ілля Палазкоў) en la ferma.

La teamo atingis   oran,   3 arĝentajn kaj   3 bronzajn medalojn kaj fine havis la 45-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Vintraj Olimpikoj redakti

 

1994 redakti

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 33 belorusiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Ihar Ĵaljasoŭski (Ігар Жалязоўскі).

La teamo atingis   2 arĝentajn medalojn kaj fine havis la 15-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

1998 redakti

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 59 belorusiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Aljaksandr Papoŭ (Аляксандр Папоў).

La teamo atingis   2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 20-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2002 redakti

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 64 belorusiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Алег Рыжанкоў (Aleh Riĵankoŭ).

La teamo atingis   bronzan medalon kaj fine havis la 23-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 
la belorusia delegacio en la Vintra Olimpiko 2010
 

2006 redakti

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 28 belorusiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Aljaksandr Papoŭ (Аляксандр Папоў).

La teamo atingis   arĝentan medalon kaj fine havis la 21-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2010 redakti

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 50 belorusiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Aleh Antonenka (Алег Антоненка).

La teamo atingis   oran,   arĝentan kaj   bronzan medalojn kaj fine havis la 17-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2014 redakti

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 25 belorusiaj sportistoj Teama flagotenanto estis Aljaksej Hriŝin (Аляксей Грышын).

La teamo atingis   5 orajn kaj   bronzan medalojn kaj fine havis la 8-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2018 redakti

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 33 belorusiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Ala Cuper (Ала Цупер).

La teamo atingis   2 orajn kaj   arĝentan medalojn kaj fine havis la 15-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2022 redakti

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 29 belorusiaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Ihnat Halavazjuk (Ігнат Галавацюк) kaj Hanna Nifantava (Ганна Ніфантава).

La teamo atingis   2 arĝentajn medalojn kaj fine havis la 24-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Eksteraj ligiloj redakti