Beluĥo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun belugo (huso huso), kiu estas specio de fiŝo: vidu huzo |
Beluĥo (formo pli proksima al la origina rusa etimo) aŭ (pro la formo enirinta en iujn lingvojn pro misliterumo, kiun kaŭzis prononca proksimeco inter la rusaj vortoj белуга [beluga], belugo, specio de huzo, kaj белуха [beluĥa], beluĥo) belugo (Delphinapterus leucas) estas cetaco, kiu loĝas en la Arkto. Ĝi estas nomata ankaŭ Mara kanario aŭ Blanka baleno. Plenkreskaj beluĥoj estas facile identigeblaj disde ceteraj balenoj per la blanka koloro de la korpoj, kio klarigas la originan nomon (en slavaj lingvoj la radiko "бел-" [bel] signifas blanka).
Beluĥo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Delphinapterus leucas (Pallas, 1776) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Vivregiono de Beluĥo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo de la korpo
redaktiBeluĥido estas 1,5 metrojn longa kaj 80 kilogramojn peza. Ĝia haŭto estas malhelgriza. Juna beluĥo havas pli palan haŭton. La longeco de plenkreska beluĥo estas inter 3 kaj 5 metroj, kaj ĝia pezo inter 400 kaj 1.600 kilogramoj. La haŭto de plenkreskulo estas blanka aŭ flavete blanka. Beluĥoj havas 16-22 dentojn.
Beluĥoj ne havas dorsan naĝilon aŭ dorsan kreston. Multaj beluĥoj havas longajn cikatrojn sur sia haŭto pro atakoj de polusaj ursoj.
Konduto
redaktiBeluĥoj estas tre sociemaj, vivas en grupoj de 5-20 membroj. Ili ellasas multajn aŭdeblajn bruojn en la formo de knaroj, klaketoj kaj ploregoj. Beluĥoj ankaŭ partoprenas en gardista saltado.
Vidu ankaŭ
redakti
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.wdcs.org/dan/publishing.nsf/allweb/1B8A4EB4B9FA1BBF80256D11004B2EA2 Arkivigite je 2008-01-30 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.jparsons.net/whale[rompita ligilo]
- http://www.waarneming.nl/wn.php Arkivigite je 2008-10-26 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.waarneming.nl/kaart.php?id=9093 Arkivigite je 2006-06-23 per la retarkivo Wayback Machine