Bence Bogányi [bogAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bogányi Bence estas hungara fagotisto, altlerneja instruisto. Lia frato estas Gergely Bogányi.

Bence Bogányi
Persona informo
Naskiĝo 1976
en Hungario Vác (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Tibor Bogányi
Frat(in)oj Gergely Bogányi • Tibor Bogányi
Okupo
Okupo universitata instruisto • muzikinstruisto • fagotisto
TTT
Retejo http://www.benceboganyi.com/
vdr

Bence Bogányi[1] naskiĝis en 1976 en Vác (Hungario).

Biografio redakti

Bence Bogányi devenis de hungara muzikema familio. Li akiris siajn unuajn muziklecionojn pri fagoto en la aĝo de 9 jaroj. Precipe pro lingvolernado li akiris diplomon en Helsinko (Sibelius Akademio), poste same en muzikakademio en Malmö, fine en muzikakademio de Berlino (en 2004). Intertempe li maturiĝis en piarista gimnazio en Kecskemét kaj li studis muzikon ankaŭ en kolegio en Detmold. En la periodo de 1997 ĝis 2006 li fariĝis laureato de pluraj internaciaj muzikaj konkursoj. De 1997 ĝis 2002 Bogányi estis solista fagotisto ĉe la Finna Nacia Opero, ekde 2002 ĉe la Helsinka Filharmonia Orkestro. En 2005 li fariĝis solista fagotisto ĉe la simfonia orkestro de Berlina Radio kaj ekde 2007 li estis en la sama pozicio ĉe la Munkena Filarmonio. Ekde 2009 Bogányi instruas en universitato de Nurenbergo. Intertempe kiel solisto li vojaĝis tra tuta Eŭropo kun konataj orkestroj, krome kiel ĉambra muzikisto li akceptis multajn invitojn al gravaj festivaloj de Eŭropo. Li havas aŭstran hobojistan edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti