Bence Szabolcsi [sabolĉi], laŭ la hungara skribmaniero Szabolcsi Bence estis hungara muzikhistoriisto, muzikkritikisto, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis Miksa Szabolcsi.

Bence Szabolcsi
Persona informo
Naskonomo Szabolcsi Bence Győző
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1899 (1899-08-02)
en Budapeŝto
Morto 21-an de januaro 1973 (1973-01-21) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj germanafrancahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándMuzikakademio Franz LisztUniversitato de Lepsiko
Subskribo Bence Szabolcsi
Memorigilo Bence Szabolcsi
Familio
Patro Miksa Szabolcsi
Frat(in)o Lajos Szabolcsi
Infano Éva Szabolcsi
Parencoj Miklós Szabolcsi
Okupo
Okupo muzikologo • muzikhistoriisto • universitata instruisto • muzikkritikistoredaktoro
vdr

Bence Szabolcsi naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de januaro 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Bence Szabolcsi devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Lejpcigo. Li estis kunredaktoro de hungarlingva "Muzika Leksikono". En la 1920-aj jaroj kaj iom poste li kolektis hungarajn popolkantojn ankaŭ eksterlande. Post la 2-a mondmilito li instruis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, dume li redaktis diversajn muzikajn periodaĵojn. En 1961 li fondis arĥivon nomatan pri Béla Bartók, kiun li gvidis ĝis 1973. Li ricevis premiojn Kossuth en 1951 kaj 1965, inter 1933-1971 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • "A magyar zenetörténet kézikönyve" (Librego de hungara muzikhistorio) 1947
  • "A magyar zene évszázadai" (Jarcentoj de la hungara muziko) 1959-1961
  • "Bevezetés a zenetörténetbe" (Enkonduko al la muzikhistorio) 1936
  • "A zene története" (Historio de la muziko) 1940
  • "A melódia története" (Historio de la melodio) 1950
  • Biografio pri Béla Bartók 1955

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto
  • premio nomata pri li

Fontoj redakti