Benedict DASWA (naskita en la 16-a de junio 1946 en Mbahe / Provinco Limpopo, mortinta la 2-an de februaro 1990 samloke) estis sudafrika instruisto kaj lernejestro. Li mortis kiel martiro de kredo mortigite de bando de furiozigitoj, ĉar li rifuzis kunlabori kun ili kaj kunfinanci iliajn superstiĉojn. Lia martireco estis konfirmita en 2015, la beatigo okazis en la 13-a de septembro 2015 fare de la itala kardinalo Angelo Amato. Ĝi estis ankaŭ la unua beatigo de sudafrikano. [1]

Benedict Daswa
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1946 (1946-06-16)
Morto 2-an de februaro 1990 (1990-02-02) (43-jaraĝa)
Mortokialo neakra traŭmato
Tombo Sud-Afriko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-Afriko
Okupo
Okupo lerneja majstro
vdr
Blazono de la kardinalo Amato kiu faris la beatigon komisiite de papo Francisko

Vivo redakti

Bakali Daswa, kiel estis lia naskiĝnomo, estis el la tribo de la Lemba-oj. Li okupiĝis pri la gregoj de sia familio kaj nur poste frekventis la bazlernejon. Post la morto de la patro li eĉ devis interrompi la studojn por perlabori la vivon de la familio.

Per amiko de Johanesburgo li konatiĝis kun katolikismo. Post du jaroj da katekisma instruado li ricevis la bapton kaj eknomiĝis Benedikto. Li iĝis membro aktiva en la paroĥejo. Li estis instruisto kaj katekisto kaj ŝatis precipe la laboron kun junuloj. Samtempe li engaĝiĝis pri familioj kun financaj problemoj. Li estis tre respektita en la komunumo loka, estante plena de honesteco, sincereco kaj integreco. Li ankaŭ antaŭenpuŝis la konstruon de la unua preĝejo en la regiono kaj iĝis lerneĵestro finfine.

Martiro redakti

En novembro 1989 tempestoj estis taksitaj de la lokanoj kiel puno de la dioj. En januaro 1990, okaze de novaj tempestegoj, la olduloj malferme deklaris ke ili estiĝis per magio. Tial ili postulis impostopagon de ĉiuj vilaĝanoj por sukcesa farado de la repaciĝritoj. Daswa ne pagis deklarante ke temis pri normala natura fenomeno. Pro tio oni verŝis sur lin akvon bolantan antaŭ murdi lin per ponardopikoj. Liaj lastaj vortoj estis: "Dio, akceptu mian spiriton en Viajn manojn!".

Notoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Benedict Daswa en la franca Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti