Benedictus Gotthelf Teubner

Benedictus Gotthelf TEUBNER (naskiĝinta la 16-an de junio 1784 Sonnewalde-Großkrausnik, mortinta la 21-an de januaro 1856 en Lepsiko) estis germana libropresisto kaj -eldonisto.

Benedictus Gotthelf Teubner
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1784 (1784-06-16)
en Sonnewalde
Morto 21-an de januaro 1856 (1856-01-21) (71-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo tipografo • eldonisto
vdr
Teubner, eldonisto

Vivo redakti

En 1811 Teubner akiris la presfirmaon Weinedelsche Buchdruckerei en Lepsiko kiun li estis estrinta ekde 1806. Kun granda lerteco li igis ĝin unu el la plej gravaj de tuta Germanujo. Krome li fondis en 1832 ankaŭ en Dresdeno libropresan fabrikon. Bonegis por la firmaa famo la paralela eldonista projekto ekde 1824 kiu baldaŭ specialiĝis pri klasika filologioBibliotheca scriptorum graecorum et romanorum Teubneriana«, ekde 1849; »Thesaurus linguae latinae«). Gravis ankaŭ la disponigo de (alt)lernejaj eldonoj; fakte ĝi iĝis la plej grava fakeldonejo siaspece.

Transprenis lian kontoron la bofiloj Adolf Roßbach (+ 1898) kaj Albin Ackermann (en 1882). Estis iliaj kompanianoj la filoj Artur Roßbach (en 1875) kaj Alfred Ackermann kaj ekde 1893 nepo de Roßbach, Alfred Giesecke. Ekde 1903 ili ekposedantis. En 1904 ekkompanianis Konrad Giesecke.

Aliaj realigitaj projektoj estis la de Paul Hinneberg eldonita enciklopedio »Kultur der Gegenwart«, »Enzyklopädie der mathematischen Wissenschaften«, la popularscienca kolekto »Aus Natur und Geisteswelt«, la skribaĵoj la Akademio de sciencoj. Jenas titoloj de kelkaj periodaĵoj: »Neue Jahrbücher für das klassische Altertum, Geschichte und deutsche Literatur und für Pädagogik«, »Geographische Zeitschrift« de Hettner, »Deutsche Literaturzeitung«.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 19. Leipzig 1909, p. 443 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti