Benet ROSSELL (Àger, 1937 - Barcelono, Hispanio, 2016) estas internacia artisto. Desegno, gravuraĵo, signa skribado, spektakloarto, skulptaĵo, filmo, muziko, teatro kaj poezio estis interplektitaj en lia verkaro, kreante personan artan koncepton en kiu la verkoj estas procezo de konstanta reinventado.

Benet Rossell
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1937 (1937-10-23)
en Àger
Morto 21-an de aŭgusto 2016 (2016-08-21) (78-jaraĝa)
en Barcelono
Mortokialo amiotrofa lateralsklerozo
Tombo Àger
Lingvoj katalunahispanafranca
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de BarcelonoSupera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio
Familio
Frat(in)o Joan Rosell i Sanuy
Okupo
Okupo artisto
vdr

Rossell formas poetikon de malfortikeco farbetita per ironio kaj kritika spirito, kaj plonĝas en la mikro-mondojn kiuj estas ĝenerale ignoritaj de la absolutismaj raportoj pri arthistorio. Kvankam aspekt-abstrakta, lia verkaro havas fortan rakontan komponenton, kiu modeste kaj diskrete uzas la propran biografion de la artisto.[1]

Biografio redakti

Post kompletigi siajn universitatajn studojn pri juro (1956), ekonomiko (1958) kaj sociologio (1962), Rossell diplomiĝis pri teatro en 1964 ĉe la Internacia Universitato de Teatro de Parizo, decida travivaĵo kie li unue aŭdis pri «totala teatro», komprenita kiel ago kiu uzas la konceptojn de festado kaj rito en la teatraĵoj. Rosell mem priskribis tiujn travivaĵojn kiel: «... pli proksime al signa reprezentado ol al teksto. Mi venis en kontakton kun lingvaĵoj kies kodo estis al mi tute nekonata, lingvaĵoj sen kodo por mi. Mi trovis ilin fascinaj, kaj ili estis tre eble la origino de la lingvaĵo kiun mi kultivis ĉie tra mia arta trajektorio, kiu venas de diverseco de signoj, ikonoj, mikrografioj, kaligramoj aŭ benigramoj, sen kodo, neripetitaj kaj neripeteblaj, kiuj kunekzistas artikulitaj kaj sin manifestas en maniero kiu ili ĉiam estas unikaj, ĉiam reinventitaj, kaj tio je la fino formas mikro-teatran aŭ kaligrafian reprezentadon de la granda mikro-teatro de la mondo»

Tie li ankaŭ studis kinarton ĉe la Etnografia Komitato de la Filmo. Estis en Parizo kie li faris la unuan eksperimentan filmverkon.

Li vojaĝis vaste kaj pasigis longajn periodojn en aliaj landoj, inkluzive de Barato kaj Nepalo.

Liaj pli ol 60 ekspozicioj, sole aŭ kolektive, daŭris de 1967 ĝis nun, en Barcelono, Parizo, Madrido, Karlsruhe, Novjorko, Luksemburgio, Lleida, Balaguer, Àger ...

En lia plej lastatempa retrospekta ekspozicio, ĉe MACBA (Barcelona Muzeo de Nuntempa Arto) en 2010, Benet Rossell ne sekvis la gvidliniojn de kronologia retrospekta uzo, sed proponis selektivan paŝon de lia verkado, metante apartan atenton al du el siaj lingvaĵoj plej karakterizaj: kaligrafio kaj filmo.

En Parizo li estis membro de la arta grupo ekzilita pro la hispana diktaturo, «Katalunoj de Parizo» (tezo, en la hispana [2]) per multaj filmoj, inter ili Ceremonials (1974), kiu la 13/06/2017 partoprenis en la arta festivalo Bienalo de Venecio [3]. Bedaŭrinde lia aŭtoreco nur videblas en la minuta tempospaco 3:47-3:51. Lia tuta diverstipa filma verkaro ehavas pli ol 30 titolojn.

Rosell mortis en Barcelono la 22an de aŭgusto 2016 pro la amiotrofa lateralsklerozo.[4]

Referencoj redakti

  1. Paral·lel Benet Rossell (en-EN). Macba's Website. Museu d'Art Contemporani de Barcelona (under a CCBYSA license). Alirita 2017-06-16.
  2. Los Catalanes de París: un análisis estético (en-EN) (2016). Alirita 16/6/2017.
  3. Ceremonials (en-EN) (1974). Alirita 16/6/2017.
  4. Fallece a los 78 años el artista Benet Rossell (es-ES) (22/8/2016). Alirita 16/6/2017.

Eksteraj ligiloj redakti