Bengala lingvo

hindarja lingvo, parolata en la sud-Azia regiono Bengalio (parto de Barato kaj Bangladeŝo)

La bengalabangla lingvo (propralingve; বাংলা ভাষা, Bāṃlā bhāṣā, Bangla bhasha) apartenas al la hindeŭropaj lingvoj. Minimume 215 milionoj da personoj parolas ĝin kiel gepatran lingvon (2005) en Suda Azio. Ĝi apartenas al la tiel nomataj mondolingvoj (pli ol 100 milionoj da parolantoj) kaj okupas la lokon 7a laŭ la kvanto de la parolantoj en la mondo. El la parolantoj pli ol 140 milionoj da homoj vivas en Bangladeŝo, kie la bengala lingvo estas oficiala lingvo, nacia lingvo kaj la plej parolata lingvo. Fakte la nacia kaj oficiala estas la Moderna Normiga Bengala (Literatura Bengala).[1][2][3][4] Ĝi utilas kiel la lingvafrankao de la lando, kaj 98% el Bangladeŝanoj estas fluaj parolantoj en Bengala (inklude dialektojn) kiel unua lingvo.[5][6]

Bengala lingvo
Bangla (বাঙলা)
natura lingvomoderna lingvo
bengala-asama lingvaro
Parolata en Bangladeŝo, Barato, kaj dise en pluraj aliaj landoj
Parolantoj 300 000 000
Skribo bengala skribo, bengallingva brajlo
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Hindarja lingvaro
Apabhransa Avahattha
Bangla
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Bangladeŝo, Okcidenta Bengalio (Barato)
Reguligita de ne ekzistas Akademio por starigi lingvajn regulojn
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 bn
  ISO 639-2 ben
  ISO 639-3 ben
  SIL BNG
  Glottolog beng1280
Angla nomo Bangla
Franca nomo bangla
vdr

En Barato vivas pli ol ĉirkaŭ 75 milionoj da parolantoj. Tie ĝi estas unu el 22 oficialaj lingvoj. En la federaciaj ŝtatoj Okcidenta Bengalio kaj Tripuro inkluzive de la ĉefurboj Kolkato kaj Agartalo ĝi estas la dua plej grava lingvo post la hinda lingvo. Ĝi estas parolata ankaŭ ĉe la Barak Valo en la ŝtato Asamo. Ĝi estas parolata ankaŭ en diversaj partoj de la Bramaputra valo de Asamo. Estas Bengalaj mezlernejoj kiuj plenumas la postulojn de la komunumo. La bengala estas instruata ankaŭ en variaj altlernejoj kaj universitatoj en Asamo. Ĝi estas ankaŭ la plej parolata lingvo en la insuloj Andamanoj kaj Nikobaroj en la Golfo de Bengalo.[7] Ĝi estas parolata ankaŭ fare de gravaj minoritatoj en aliaj ŝtatoj kiel Ĝarkhando, Biharo, Mizoramo, Meghalajo, Madja Pradeŝo kaj Odiŝo.

Aliaj homoj ĝin parolas en aliaj landoj, kiel Malajzio, Nepalo, Sauda Arabio, Singapuro, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Britio kaj Usono. Kun pli ol ĉirkaŭ 300 milionoj da parolantoj tutmonde (laŭ la censo de Barato de 2011), la Bengala lingvo estas kutime enkalkulita kiel sesa aŭ sepa indiĝena lingvo plej parolata en la mondo laŭ loĝantaro.[8]

Vortaroj el la komenco de la 20-a jarcento atribuis iomete pli ol la duono de la Bengala vortotrezoro al indiĝenaj vortoj (t.e., nature modifitaj sanskritaj vortoj, koruptitaj formoj de sanskritaj vortoj, kaj pruntoj el ne-hindeŭropaj lingvoj), ĉirkaŭ 30 procenton al nemodifitaj sanskritaj vortoj, kaj la ceteron al eksterlandaj vortoj.[9] Dominante en la lasta grupo estas la Persa lingvo, kiu estas ankaŭ la fonto de kelkaj gramatikaj formoj. Pli ĵusaj studoj sugestas ke la uzado de indiĝenaj kaj eksterlandaj vortoj pliiĝis, ĉefe pro la prefero de Bengalaj parolantoj por la parola stilo.[9]

Bengala estas la kvara plej rapide kreskiĝanta lingvo de Barato, post Hindia en la unua rango, la Kaŝmira en la dua rango, kaj la Manipura, kun la Guĝarata, en la tria rango, laŭ la abrata popolnombrado de 2011.[10]

Bengala disvolviĝis laŭlonge de pli ol 1 300 jaroj. La Bengala literaturo, kun sia jarmila literatura historio, estis etende disvolvigita dum la Bengalia renesanco kaj estas unu el la plej fekundaj kaj diversaj literaturaj tradicioj en Azio. La Movado por bengala lingvo el 1948 ĝis 1956 postulante, ke la Bengala estu oficiala lingvo de Pakistano helpis Bengalian naciismon en Orienta Bengalio kio kondukis al la apero de Bangladeŝo en 1971. In 1999, UNESCO agnoskis la 21an de Februaro kiel Internacia Tago de la Gepatra Lingvo kiel rekono de la lingvomovado.[11][12]

Fama lingvisto, Profesoro Muhammad Abdul Hye, iam fame notis, ke la Bengala estis la "franca lingvo de oriento". Li estis aludante ne nur al la dolĉeco de la lingvo, sed ankaŭ al la profunda uzado de konotacio, prononcado kaj subtileco de la lingvo.[13]

Gramatiko redakti

Bengalaj nomoj ne ricevas genron, klo kondukas al minimumaj ŝanĝoj de adjektoj (fleksio). Tamen, nomoj kaj pronomoj estas modere deklinaciitaj (ŝanĝoj depende de ilia funkcio en la frazo) en kvar kazoj dum la verboj estas tre konjugaciitaj, kaj la verboj ne ŝanĝas sian formon depende de la genro de la nomoj.

Kiel lingvo de grava fino, la Bengala sekvas vortordon Subjekto Objekto Verbo, kvankam oftas variaĵoj en tiu afero.[14] Bengala uzas postpoziciojn anstataŭ prepoziciojn kiel oni uzas en angla, latinidaj kaj aliaj eŭropaj lingvoj. Determinantoj sekvas la nomon, dum numeraloj, adjektoj, kaj posesivoj antaŭiras al la nomo.[15] Ĉu-demandoj ne postulas ŝanĝojn en la baza vortordo; anstataŭe, la malalta tono de la fina silabo en la prononco estas anstataŭata per falanta tono. Aldone, elektaj partikloj (ekz. কি -ki, না -na, ktp.) estas ofte enklitikigitaj al la unua aŭ lasta vorto de ĉu–demando. Ki-demandoj estas formitaj pere de metado de la ki-vorto al fokusa pozicio, kiu estas tipe la unua aŭ la dua vorto en la prononco.

Nomoj redakti

Nomoj kaj pronomoj estas fleksiitaj por kazo, nome nominativo, akuzativo, genitivo (posesivo), kaj lokativo.[16] La kazmarkila modelo por ĉiu nomo fleksiita dependas de la grado de vigleco de la nomo. Kiam oni aldonas difinitan artiklon kiel -টা -ṭa (singulara) aŭ -গুলো -gulo (plurala), kiel en la tabelo suba, ankaŭ nomoj estas fleksiitaj por nombro. En plimulto de bengalgramatikaj libroj, oni dividas kazojn en ses kategorioj kaj aldona posesiva kazo (la posesiva formo ne estas agnoskita kiel tipo de kazo fare de la bengallingvaj gramatikistoj). Sed laŭ uz-kriterioj, kazoj estas ĝenerale grupigitaj en nur kvar kategorioj.

Singulara nomfleksio
Animado Neanimado
Nominativo ছাত্রটি

chatrô-ṭi
studento

জুতোটি

juto-ṭa
ŝuo

Akuzativo ছাত্রটিকে

chatrô-ṭi-ke
studenton

জুতোটা

juto-ṭa
ŝuon

Genitivo ছাত্রটি

chatrô-ṭi-r
de la studento

জুতোটা

juto-ṭa-r
de la ŝuo

Lokativo জুতোটায়

juto-ṭa-y
en la ŝuo

Plurala nomfleksio
Animado Neanimado
Nominativo ছাত্ররা / ছাত্রগণ

chatrô-ra {} {}
la studentoj

জুতাগুলা / জুতোগুলো

juta-gula / juto-gulo
la ŝuoj

Akuzativo ছাত্রদের(কে)

chatrô-der(ke)
la studentojn

জুতাগুলা / জুতোগুলো

juta-gula / juto-gulo
la ŝuojn

Genitivo ছাত্রদের

chatrô-der
de studentoj

জুতাগুলা / জুতোগুলো

juta-gula / juto-gulo-r
de ŝuoj

Lokativo জুতাগুলা / জুতোগুলোতে

juta-gula / juto-gulo-te
en la ŝuoj

Se kalkulitaj, nomoj prenas unu de malgranda serio de mezurvortoj. Nomoj en Bengala ne povas estis kalkulitaj aldonante la numeralon rekte apud la nomo. Oni devas uzi taŭgan mezurvorton, klasigilon, inter la numeralo kaj la nomo (plimulto da lingvoj de Sudorienta Azio estas similaj tiurilate). Plimulto da nomoj prenas la ĝeneralan mezurvorton -টা -ṭa, kvankam aliaj mezurvortoj indikas semantikajn klasojn (ekz. -জন -jôn por homoj). Estas ankaŭ la klasigilo -ĥana, kaj ties diminutiva formo -ĥani, kiu ligas nur al nomoj kiuj denotacias ion ebenan, longan, kvadratan aŭ maldikan. Tiuj estas la plej maloftaj el la klasigiloj:[17]

Mezurvortoj
Ekzemplo
নয়টা গরু

Nôy-ṭa goru
naŭ- (mezurvorto) - bovo
Naŭ bovoj

কয়টা বালিশ

ôy-ṭa balish
kiom- (mezurvorto) - kuseno
Kiom da kusenoj

অনেকজন লোক

Ônek-jôn lok
multaj- (mezurvorto) - persono
Multaj personoj

চার-পাঁচজন শিক্ষক

Ĉar-pãc-jôn shikkhôk
kvar-kvin- (mezurvorto) - instruisto
Kvar ĝis kvin instruistoj

Mezurnomoj en Bengala sen siaj korespondaj mezurvortoj (ekz. আট বিড়াল aṭ biṛal anstataŭ আটটা বিড়াল aṭ-ṭa biṛal "ok katoj") estus tipe konsiderataj negramatikaj. Tamen, kiam la semantika klaso de nomo estas komprenita el la mezurvorto, la nomo estas ofte nedirita kaj oni uzas nur la mezurvorton, ekz. শুধু একজন থাকবে। Shudhu êk-jôn thakbe. (laŭvorte "nur unu- (mezurvorto) restos.") estu komprenita por signifi "Nur unu persono restos.", konsiderante la semantikan klason implicitan en -জন -jôn.

Tiukadre, ĉiuj nomoj en Bengala, mala al plimulto de aliaj hind-eŭropaj lingvoj, estas similaj al amasnomoj, nekvantigeblaj, nenombreblaj.

Verboj redakti

Estas du klasoj de verboj: finitivaj kaj ne-finitivaj verboj. Ne-finitivaj verboj ne havas fleksion por tempo aŭ persono, kvankam finitivaj verboj estas tute fleksiigitaj por persono (unua, dua, tria), tempo (nuna, pasinta, estonta), aspekto (simpla, perfekta, progresiva), kaj honoro (intima, familia, kaj formala), sed ne por nombro. Kondicionalo, imperativo, kaj aliaj specialaj fleksioj por modo povas anstataŭi la tempajn kaj aspektajn sufiksojn. La nombro de fleksioj en multaj verboradikoj povas totali pli ol 200.

Fleksiaj sufiksoj en la morfologio de Bengala varias el regiono al regiono, kun minoraj diferencoj en sintakso.

Bengala diferencas el plimulto de Hind-Ariaj Lingvoj en la nula kopulo, nome ke la kopulo aŭ konektila be estas ofte foresta en la estanta tempo.[18] Tiel, "li estas instruisto" estas সে শিক্ষক se shikkhôk, (laŭvorte "li instruisto").[19] Tiukadre, Bengala estas simila al rusa kaj hungara. La gramatiko de la Romaa gramatiko estas ankaŭ la plej proksima al la Bengala gramatiko.[20]

Vortotrezoro redakti

Bengala lingvo havas ĉirkaŭ 100 000 apartajn vortojn, el kiuj 50 000 estas konsiderataj "tadbhava" (propre Hind-arjaj), 21 100 estas "tacama" (pruntoj de Sanskrito) kaj la ceteraj estas pruntoj de aŭstralaziaj lingvoj kaj de aliaj fremdaj lingvoj. La Bengala lingvo estas laŭ esploroj simila al la Asama lingvo kaj havas leksikan similecon de 40 por cento kun Nepala lingvo.[21]

Tamen, tiuj ciferoj ne enkalkulas la grandan proporcion de arkaikaj aŭ tre teknikaj vortoj kiuj estas tre rare uzataj. Krome, diversaj dialektoj uzas pli ampleksajn persan kaj araban vortotrezorojn, ĉefe en diversaj areoj de Bangladeŝo kaj de islamaj plimulte areoj de Okcidenta Bengalio. Hinduoj, aliflanke, uzas pli ampleksan Sanskritan vortotrezorojn ol islamanoj. La normiga bengala lingvo estis bazita nur sus la Nadia dialekto parolita en Hindu-plimultaj ŝtatoj de Okcidenta Bengalio kaj partoj de la islam-plimulta dividaĵo Ĥulna en Bangladeŝo. Ĉirkaŭ 90% de Bengalianoj en Bangladeŝo (ĉirkaŭ 148 milionoj) kaj 27% de Bengalianoj en Okcidenta Bengalio kaj 10% en Asamo (ĉirkaŭ 36 milionoj) estas islamanoj kaj la Bangladeŝaj islamanoj kaj kelkaj el la Barataj Bengalianoj islamanoj parolas pli "pers-arabigitan" version de Bengala lingvo anstataŭ la pli Sanskriteca normiga Nadia dialekto kvankam la plimulto de Barataj Bengalianoj de Okcidenta Bengalio parolas la Rarhian dialekton sendepende de la religio. La produktiva vortotrezoro uzata en verkoj de moderna literaturo, fakte, estas farita ĉefe (67%) de "tadbhava" (propraj), dum "tacama" (sanskritaj) estas nur 25% de la totalo.[22][23] Pruntoj el ne-Hindiaj lingvoj formas la ceteran 8% de la vortotrezoro uzata en moderna Bengala literaturo.

Laŭ Suniti Kumar Chatterji, vortaroj el la komenco de la 20-a jarcento atribuis al iom pli ol 50% de la Bengala vortotrezoro al indiĝenaj vortoj (t.e., nature modifitaj sankritaj vortoj, koruptaj formoj de sanskritaj vortoj, kaj pruntovortoj de ne-hind-eŭropaj lingvoj). Ĉirkaŭ 45% porcento de Bengalaj vortoj estas nemodifite sanskrita, kaj la ceteraj vortoj estas el fremdaj lingvoj.[24] Hegemonia en tiu lasta grupo estis Persa, kiu estis ankaŭ la fonto de kelkaj gramatikaj formoj. Pli ĵusaj studoj sugestas, ke la uzado de indiĝenaj kaj fremdaj vortoj estas pliiĝanta, ĉefe pro la prefero fare de la bengalaj parolantoj de konversacia stilo.[24] Pro jarcentoj de kontakto kun eŭropanoj, tjurkoj, kaj persoj, la Bengala lingvo absorbis multnombrajn vortojn el fremdaj lingvoj, ofte tute integrante tiujn pruntojn en la kernan vortotrezoron.

La plej oftaj pruntoj el fremdaj lingvoj venas el tri diversaj tipoj de kontakto. Post tre forta kontakto kun kelkaj indiĝenaj aŭstraziaj lingvoj,[25][26][27][28] kaj poste kun la Delhia Sultanlando, la Bengala Sultanlando, kaj la Mogola Imperio, kies kortega lingvo estis la Persa, nombraj Arabaj, Persaj, kaj Ĉagatajaj vortoj estis absorbitaj en la vortotrezoron.[29]

Poste, orientaziaj veturantoj kaj poste eŭropa koloniismo alportis vortojn el Portugala, Franca, Nederlanda, kaj plej grave el la angla lingvo dum la epoko de la kolonia periodo.

Historio redakti

 
Paĝoj el la Ĉarjapado.

La plej antikvaj skribaj atestoj pri la lingvo estas kolekto de 47 kantoj de diversaj poetoj, la Ĉarjapado.

Skribsistemo redakti

 
Ŝahid Minar en Dako rememoras la agadon de la Bengala Lingva Movado. UNESCO rememoras la movadon kiel Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.

Kiel ĉiuj aliaj Hindiaj skriboj ĝi devenas de la Brahmia skribo. Jen ties literoj, kun la okcidenta nagaria skribo ekvivalentoj, kaj prononco:

Vokaloj redakti

Baza vokalo Transliterumo Prononco
a larĝa o
ā a
i i (La bengala lingvo ne havas longecon de vokaloj.)
ī i (La bengala lingvo ne havas longecon de vokaloj.)
u u (La bengala lingvo ne havas longecon de vokaloj.)
ū u (La bengala lingvo ne havas longecon de vokaloj.)
silabo ri
longa silabo ri (Moderna bengala lingvo ne uzas tion.)
silabo li (Moderna bengala lingvo ne uzas tion.)
longa silabo li (Moderna bengala lingvo ne uzas tion.)
e e (en sanskrito ĉiam longa)
ai oj kun larĝa o
o o (en sanskrito ĉiam longa)
au kun larĝa o
 ঃ visarga: iom simile al ĥ, sed malpli forta
 ্ virāma: forigas aŭtomatan vokalon

Konsonantoj redakti

 
Nagaria klavaro
Baza konsonanto Transliterumo Prononco
ka ka (ne aspirata).
kha kh, kun forta aspiro, do simile al k + h.
ga ga, sen aspiro.
gha gha, kun forta aspiro.
ṅa kun la ng-sono en ekzemple angla sing. (Tiu silabo estas pure teoria en la sanskrita, ĉar la konsonanto ng povas aperi nur tuj antaŭ k, kh, ggh en tiu lingvo.)
ca ĉa, sen aspiro.
cha ĉha, kun forta aspiro.
ja ĝa, sen aspiro.
jha ĝha, kun forta aspiro.
ña na (tradicia sono estas nja, kiel la hispana ñ)
ṭa ta, sen aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ṭha tha, kun forta aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ḍa da, sen aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ḍha dha, kun forta aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ṇa na, kun forta aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ta ta, sen aspiro.
tha tha, kun forta aspiro.
da da, sen aspiro.
dha dha, kun forta aspiro.
na na
pa pa, sen aspiro.
pha pha, kun forta aspiro. Ankaŭ ĉi tiu konsonanto havas sonon "f".
ba ba, sen aspiro.
bha bha, kun forta aspiro.
ma ma
ya ĝa
ra langopinta ra
la la
śa ŝa
ṣa ŝa
sa sa
ha ha
ড় ṛa ra, sen aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ঢ় ṛha rha, kun forta aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
য় ẏa ja

Ligiloj al Esperanto redakti

Literaturo redakti

Gazetoj redakti

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. [1] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  2. [2] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  3. [3] Arkivigite je 2018-08-12 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 22an de Marto 2018.
  4. [4] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  5. [5] Arkivigite je 2017-08-02 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 22an de Marto 2018.
  6. [6] Arkivigite je 2018-06-26 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 22an de Marto 2018.
  7. "50th Report of the Commissioner for Linguistic Minorities in India (July 2012 to June 2013)" (PDF). National Commission for Linguistic Minorities. 2014-07-16. Arkivita el la originalo (PDF) en 2018-01-02. [7] Konsultita la 22an de Marto 2018.
  8. "The World Factbook — Central Intelligence Agency". www.cia.gov. [8] Arkivigite je 2019-05-14 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 22an de Marto 2018.
  9. 9,0 9,1 Bengali language. Alirita 2016-09-02.
  10. —R, Aishwaryaa, "What census data reveals about use of Indian languages", Deccan Herald, 6a de Junio 2019.
    —Pallapothu, Sravan, "Hindi Added 100Mn Speakers In A Decade; Kashmiri 2nd Fast Growing Language", 28a de Junio 2018.
    —IndiaSpend, , "Hindi fastest growing language in India, finds 100 million new speakers", Business Standard, 2a de Julio 2018.
    ——Mishra, Mayank; Aggarwal, Piyush (11a de Aprilo 2022). "Hindi grew rapidly in non-Hindi states even without official mandate". India Today. Arkivita el la originalo la 16an de Novembro 2023. Alirita la 16an de Novembro 2023.
  11. Amendment to the Draft Programme and Budget for 2000–2001 (30 C/5). General Conference, 30th Session, Draft Resolution. UNESCO (1999). Arkivita el la originalo je 21a de Majo 2011. Alirita 27a de Majo 2008.
  12. Resolution adopted by the 30th Session of UNESCO's General Conference (1999). International Mother Language Day. UNESCO. Arkivita el la originalo je 1 June 2008. Alirita 27a de Majo 2008.
  13. "Bangla:The French of the East", 25a de Februaro 2013.
  14. (Bhattacharya 2000, pp. 16)
  15. "Bengali". UCLA Language Materials project. University of California, Los Angeles. Arkivita el la originalo la 15an de Julio 2007. Alirita la 20an de Novembro 2006.
  16. (Bhattacharya 2000)
  17. Boyle David, Anne. (2015) Descriptive grammar of Bangla. De Gruyter, p. 141–142.
  18. Bangla language. Arkivita el la originalo je 6a de Julio 2015. en Asiatic Society of Bangladesh 2003
  19. Inter bengalaj parolantoj translokigitaj al najbaraj lingvoregionoj (ekz. Hindia), la foresta kopulo povas surfaciĝi en prononco kiel she shikkhôk hocche. Tio estas konsiderata kiel negramatika fare de aliaj parolantoj, kaj parolantoj de tiu variaĵo estas foje (humore) referencata kiel "hocche-Bangali".
  20. (1995) “Romaňi čhib – romština: Několik základních informací o romském jazyku”, Bulletin Muzea Romské Kultury (4/1995). “Zatímco romská lexika je bližší hindštině, marvárštině, pandžábštině atd., v gramatické sféře nacházíme mnoho shod s východoindickým jazykem, s bengálštinou.”. 
  21. "Bengali". Ethnologue. Arkivita el la originalo la 9an de Marto 2023. Alirita la 19an de Novembro 2023.
  22. Tatsama. Arkivita el la originalo je 6a de Julio 2015. en Asiatic Society of Bangladesh 2003
  23. Tadbhaba. Arkivita el la originalo je 6a de Julio 2015. en Asiatic Society of Bangladesh 2003
  24. 24,0 24,1 Bengali language. Arkivita el la originalo je 11a de Oktobro 2016. Alirita 2a de Septembro 2016.
  25. Byomkes Chakrabarti, A Comparative Study of Santali and Bengali, K.P. Bagchi & Co., Kolkata, 1994, (ISBN 81-7074-128-9)
  26. Das, Khudiram. (1998) Santhali Bangla Samashabda Abhidhan. Kolkata, India: Paschim Banga Bangla Akademi.
  27. Bangla santali vasa samporko. Arkivita el la originalo je 1a de Marto 2017. Alirita 16a de Marto 2017.
  28. Das, Khudiram. Bangla Santali Bhasa Samporko (eBook).
  29. Thompson, Hanne-Ruth (2012). Bengali (Paperback with corrections. eld.). Amsterdam: John Benjamins Pub. Co. p. 3. ISBN 978-90-272-3819-1.

Bibliografio redakti

  • Alam, M (2000). Bhasha Shourôbh: Bêkorôn O Rôchona (Lingvodoro: Gramatiko kaj retoriko). S.N. Printers, Dhaka.
  • Ali, Shaheen Sardar; Rehman, Javaid (2001). Indigenous Peoples and Ethnic Minorities of Pakistan: Constitutional and Legal Perspectives. Routledge. ISBN 978-0-7007-1159-8.
  • Asiatic Society of Bangladesh (2003). Banglapedia, the national encyclopedia of Bangladesh. Dhaka: Asiatic Society of Bangladesh.
  • Bhattacharya, T (2000). "Bengali" (PDF). En Gary, J. kaj Rubino. C. (eld.). Encyclopedia of World's Languages: Past and Present (Facts About the World's Languages). WW Wilson, New York. ISBN 978-0-8242-0970-4. Arkivita el la originalo (PDF) en 25a de Junio 2006.
  • Bonazzi, Eros (2008). "Bengali". Dizionario Bengali. Avallardi (Italio). ISBN 978-88-7887-168-7.
  • Cardona, George; Jain, Danesh (2007). The Indo-Aryan Languages. Routledge. ISBN 978-1-135-79711-9.
  • Chakraborty, Byomkes, A Comparative Study of Santali and Bengali, K.P. Bagchi & Co., Kolkata, 1994, ISBN 81-7074-128-9.
  • Chatterji, SK (1921). "Bengali Phonetics". Bulletin of the School of Oriental and African Studies. 2: 1. doi:10.1017/S0041977X0010179X. S2CID 246637825. Arkivita el la originalo la 16an de Julio 2020. Alirita en 25a de Junio 2019.
  • Chatterji, SK (1926). The Origin and Development of the Bengali Language. Calcutta Univ. Press. OCLC 4700363.
  • Probal Dasgupta|Dasgupta, Probal]] (2003), "Bangla", en Cardona, George; Jain, Dhanesh (eld.), The Indo-Aryan Languages, Routledge, pp. 386–428
  • Eaton, Richard M. (1993). The Rise of Islam and the Bengal Frontier, 1204–1760. University of California. ISBN 978-0-520-20507-9. Retrieved 13 July 2017.

Eksteraj ligiloj redakti