Benina Esperanto-Asocio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Benina Esperanto-Asocio (BEA) estas la unua tutlanda Esperanto-Asocio en lando Benino. La unua esperantisto en Benino estas Privas Tchikpe. Li lernis la lingvon per la helpo de Hans Bakker. Tio okazis en 1981. En 1983 li fondis la nacian asocion nomatan "Benina Esperanto-Asocio" (BEA), kiu jam en 1985 havis pli ol 200 membrojn. Ĝi estis en rilatoj kun Universala Esperanto-Asocio.

Ĝi estas registrita ĉe la benina registaro. Tiu asocio organizis la Duan Afrikan Kongreson en la jaro 1991 en Kotonuo.

En decembro 2017 ĝi rekomencis sian agadon okaze de tutlanda Ĝenerala Kunveno. La prezidanto estas Karlo Alofa kaj Privas Tchikpe estas konsilanto.