La Beninaj Bronzoj estas grupo kun pli ol mil[1] metalaj platoj kaj skulptaĵoj kiuj ornamis la reĝan palacon de la Benina Reĝlando (aŭ Eda Reĝlando) kie nun estas Niĝerio. Kune, la objektoj estas la plej bone konataj ekzemploj de la benina arto (aŭ eda arto), kreitaj ekde la 13-a jarcento de la edoj. Tio ankaŭ inkluzivas aliajn skulptaĵojn en latunobronzo, kaj kelkajn famajn bustojn kaj malgrandajn pecojn.

Plato de la Beninaj Bronzoj en la Brita Muzeo.
Praula sanktejo en la Reĝa Palaco, Beninurbo, 1891. La plej antikva konata bildo de la konstruaĵaro de Oba.

Plejparto de la platoj kaj aliaj objektoj estis prirabitaj de britoj dum la Benina Ekspedicio de 1897, kiam la Brita Imperio aneksis Sudan Niĝerion[2]. Ducent pecoj estis prenitaj al la Brita Muzeo en Londono, kaj la ceteraj iris al aliaj eŭropaj muzeoj[1]. Rimarkindaj kolektoj estas en Germanio kaj Usono[3].

Multaj skulptaĵoj datiĝas de la 13-a jarcento, kaj aliaj de la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Oni kredas, ke okazis du "oraj epokoj" pri metalurgio dum la reĝadoj de Esigie (1504-1550) kaj de Eresoĝen (1735–1750), kiam la metalurgio atingis altan kvaliton[1][4].

Kvankam la kolekto estas konata kiel la Beninaj Bronzoj, kiel la plejmulto de okcidentafrikaj "bronzoj", la pecoj estas plejparte faritaj de latuno kun varia kunmetaĵo[5]. Estas ankaŭ pecoj faritaj en miksaĵoj de bronzo kaj latuno, en ligno, en ceramiko kaj en eburo, inter aliaj materialoj[1]. La metalaj pecoj estis faritaj per vaksoperda gisado kaj estas konsideritaj inter la plej bonaj skulptaĵoj faritaj per tiu tekniko[6].

Historio redakti

Socia kunteksto kaj kreado redakti

La Benina Reĝlando, kiu okupis parton de la hodiaŭa Niĝerio inter la 14-a kaj la 19-a jarcentoj, estis tre riĉa en skulptaĵoj de diversaj materialoj, kiel fero, bronzo, ligno, eburo kaj terakoto. La palaco de la Oba, loko kie estis la reĝaj praulaj altaroj, ankaŭ estis loko de kompleksa ceremonia vivo kun la Oba de Benin, batalantoj, nobelaro, pastroj, fremdaj negocistoj kaj aliaj. La palaco estis vasta aro da konstruaĵoj kaj kortoj, kun centoj de rektangulaj latunaj platoj kiuj montris gravajn personojn kaj eventojn[7].

En tropika Afriko la tekniko de vaksoperda gisado frue disvolviĝis, kiel montras la laboroj de la Benina Reĝlando. Kiam reĝoj mortis, lia posteulo ordonus kreadon de bronza busto de lia antaŭulo. Ekzistas ĉirkaŭ 170 el tiuj skulptaĵoj kaj la plej malnova datiĝas de la dekdua jarcento[8].

Divido inter muzeoj redakti

 
Du Beninaj Bronzoj en la Brita Muzeo de Londono.
 
Prezentado de Beninaj Bronzoj en la Brita Muzeo.
 
Plato en la Arta Muzeo de Dallas.

Post la brita ekspedicio, la Beninaj Bronzoj vojiris al malsamaj lokoj: parto fariĝis privataj kolektoj de britaj oficialuloj; la Brita Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj vendis multajn pecojn, kiuj poste iris al eŭropaj muzeoj, plejparte en Germanio, kaj al usonaj muzeoj[3].

En 1984, Sotheby's aŭkciis platon reprezentanta muzikiston. La valoro estis taksita inter 25 000 kaj 35 000 britaj pundoj en la aŭkcia katalogo.[9]

Muzeaj kolektoj de Beninaj Bronzoj
Urbo Muzeo Kvanto da pecoj
Londono Brita Muzeo 700
Berlino Etnologia Muzeo de Berlino 580
Oksfordo Pitt Rivers Muzeo 327
Vieno Monda Muzeo de Vieno 200
Hamburgo Muzeo de Etnologio, Muzeo de Artoj kaj Metioj 196
Dresdeno Dresdena Muzeo de Etnologio 182
Novjorko Metropola Muzeo de Arto 163
Filadelfio Muzeo de Arkeologio kaj Antropologio de la Universitato de Pensilvanio 100
Lejdeno Nacia Muzeo pri Etnologio 98
Lepsiko Muzeo de Etnografio 87
Kolonjo Rautenstrauch-Joest Muzeo 73
Londono Horniman Muzeo 49
Bostono Bostona Belarta Muzeo 28[10]
Los-Anĝeleso Muzeo de UCLA's Fower 18
Zuriko Rietberg Muzeo 2
Bristolo Bristola Muzeo 2
Dallas Dallasa Muzeo de Arto Verŝajne 1
San-Francisko Muzeo De Young Verŝajne 1
Aberdeen Muzeo de la Universitato de Aberdeen 1 (redonita)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Greenfield, Janette (2007). The Return of Cultural Treasures. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-80216-1.
  2. [1]
  3. 3,0 3,1 Benin Diplomatic Handbook, p. 23.
  4. [2]
  5. [3]
  6. Nevadomsky, Joseph (Spring 2004). "Art and Science in Benin Bronzes". African Arts. 37 (1): 1, 4, 86–88, 95–96.
  7. [4]
  8. Plankensteiner, Barbara. Benin--Kings and Rituals: court arts from Nigeria. African Arts. University of California. 40 (4): 74–87.
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-04. Alirita 2021-05-29.
  10. Robert Owen Lehman Collection, retejo de MFA, Alirita la 7an de Aŭgusto 2015

Eksteraj ligoj redakti