Benito Pérez Galdós

Benito PÉREZ GALDÓS (naskiĝis la 10-an de majo, 1843, mortis la 4-an de januaro, 1920) estas la plej grava realisma romanisto de la dua duono de la 19a jarcento en Hispanio.

Benito Pérez Galdós
Persona informo
Benito Pérez Galdós
Naskiĝo 10-an de majo 1843 (1843-05-10)
en Las Palmas de Gran Canaria
Morto 4-an de januaro 1920 (1920-01-04) (76-jaraĝa)
en calle de Hilarión Eslava
Tombo Almudena Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko calle de Hilarión Eslava vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Republican–Socialist Conjunction vd
Subskribo Benito Pérez Galdós
Memorigilo Benito Pérez Galdós
Familio
Gefratoj Ignacio Pérez Galdós vd
Edz(in)o
Amkunulo Angelina Zampanelli • Emilia Pardo Bazán • Lorenza Cobián vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgopolitikisto • romanisto • ĵurnalisto • poeto vd
Aktiva en Madrido vd
Aktiva dum 1870– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Benito Pérez Galdós, Ramon Casas (MNAC).

Vivo redakti

Kvankam naskita en Las Palmas de Gran Canaria, Insularo Kanaria li venis al Madrido por studi Juron, kaj tiu urbo prenis lin tiamaniere ke li tiom priskribis ĝin en siaj romanoj ke ankoraŭ oni nomas "Madrid galdosiano", tio estas galdoseca Madrido al granda parto de tiu urbo, kie okazas la agado de ties romanoj. Li ŝanĝis sian juran dediĉon al legado de la grandaj tiamaj eŭropaj romanistoj, nome Stendhal, Dickens aŭ Dostojevski, sed ankaŭ la Kiĥoton legas pasie kaj uzos poste por sia verkaro.

Li aliĝis al progresisma partio kaj eĉ jam komence de la 20a jarcento deklaris sin respublikano kaj alproksimiĝis al socialistoj. Tamen poste li blindiĝis, malriĉiĝis kaj vivis pene la lastaj jarojn de sia vivo. Liaj malamikoj malhelpis ke li ricevu la premion Nobel. Li mortis en Madrido, ne nur malriĉa, sed ankaŭ kiam jam li estis konsiderata malmoda kaj neprogresema verkisto, post esti verkinta pli ol cento da gravaj romanoj.

Verkoj redakti

- La Naciaj epizodoj estas kvin serioj da historiaj romanoj podek escepte la lasta nefinita kiu enhavas nur ses. Tiuj historiaj romanoj estas klopodo de BPG rekonstrui la estintecon de Hispanio por kompreni ties estantecon. Tiel en la unua serio oni rakontas la komencon de la 19a jarcento kaj la milito de hispanoj kontraŭ francoj kaj Napoleono. La dua serio rakontas la epokon de la unua reĝo de tiu jarcento, nome Ferdinando la 7a. La tria serio priskribas la kontraŭstaron de la reakciuloj, nome karlistoj, kontraŭ la novan burĝan monarkion parlamentan de Isabel la 2a. La kvara serio alvenas ĝis la elreĝigon de tiu ununura reĝino hispana kaj la kvina serio pentras la klopodon por starigi novajn reĝimojn ĝis la veno de la filo de la forigita reĝino. Tiu maltrankvila jarcento estas enmetita en tiu seriaro da romanoj tiamaniere ke en ĉiu serio estas junula ĉefrolulo kiu ĉeestas ĉiun gravan okazaĵon kiel bataloj, politikaj eventoj, ktp. Reala vivo kaj konata historio interplektiĝas en tiuj romanoj. Alimaniere dirite, reala historio kaj fikcia vivo kreata de la verkisto mem BPG.

- La unuaj romanoj estis iom mallertaj kompare kun la postaj. Pli ol sep romanoj estis publikitaj samtempe kun la du unuaj serioj da historiaj romanoj. Ekzemple Doña Perfecta (1876) aŭ "Moŝto Perfektulino" prezentas la kontraŭstaron de junulo moderna kaj progresema kiu alvenas en vilaĝon regita de despotulino. Aliaj romanoj samepokaj prezentas religiajn kontraŭstarojn.

- La dua grupo da romanoj aperis post 1881 kaj inter ili estas la plej gravaj romanoj de BPG sed ankaŭ de la tuta jarcento. Spite la gravecon de multaj romanoj, pli grava ankoraŭ estas la kreado de mondo vere reala ene de la romanoj, kie multas roluloj kiuj aperas en diversaj romanoj kiel veraj personoj. Ekzemple en Fortunata y Jacinta (1886-87) aperas la kontraŭstaron de du virinoj kiuj luktas pro la sama viro, unu de malalta klaso, la alia riĉulino. Tiamaniere BPG atingas la kreadon de socia loĝantaro de la urbo laŭ ĉiuj grupoj: senlaboruloj, maljunulinoj, mezklasuloj ĉefe, ktp. En sia lasta epoko la problemo religia aperas pli kaj pli, la ĉefrolulo estas pli kiĥotecaj kaj la personaro estas pli malaltaklasa.

Aliaj romanoj redakti

  • Gloria (1877)
  • Marianela (1878)
  • La desheredada (1881)
  • Tormento (1884)
  • La de Bringas (1884)
  • Lo prohibido (1884-85)
  • Miau (1888)
  • Nazarín (1895)
  • Misericordia (1897)


Eksteraj ligiloj redakti