Benjamín de la Calle

Benjamín de la Calle ("BenĥaMIN de la KAĝe") estis fama kolombia fotisto naskita en 1869 en urbeto Yarumal de departemento Antjokio, kaj mortinta en Medellín la 28an de Marto de 1934.

Li lernis fotografion el Emiliano Mejía, kiu -post studado en Parizo- ĉirkaŭ la jaron 1882 establis en la urbo Medellín atelieron por fotado kaj pentrado.

Benjamín de la Calle ekpraktikis fotadon en sia urbeto Yarumal, norde de Antjokio, en 1896, kiam li fondis fotoatelieron kun sia frato. En junio de 1897 li fondis atelieron en la urbo Medellín, kun societano Luis M. Carvajal, urbo al kiu li translokiĝis en februaro de 1899. Li reklamis sian atelieron per frapfrazoj kiel "Fotado arta kaj tuja", kaj "Ĉiuj negativoj estos konservitaj". Tamen, la fotoateliero de Yarumal funkciadis ĝis 1906.

En 1910 li estis nomunita "Oficiala Fotisto" de la Registaro de Antjokio, kaj komencis li aldoni regule la parton de la Calle al sia nomo. La saman jaron, en foto-konkurso pro la centjariĝo de la nacia sendependiĝo el Hispanio, li atingis la trian lokon. En konkurso en Usuno, en 1917 li ankaŭ gajnis premion.

Benjamín de la Calle kunlaboris dum pli ol 10 jaroj -verŝajne senpage- kiel fotisto por leĝaj procesoj. Inter tiaj laboraĵoj menciindas ke la 13an de septembro de 1902 li fotis la fusiladon de sinjoro Jesús María Tamayo, mortkondamnito pro venenado de la propra edzino. Ankaŭ estis fama la okazo kiam la policistoj kaptis deliktulon kiu sin vestis kiel viro kaj kiel virino, kaj kiu estis fotita ambaŭaspekte fare de Benjamín de la Calle.

En 1914 Benjamín de la Calle komencis labori kiel fotoraportisto pri Medellín kaj Antjokio por magazino El Gráfico eldonita en Bogoto. En la revuo Sábado, eldonita en Medellín li publikigis fotojn en 1922.

Tiu pioniro de la fotografio en Kolombio, mortis en sia ateliero la 28an de Marto de 1934.

Li familiariĝis kun ordinara popolo, kun malaltaj sociaj tavoloj. Fotis li ordinarajn familiojn, senŝuulojn, fuŝvestitajn laboristoj, kamparanojn, mul-hotistojn, prostituitinojn, transvestulojn, k.t.p. Tamen, li ankaŭ faris portretojn pri la altnivela burĝaro.

Precipe li laboris en sia ateliero farante fotoportretojn en kiuj li eksprerimentis kreive kaj fantazie kun fonoj, objektoj, scenoj kaj maskvestoj, sed li ankaŭ registris bilde la evoluon de la tiama "vilaĝo" disvolviĝanta en urbon kaj la naskintan industrion. La fotado por komerca reklamado ankaŭ okupis lin.

Benjamín de la Calle uzis diversajn formatojn de negativoj, ekde 6x9 cm2 ĝis 18x24 cm2, kaj zorgeme registradis la detalojn pri loko, dato kaj numero de ĉiu foto. Kvankam oni konservas nun iom pli ol 6.000 negativojn fare de li, la plej alta numero de negativo estas 252.768, kio imagigas la grandon kiu iam atingis lia foto-arkivo.

En Oktobro de 1982 la Biblioteko Publika Piloto de Medellín por Latinameriko Arkivigite je 2007-06-06 per la retarkivo Wayback Machine aĉetis la kolekton de negativoj de la fotisto, kaj en 1983 la Biblioteko pruntis la kolekton de fotoj fare de Benjamín de la Calle al prizorgado fare de la Fondaĵo Antjokia por Sociaj Studoj (hispanligva mallongigo: FAES), per kiu ĉi-lasta institucio komencis sian Centro de Memoria Visual ("Centro de Videbla Memoro").

Bibliografio redakti

  • Londoño Vélez, Santiago, Benjamín de la Calle. Fotógrafo. Banco de la República. Fundación Antioqueña para los Estudios Sociales, Faes. Biblioteca Pública Piloto de Medellín para la América Latina. Bogoto, 1993.
  • Serrano, Eduardo, Historia de la fotografía en Colombia (Unua Volumo), Museo de Arte Moderno de Bogotá. Bogoto, 1983.
  • Escobar Calle, Miguel, Apuntes para una cronología de la fotografía en Antioquia ("Notoj por kronologio de la fotografio en Antjokio"), Medellín (Kolombio), 2001.