Benjeto
Benjeto estas faruna maso fritita en oleo; foje kovrata per sukero, mielo aŭ similaĵo; foje farĉita per kremo, ĉokolado aŭ aliaj ingrediencoj.

Benjetoj en Nov-Orleano

Terpom-benjetoj en Alta Savojo
Hispanaj benjetoj: churro kaj porraRedakti
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Churro.
Churro [ĈURro] estas cilindro-forma benjeto fritita en oliva oleo, kaj tre populara manĝaĵo en Iberio.
Argentinaj benjetojRedakti
La argentina versio de churro ofte enhavas karamelkremon.
Tajvanaj benjetojRedakti
Tute samforma kaj samkonsista kiel la hispana porra (legu ĉi-supre), kun la diferenco, ke oni trempas ĝin en varman sojlakton aŭ en diversajn supojn.
Nederlandaj benjetojRedakti
Dum la silvestra festo oni manĝas en Nederlando pombenjetojn. Tio estas disketo de pomo trempita en faruna maso kaj fritita en oleo.