Benken SG

komunumo de Svislando
La mallongigo SG en Benken SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Benken.

Benken SG estas komunumo en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 2428 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Benken SG
Blazono de Benken
Vilaĝeniro de Benken
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto See-Gaster
Koordinatoj  47° 12′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 47.20000 °N, 9.01667 °O / 47.20000; 9.01667 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 47.20000 °N, 9.01667 °O / 47.20000; 9.01667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2428
Areo 16,48 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 8717
Komunumkodo 3312
Mapo de Benken
vdr

Geografio redakti

Benken situas en la Linth-Ebenaĵo kiel ununura komunumo ambaŭflanke de la Linth-Kanalo. La formo de la limo estiĝis, ĉar ĝi sekvis la historian bordon de la iama Tuggenlago, kiu antaŭ jarmilo ankoraŭ estis parto de la Lago de Zuriko kaj finfine komplete marĉiĝis kaj malaperis. La plej alta punkto de la komunumo estas la monteto Benkner Büchel kun alteco de 605 m s.m., dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 415 m s.m. ĉe la bordo de la Linth-Kanalo.

Najbaraj komunumoj redakti

En nordo la komunumo Benken limas al Uznach, en nordoriento al Kaltbrunn, en sudoriento al Schänis, en sudo al Bilten (GL), kiu ek de la 1-a de januaro 2010 estos parto de la nova komunumo Glaruso Nordo, en sudokcidento al Reichenburg (SZ), en okcidento al Schübelbach (SZ), kaj en nordokcidento al Tuggen (SZ).

Trafiko redakti

Benken situas ĉe la trajnlinio de Rapperswil-Jona tra Uznach kaj Schänis al Ziegelbrücke kaj proksime de la komunumo en Reichenburg ankaŭ troviĝas aliro al la svisa aŭtovojo A3 de Zuriko al Koiro kaj la svisa aŭtovojo A53 de Reichenburg al la Flughaveno Zuriko.

Historio redakti

La unuaj skribaj mencioj de Benken estis dokumentoj verkitaj en la tiama Monaĥejo Babinchova en la jaroj 741 kaj 744. La spuroj de la monaĥejo perdiĝis en la malhelo de la historio. Ĉiuj serĉadoj de ĝiaj ruinoj ĝis hodiaŭ restis sen rezulto. En la 10-a jarcento post Kristo la bienoj en Benken falis al la Monaĥinejo Schänis, kaj restis ties posedaĵo ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Dum la periodo de la Helveta Respubliko Benken apartenis al la Kantono Linth kaj ek de 1803 ĝi estas parto de la tiam fondita Kantono Sankt-Galo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti