Benny Bailey

usona muzikisto

Ernst Harold „Benny“ BAILEY (n. 13-an de aŭgusto 1925 en Klevlando, Ohio; m. 14-an de aprilo 2005 en Amsterdamo[1]) estis usona ĵaztrumpetisto, flugilkornisto kaj kantisto.

Benny Bailey
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1925 (1925-08-13)
en Klevlando
Morto 15-an de aprilo 2005 (2005-04-15) (79-jaraĝa)
en Amsterdamo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Klevlanda Instituto de Muziko
Okupo
Okupo trumpetisto • ĵazmuzikisto
vdr
Benny Bailey (dekstre) kun Dexter Gordon (maldekstre)

Vivo kaj verkado redakti

Bailey studis muzikon en sia hejmurbo Klevlando ĉe la konservatorio. Sian karieron li komencis ĉe Jay McShann, en 1947 li renkontis Dizion Gillespie kaj ludis en ties bandego. Ekde 1948 li laboris en la orkestro de Lionel Hampton. En 1953 li ekloĝis post koncertvojaĝo tra Eŭropo en Svedujo. Li muzikis en multaj bandegoj de diversaj radiostacioj en tuta Eŭropo kaj aliĝis en 1959 al la bandego de Quincy Jones. Post tio li laboris sub Werner Müller ĉe la dancorkestro de la usona radiostacio RIAS en Berlino, sed ankaŭ je propra nomo en pli grandaj bandoj, ekzemple kun Joe Haider kaj Kurt Bong. Ekde la komenco li apartenis ankaŭ al la soloistoj de la bandego Kenny Clarke/Francy Boland. Kun Les McCann kaj Eddie Harris li partoprenis en 1969 la ĵazfestivalo de Montreux. Ekde 1972 ĝis 1978 li apartenis al la bandego de George Gruntz.

En 1980 fisaskis provo labori denove en Usono. Ekde 1983 li vivis denove en Eŭropo kaj laboris por diversaj radio-orkestroj, sed ankaŭ kun propraj grupoj same kiel kun Phil Woods, Sarah Vaughan kaj Klaus Weiss, krome kun la Paris Reunion Band. Laste li vivtenis sin kiel liberprofesia muzikisto en Amsterdamo.

Bailey ankaŭ kunlaboris interalie je sonregistradoj de Eric Dolphy, Phil Woods, Stan Getz, Count Basie, Peter Herbolzheimer, Miles Davis, Benny Golson, Jon Eardley, Phineas Newborn kaj Roman Schwaller.

Estimo redakti

La kariero de Benny Bailey reflektas ĵazhistorion: Quincy Jones esprimiĝis: „(...) grandioza spirkontrolo, rimarkinda tonamplekso, plej perfekta tekniko, kiun mi konas je la trumpeto.“[2] Lia varia frazigo kaj la rapidaj registroŝanĝoj ege influis multajn eŭropajn trumpetistojn kiel Bertil Löfgren.

Diskoj redakti

  • Big Brass (Candid, 1960) kun Julius Watkins, Phil Woods, Les Spann, Tommy Flanagan, Buddy Catlett, Art Taylor
  • Swiss Movement (Rhino, 1969) kun Eddie Harris, Les McCann
  • Grand Slam (Storyville, 1978) kun Charlie Rouse, Richard Wyands, Sam Jones, Billy Hart
  • Live at Grabenhalle, St. Gallen (TCB, 1989) kun Peter Eigenmann, Carlo Schöb, Reggie Johnson, Peter Schmidlin
  • While My Lady Sleeps (Gemini, 1990) kun Harald Gundhus, Emil Viklický
  • No Refill (TCB, 1992) kun Carlo Schöb, Peter Eigenmann, Jesper Lundgaard

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Nekrologo en The Telegraph
  2. Jazzclub Gladbeck Arkivigite je 2005-10-26 per la retarkivo Wayback Machine vokita la 27-an de aprilo 2010.