Bento de Jesus Caraça

Bento de Jesus CARAÇA GCSEGOL (Vila Viçosa, 18-a de aprilo 1901Lisbono, 25-a de junio 1948) estis portugala matematikisto, universitata profesoro, kontraŭfaŝista reaistanto kaj aktivulo de la Komunista Partio de Portugalio. Estas biblioteko kun lia nomo en Moita kaj lernejaro tra la tuta lando, kun sidejo en Lisbono, kaj filioj en Seixal, Barreiro, Beja, Porto ktp.

Bento de Jesus Caraça
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1901 (1901-04-18)
en Vila Viçosa
Morto 25-an de junio 1948 (1948-06-25) (47-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Alma mater Universitato Teknika de Lisbono
Okupo
Okupo matematikisto • ekonomikisto
vdr

En la 20a de julio 2013, lia naskodomo estis rekuperita, kaj tie estas montro de liaj verkoj kaj fotografioj en (Casa Museu Bento de Jesus Caraça).

Biografio redakti

Li gradiĝis en 1923, en la Instituto Superior de Comércio, poste Instituto Superior de Economia e Gestão de la Universidade Técnica de Lisboa, nun arigita en la Universitato de Lisbono. En 1936 li fondis la Núcleo de Matemática, Física e Química kun aliaj ĵusaj doktoroj de fakoj matematiko kaj fiziko. En 1938, kun la profesoroj Mira Fernandes kaj Beirão da Veiga, fondis la Centro de Estudos de Matemáticas Aplicadas à Economia, kiun li estris ĝis oktobro 1946, kiam ĝi estis nuligita fare de la diktatura registaro.[1]

En 1940, kun la profesoroj António Aniceto Monteiro, Hugo Baptista Ribeiro, José da Silva Paulo kaj Manuel Zaluar Nunes, fondis la revuon Gazeta de Matemática. En 1941 li fondis la "Biblioteca Cosmos", por eldonado de libroj de scienca kaj kultura popularigo, kiu publikigis 114 librojn, per totala kvanto de 793 500 ekzempleroj. Li kunlaboris ankaŭ en la revuoj Técnica, Gazeta de Matemática, Seara Nova, Vértice kaj Revista de Economia.

En 1943 kaj ĝis 1944 li iĝis vicprezidanto de la Sociedade Portuguesa de Matemática kun Aureliano de Mira Fernandes.

En 1946 li estis arestita de la politika polico PIDE kaj, oktobre samjare li estis elpostenigita de profesoro katedra de la Instituto Superior de Ciências Económicas e Financeiras.[2]

Li mortis en Lisbono, la 25an de junio 1948, pro kormalsano.[3]

Verkoj redakti

 
A Cultura Integral do Indivíduo

Nepublikigitaj kaj disaj redakti

  • PEDROSO, Alberto (eld. lit.). Bento de Jesus Caraça: Semeador de Cultura e de Cidadania : Inéditos e Dispersos. Porto: Campo de Letras, 2007. (ISBN 978-989-625-128-4)

En Esperanto redakti

Notoj redakti

  1. Morgado, José, Para a História da Sociedade Portuguesa de Matemática. Alirita la 21an de majo 2020.
  2. Aktuala Instituto Superior de Economia e Gestão. referenco en la retejo de la Fundação Mário Soares. Alirita la 21an de majo 2020.
  3. «Cidadãos Nacionais Agraciados com Ordens Portuguesas». "Bento de Jesus Caraça". Presidência da República Portuguesa. Alirita la 21an de majo 2020.

Eksteraj ligiloj redakti