Benvenuto Cellini

Benvenuto Cellini [benveˈnuto tʃelˈlini] (3a de novembro 150013a de februaro 1571) estis itala oraĵisto, skulptisto, dezajnisto, militisto kaj muzikisto, kiu ankaŭ verkis faman membiografion. Li estis unu el plej gravaj artistoj de Manierismo.

Benvenuto Cellini
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1500 (1500-11-01)
en Florenco
Morto 13-an de februaro 1571 (1571-02-13) (70-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Familio
Edz(in)o Piera Parigi
Okupo
Okupo skulptistoverkisto • medalisto • aŭtobiografo • konstrua desegnisto • oraĵisto • arthistoriisto • Arĝentartomuzikisto
Verkoj Fontainebleau Nymph
Perseo Tenanta la Kapon de Meduzo
Cellini Salt Cellar
vdr
Statuo de Cellini, Piazzale degli Uffizi, Florenco

Biografio redakti

Junaĝo redakti

Benvenuto Cellini naskiĝis en Florenco, Italio. Liaj gepatroj estis Giovanni Cellini kaj Maria Lisabetta Granacci. Ili estis estintaj geedzoj dum 18 jaroj antaŭ la nasko de sia unua filo. Benvenuto estis la dua infano de la familio. Filo de muzikisto kaj konstruisto de muzikaj instrumentoj, Cellini estis pelita al muziko, sed kiam li estis 15jaraĝa, lia patro sendis lin lerni ĉe oraĵisto, Antonio di Sandro, kromnome Marcone. Kiam li estis 16jaraĝa, Benvenuto jam estis altirinta atenton en Florenco ĉar li partoprenis en kverelo kun aliaj junuloj. Li estis elurbigita dum ses monatoj kaj loĝis en Sieno, kie li laboris ĉe la oraĵisto nomita Fracastoro (nerilata al la tutfakulo Veronese). El Sieno li translokiĝis al Bolonjo, kie li iĝis pli lerta ludisto de fluto kaj progresis kiel oraĵisto. Post vizito al Pisa kaj du loĝoperiodoj en Florenco (kie li estis vizitata de la skulptisto Torrigiano), li moviĝis al Romo, kiam li estis 19jaraĝa.[1]

En Romo redakti

 
Perseo kun la kapo de Meduzo.

Liaj unuaj verkoj en Romo estis arĝentaj kofro kaj kandelingo, krom vazo por la episkopo de Salamanko, kiu atingis aprobon de la papo Klemento la 7-a. Alia celebrita verko el Romo estas ora medaliono de "Leda kaj la cigno" farita por la gonfaloniero Gabbriello Cesarino, kaj kiu estas nune en muzeo de Vieno. Li pluludis fluton, kaj eĉ iĝis unu el la papkortegaj muzikistoj.

Dum atako al Romo fare de Karlo la 3-a, Duko de Burbono, la kuraĝo de Cellini servis al la papaj interesoj. Laŭ sia propra rakonto, li pafis kaj vundis Filiberton de Châlon, princo de Orange.[2] (Supozeble Cellini ankaŭ mortigis Karlon la 3-a, Dukon de Burbono, dum la Sieĝo de Romo.) Lia kuraĝo kondukis al reamikiĝo kun la Florencaj aŭtoritatoj,[3] kaj li tuj revenis al sia naskoloko Florenco. Tie li dediĉis sin al stampo de medaloj, la plej famaj el kiuj estas "Heraklo kaj la Nemea Leono", el oro, kaj "Atlaso subtananta la Sferon", el oro, tiu lasta poste venis en la posedon de Francisko la 1-a (Francio).

El Florenco li venis al la kortego de la duko de Mantuo, kaj poste reen al Florenco. Reveninte al Romo, li laboris por juvelarto kaj por faro de matricoj por privataj medaloj kaj por la papa trezoro. En 1529 lia frato Cecchino mortigis funkciulon kaj siavice estis mortigita de policano. Sekve Benvenuto murdis la mortiginton de lia frato kiel ago de Vendetto sed ne de justo ĉar Cellini konfesis ke la mortiginto de sia frato agis memdefende.[4] Cellini foriris al Napolo el la juraj persekutoj. Tra influo de kelkaj kardinaloj, Cellini akiris pardonon kaj la favoron de la nova papo, Paŭlo la 3-a, spite novan murdon dum la interregado tri tagojn post la morto de la papo Klemento la 7-a en septembro 1534. La kvara viktimo estis rivala oraĵisto, Pompeo de Milano.[5]

Ferrara kaj Francio redakti

La politiko de Pier Luigi Farnese kondukis Cellini al retiriĝo el Romo al Florenco kaj al Venecio, kie li ricevis honorojn. Kiam li estis 37jaraĝa, reveninte el vizito al la franca kortego, li estis akuzita (ŝajne false) ke li estis fraŭdinta la juvelojn de la papa trezoro dum la milito. Li estis emprizonigita en la Kastelo de Sankta Anĝelo, fuĝis, estis rekaptita, kaj akre traktita preskaŭ ĝis ekzekuto sur eŝafodo. Interveno de la edzino de Pier Luigi, kaj ĉefe de la kardinalo Este de Ferrara, poste permesis la liberigon de Cellini, kiu danke donacis al Este splendan kupolon.[6]

Cellini poste laboris en la kortego de Francisko la 1-a (Francio) ĉe Fontainebleau kaj Parizo. Tamen li konsideris la dukinon d'Étampes malamikino kaj malakceptis amikiĝi kun la reĝaj favoritulinoj. Li jam ne plu povis silentigi siajn malamikojn perglave, kiel estis silentigintaj tiujn de Romo. Rezulte, post kvin jaroj de laboro sed ankaŭ de daŭraj ĵaluzado kaj perforto, Cellini revenis al Florenco, kie li pluestis oraĵisto kaj nun rivalo de la skulptisto Baccio Bandinelli[7] kiu mortiĝis post kelkaj jaroj en 1560.

Morto en Florenco redakti

Dum milito kontraŭ Sieno, Cellini plifortigis la defendejojn de sia naskurbo, kaj ricevis honorojn de siaj kuncivitanoj. Li estis ankaŭ nomumita membro (Accademico) de la prestiĝa Accademia delle Arti del Disegno de Florenco, fondita de la Duko Kosimo la 1-a de Medici, la 13an de januaro 1563, laŭ influo de la arkitekto Giorgio Vasari.

Li mortis en Florenco la 13an de majo 1571 kaj estis entombigita solene en la preĝejo Santissima Annunziata. En Florenco li estis vivteninta vidvinan fratinon kaj ŝiajn ses filinojn.

Persona rilataro redakti

 
Salujo de Cellini, farita en Parizo, 1540–1543; oro, parte emajlo, kun ebura tenilo.

Cellini havis kelkajn el siaj modelulinoj kiel amatinoj, kaj havis kontraŭleĝan filinon en 1544 kun unu el tiuj dum li loĝis en Francio, kiun li nomigis Costanza.[8] Post mallonga klopodo pastriĝi, en 1562 li edziĝis al servistino, Piera Parigi, kun kiu li aertis esti havinta kvin gefilojn, el kiuj nur filo kaj du filinoj survivis lin.

Post sia geedzeco, Cellini estis oficiale akuzita pro sodomio unufoje kun virino kaj almenaŭ trifoje kun viroj, kio montris liajn tendencojn al ambaŭseksemo:[9][10]

  • La 14an de januaro 1523 li estis kondamnita al punpago pro rilatoj kun knabo nome Domenico di ser Giuliano da Ripa.[11]
  • En Parizo, iama modelino kaj amantino akuzis lin esti uzanta ŝin "laŭ la itala modo." (tio estas sodomio) [11]
  • En Florenco en 1548, Cellini estis akuzita de iu virino nome Margherita, pro esti havinta familiarecojn kun ŝia filo, Vincenzo.[12]
  • La 26an de februaro 1556 lia metilernanto Fernando di Giovanni di Montepulciano akusis siajn instruiston pro havi sodomiiginta lin multajn fojojn.[13] Tiam estis monpuno kaj kvar jaroj de mallibereco kiu rezultis en kvar jaroj de hejmaresto danke al interveno de la familio Medici.[11]

Notoj redakti

  1. Cellini, Vita, Book 1, Ch XIII
  2. Cellini, Vita, Libro 1, Ĉ XXXVIII
  3. Cellini, Vita, Libro 1, Ĉ XXXIX
  4. Cellini, Vita, Libro 1, Ĉ LI
  5. Cellini, Vita, Libro 1, Ĉ LXXIII
  6. Cellini, Vita, Libro 2, Ĉ II
  7. Cellini, Vita, Libro 2, Ĉ III
  8. Cellini, Vita, Libro 2, Ĉ XXXVII
  9. Rocke, Michael. (1996) Forbidden Friendships: Homosexuality and Male Culture in Renaissance Florence. Oxford University Press.
  10. Smalls, James. (2012) Temptis: Homosexuality in Art. Parkstone Press.
  11. 11,0 11,1 11,2 I. Arnaldi, La vita violenta di Benvenuto Cellini, Bari, 1986
  12. L. Greci, 'Benventuto Cellini nei delitti e nei processi fiorentini' Archivio di anthroplogia criminale, 50 (1930)
  13. "Cinque anni ha tenuto per suo ragazzo Fernando di Giovanni di Montepulciano, giovanetto con el quale ha usato carnalmente moltissime volte col nefando vitio della soddomia, tenendolo in letto come sua moglie" (Dum kvin jaroj li havis kiel sia knabo Fernando di Giovanni di Montepulciano, junulon kun kiu li amoris per malvirto sodomio nombrajn fojojn, havante lin en sia lito kiel edzino.)