Benzamido
Benzamido | |||
Plata kemia strukturo de la Benzamido | |||
Tridimensia strukturo de la Benzamido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 55-21-0 | ||
ChemSpider kodo | 2241 | ||
PubChem-kodo | 2331 | ||
Merck Index | 15,1062 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blankeca kristala solido kun iometo da amoniakodoro | ||
Molmaso | 121.14 g·mol−1 | ||
Denseco | 1.341 g cm−3 | ||
Fandpunkto | 127 °C | ||
Bolpunkto | 288 °C | ||
Refrakta indico | 1,564[1] | ||
Ekflama temperaturo | 180 °C | ||
Acideco (pKa) | 23.25 | ||
Solvebleco | Akvo:
| ||
Mortiga dozo (LD50) | 1160 mg/kg (buŝe)[3] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R22 R40 R68 | ||
Sekureco | S22 S24/25 S36/37/39 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[4] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H341 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P264, P270, P281, P301+312, P308+313, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Benzamido estas karbonata amido de la benzoata acido, kristala kemia substanco estigita per agado de la amoniako sur benzoila klorido. La derivaĵoj de la benzamido estas vaste uzataj kiel terapeŭtikaĵoj inklude de antimikrobiaĵoj[5], analgeziaĵoj, antikonvulsiaĵoj, kontraŭdeprimaĵoj, antipsikozaj drogoj, ktp.
La benzamidoj estas klasoj da drogoj kiuj blokas la dopaminan kaj serotoninan ricevilojn kaj stimulas la acetilkolinajn ricevilojn en la glataj muskoloj. Ili estas ĉefe uzataj en la traktado de naŭzoj kaj vomaĵoj. Benzamidoj reakcias kun azo kaj duazo komponaĵoj por generi toksajn gasojn. La bruligado estigas toksajn nitrogenajn gasojn.
Sintezoj
redaktiSintezo 1
redakti- Benzamido estiĝas per interagado de la benzoila klorido kun amonia karbonato aŭ amoniako:
Sintezo 2
redakti- Preparado de benzamido per interagado de benzaldehido kun kloramino:
Sintezo 3
redakti- Per hidratigo de la benzonitrilo kun sulfata acido 90%:
Sintezo 4
redakti- Per interagado de la benzoata acido kun amoniako estiĝas la benzamido:
Reakcioj
redaktiReakcio 1
redakti- Preparado de la benzonitrilo ekde la benzamido:
Reakcio 2
redakti- Benzilamino prepareblas per senhidratigo de la benzamido en acida medio sekvata per reduktado de la benzonitrilo:
Specifaj reagoj
redakti- La benzamido spertas la jenajn organikajn reakciojn:
1 - Hidrolizo en acida medio: La benzamido en acida medio hidrolizas al benzoata acido
2 - Hidrolizo en baza medio: En baze akva medio, alkaligita de forta bazo tiel kiel la natria hidroksido, la benzamido hidrolizas al natria benzoato.
3 - Senhidratigo: En la ĉeesto de la fosfora kvinoksido kaj altaj temperaturoj, la benzamido senhidratiĝas al benzonitrilo.
4 - Per traktado de la benzamido kun litia hidrido kaj aluminia hidrido estiĝas la benzilamino
5 - Transpozicio de Hofmann: En ĉeesto de bromo kaj alkala medio la benzamido estigas anilinon kaj karbonan duoksidon:
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- the NIST WebBook
- Cocoa Arkivigite je 2017-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Chemical Book
- Chemistry of Organic Bodies, Vegetables, Thomas Thomson
- Current Medicinal Chemistry ago. 1997
- Invitation to Organic Chemistry, Alyn William Johnson
- Chemicalland21
Kunrilataj kemiaĵoj
redakti-
Etenzamido -
Salikatamido -
Prokarbazino -
Azaprido -
Dazoprido -
Bromoprido
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 ChemNet
- ↑ Merc Index 15-a eldono
- ↑ PubChem
- ↑ Sigma Aldrich Arkivigite je 2014-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ E-Science central