Giuseppe Piero (kutime nomata Beppe, Joĉjo) GRILLO (naskiĝis la 21-an de julio 1948 en Genovo) estas itala satira komikisto, politikisto kaj aktoro.

Beppe Grillo
Persona informo
Giuseppe Piero "Beppe" Grillo
Naskonomo Giuseppe Piero Grillo
Naskiĝo 21-an de julio 1948 (1948-07-21) (75-jaraĝa)
en San Fruttuoso
Etno Italoj vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Partio MoVado 5 Steloj vd
Subskribo Beppe Grillo
Familio
Edz(in)o Parvin Tadjik vd
Infanoj 6
Profesio
Okupo aktorokomikistopolitikistoverkisto • aktivulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia blogo estas la plej konata en la itala kaj enhavas diskutforumon, kies uzantoj ofte estas nomataj "grillini" (griletoj): en la itala, grillo signifas grilo. Beppe Grillo kun Gianroberto Casaleggio estas inspirinto de civitanaj listoj, kiuj portis lian nomon (Amikoj de Beppe Grillo)[1] kaj la 4an de oktobro 2009 li kun aktivistoj naskis partion[2] "MoVado 5 Steloj" (itale MoVimento 5 Stelle), kies li deklaris sin politika estro, sed nur kiel garantianto[3].

Kariero redakti

Beppe ("Joĉjo") Grillo komencis sian karieron kiel komikisto en 1970-aj jaroj en lokaj kabaredoj[4]. En mallonga tempo eklaboris por itala publika televido RAI, malkovrite de fama prezentisto Pippo Baudo. Li ofte ĉeestis kun monologoj kaj anekdotoj en televidelsendoj kiel: Secondo Voi, Luna Park, Fantastico, Te la do io l'America (1982) kaj Te lo do io il Brasile (1984)[5]. Intertempe, je la komenco de 1980-aj jaroj li estis kondamnita pro senintenca kaŭzo de aŭtomobila akcidento, en kiu 3 pasaĝeroj en aŭtomobilo stirita de li mortis[6][7]. Tiam li roladis por fari kelkajn filmojn: Cercasi Gesù (1982), Scemo di guerra (1985) kaj Topo Galileo (1988)[8].

Satiro redakti

Dum la dua duono de 1980-aj jaroj Grillo pli kaj pli satiris pri politiko. En 1987 li satiris kvazaŭ denuncante subaĉeton de tiama socialista ĉefministro Bettino Craxi[9]. Post tio, li estis iom post iom forigita de televido. Bettino Craxi post kelkaj jaroj estis la ĉefa implikita politiko de skandalo Tangentopoli (pri subaĉeto); arestenda, li elfuĝis al Tunizio, kie li restis ĝis sia morto.

Beppe Grillo ekis spektaklojn en teatroj, sed ankaŭ publikis en gazetoj artikolojn pri juraj personoj kaj societoj. Li estis tre populara, kvankam malofte ĉeestis en televido. Poste, en la unua duono de 1990-aj jaroj lia apero en RAI estis vidata de milionoj da spektantoj[5]. Tuje li iĝis nedezirata artisto en televidoj de Silvio Berlusconi[9].

Denunco de sociaj problemoj kaj kariero politika redakti

Ĉirkaŭ la mezo de 1990-aj jaroj en siaj spektakloj li ekpritraktis sociajn problemojn[5]. Diskonatecon portis al li afero de nutraĵa firmo Parmalat. En 2001 li antaŭanoncis la bankrupton de tiu firmo, kaj ĝi fatke bankruptis en 2003[9][10]. Beppe Grillo starigis blogon beppegrillo.it, gajnante multajn sekvulojn. Okupiĝis pri ekologio, denunco de koruptado en politiko, publikigis ĝisdatigatan liston da parlamentanoj akuzitaj pri krimo[11]. Danke al mona helpo de legantoj, en 2005 li aĉetis reklamanoncon, en kiu oni petis demision de prezidanto de Banca d'Italia kaj forigon de parlamentanojn akuzitajn pri krimo[12].

La 8-an de septembro 2007 kun aktivuloj de sia blogo li organizis "V-Day"-n (V-Tago); la nomo estas rezulto de kunigo de la itala vortaĉo por "forfiku, iru pugen" kun la angla vorto "day" por eksprimi la koleron de civitanoj kontraŭ la "kasto", la politikistaro kaj ĝia kontrolo super informado. Partoprenis homojn en ĉirkaŭ 220 urboj kaj urbetoj, ĉirkaŭ 2 milionoj da civitanoj[13][6]. Beppe Grillo dum manifestacio en Bolonjo publike legis pli ol dudek familinomojn de politikistoj, kulpaj pri koruptado, ĵurrompo, instigo al murdo[13]. "V-tago" estas opiniata kiel la unua amasa demostracio reklamita per blogujo kaj interkonaj retejoj[14]. Beppe Grillo mem estis komparata kun aliaj aktivistoj kiel Michael Moore kaj Stephen Colbert[13].

Dum venontaj monatoj estis organizitaj aliaj manifestacioj, unu el kiuj kontraŭ imuneco de Silvio Berlusconi, kies koalicio en 2008 akiris regon. En 2008 gazeto "The Guardian" agnoskis paĝon beppegrillo.it unu el dek plej influaj blogoj en la mondo[12].

MoVado 5 Steloj redakti

En 2009 Grillo deklaris sian intencon konkuri por estrado de Demokrata Partio, sed lia kandidatiĝo estis malakceptita[15]. En la sama jaro li kreis sian politikan grupon, MoVado 5 Steloj (MoVimento 5 Stelle, M5S)[16], difinita popolisma[17]. Grillo sin deklaris politika estro, nur kiel garantianto pri la programo, ne elektebla. Programeroj de M5S estas batalo kontraŭ subaĉeto, ekologio, plibonigo de mekanismoj de Europa Unio, ideo de rekta demokratio (per interreto) kaj kontrolo je elektitoj, kiuj antaŭ elekto devas publikigi sian kariertabelon interrete, kaj dum mandato devas publikigi siajn elspezojn. M5S-anoj sin presentis en regionaj balotoj de 2010, en kiuj la movado gajnis konsilianojn por regionoj Emilio-Romanjo kaj Piemonto[18]. En 2012 la partio estrita de Beppe Grillo partoprenis urbajn elektojn kaj gajnis kelkajn urbestrecojn, la plej grava en Parmo[17]. En opinsondoj la partio kreskis preter 10%.

Por naciaj balotoj de 2013 MoVado 5 Steloj, Grillo faris lacigan elektokampanjon, parolante en 77 urboj de tuta Italio, veturante per loĝveturilo pruntita de aktivisto. Laŭ sia baza ideo, M5S ne alianciiĝis kun aliaj partioj, tamen kvankam tio, ĝi estis la 3a partio (post dekstra kaj maldekstra koalicioj) gajninte 25% da voĉdonoj akirante 50 senatanojn kaj 110 deputitojn[19]. Kiel plurfoje dirate ekde kelkaj jaroj, Beppe Grillo ne iĝis parlamentano.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. http://www.corriere.it/politica/12_maggio_30/casaleggio-regole-mov-5-stelle_9e8eca9c-aa1a-11e1-8196-b3ccb09a7f99.shtml
  2. 4 ottobre 2009. beppegrillo.it. Arkivita el la originalo je 2013-03-04. Alirita 2013-03-05.
  3. Giulia Zaccariello. 29a de oktobro 2012. "Il Fatto Quotidiano"..
  4. Beppe Grillo: humorysta, bloger, polityk. euronews.com (22a de majo 2012). Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2012-11-03.
  5. 5,0 5,1 5,2 Beppe Grillo (angle). marangonispettacolo.it. Arkivita el la originalo je 2013-06-07. Alirita 2012-11-03.
  6. 6,0 6,1 Beppe Grillo: The comedian exploding Italy's establishment. moneyweek.com (25an de junio 2012).
  7. La paga di Giuda (itale). beppegrillo.it. Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2012-11-03.
  8. Beppe Grillo en Internet Movie Database (angle)
  9. 9,0 9,1 9,2 Seriously Funny (angle). time.com (2an de oktobro 2005). Arkivita el la originalo je 2013-08-25. Alirita 2012-11-03.
  10. Grillo sentito sul crac Parmalat. la Repubblica.it (16an de januaro 2004). Alirita 2012-11-03.
  11. Basta! Parlamento pulito! (itale). beppegrillo.it. Arkivita el la originalo je 2008-12-16. Alirita 2012-11-03.
  12. 12,0 12,1 The world's 50 most powerful blogs (angle). guardian.co.uk (9-an de marto 2008). Alirita 2012-11-03.
  13. 13,0 13,1 13,2 Beppe's Inferno. A comedian's war on crooked politics (angle). newyorker.com (4-an de februaro 2008). Alirita 2012-11-03.
  14. Political protest Italian-style: The blogosphere and mainstream media in the promotion and coverage of Beppe Grillo's V–day (angle). „First Monday” Vol. 14 de decembro 2009. Alirita 2012-11-03.
  15. I democratici: no a Grillo Mozione sulla vita del premier (itale). corriere.it (15an de Julio 2009). Alirita 2012-11-03.
  16. Notizie in due minuti (itale). corriere.it (5an de oktobro 2012). Alirita 2012-11-03.
  17. 17,0 17,1 Italian upstart party does well in local polls. google.com (21-an de majo 2012). Alirita 2012-11-03.
  18. Regionali 28/03/2010 (itale). interno.it. Alirita 2012-11-03.
  19. Elezioni 2013 (itale). corriere.it. Alirita 2013-02-26.

Eksteraj ligiloj redakti