Beratón

municipo en Hispanio
(Alidirektita el Beratón (Sorio))

Beratón [beraTON] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la nordoriento de la provinco Sorio kaj en la komarko Tierra de Ágreda en la nordoriento de la provinco.

Beratón
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42107
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 46  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 1° 49′ U (mapo)41.716111111111-1.8108333333333Koordinatoj: 41° 43′ N, 1° 49′ U (mapo) [+]
Alto 1 391 m [+]
Areo 41,15 km² (4 115 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Beratón (Provinco Sorio)
Beratón (Provinco Sorio)
DEC
Beratón
Beratón
Situo de Beratón
Beratón (Hispanio)
Beratón (Hispanio)
DEC
Beratón
Beratón
Situo de Beratón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beratón [+]
vdr

Geografio redakti

 
Loko de Beratón en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 41,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 38 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 400 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 70 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun la provinco Zaragozo.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierra del Moncayo, okupanta 1 909 hektarojn, nome 46 % de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Sierra del Moncayo, okupanta 2 111 hektarojn, nome 51 % de la teritorio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 11-a jarcento. Fine de la 17-a jarcento estis proksima minado de fero.

Laŭlonge de la 20-a jarcento okazis forta elmigrado. Fine de la 1960-aj jaroj fermiĝis la bazlernejo. Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ekis lanta reveno de iamaj elmigrintoj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti