Berceruelo [berzeRŬElo] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos (Montoj Torozos) en la okcidento de la provinco.

Berceruelo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47115
Demografio
Loĝantaro 37  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 5° 2′ U (mapo)41.5802174-5.0325645Koordinatoj: 41° 35′ N, 5° 2′ U (mapo) [+]
Alto 788 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha) [+]
Berceruelo (Provinco Valadolido)
Berceruelo (Provinco Valadolido)
DEC
Berceruelo
Berceruelo
Situo de Berceruelo
Berceruelo (Hispanio)
Berceruelo (Hispanio)
DEC
Berceruelo
Berceruelo
Situo de Berceruelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berceruelo [+]
vdr
Berceruelo en la provinco Valadolido.
La komarko Montes Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,94 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 38 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 130 el la 1860-aj jaroj.

Ĝi distas 35 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipo Bercero, kaj fakte la loknomo estas diminutivo de Bercero. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rojo Molinos.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Johano Evangeliisto de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti