Bercianos del Páramo

Bercianos del Páramo [berZJAnos delPAramo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (Altebenaĵo), en la sudo de la provinco. Bercianos del Páramo estas komprenebla etimologie kiel Bierz-anoj de la Stepo, kiel aludo al la deveno de reloĝantoj, nome el Bierzo.

Bercianos del Páramo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24252
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 524  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 5° 42′ U (mapo)42.380555555556-5.7033333333333Koordinatoj: 42° 23′ N, 5° 42′ U (mapo) [+]
Alto 818 m [+]
Areo 35,09 km² (3 509 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bercianos del Páramo (Provinco Leono)
Bercianos del Páramo (Provinco Leono)
DEC
Bercianos del Páramo
Bercianos del Páramo
Situo de Bercianos del Páramo
Bercianos del Páramo (Hispanio)
Bercianos del Páramo (Hispanio)
DEC
Bercianos del Páramo
Bercianos del Páramo
Situo de Bercianos del Páramo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bercianos del Páramo [+]
vdr
La provinco Leono en la regiono kaj El Páramo en la provinco.
Komarkoj de la provinco Leono; El Páramo (Altebenaĵo) sude, grizkolora.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Bercianos del Páramo, Villar del Yermo kaj Zuares del Páramo, okupas totalan areon de 35,09 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 541 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 32 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rivero Esla. Ĝi limas kun Santa María del Páramo, San Pedro Bercianos, Valdevimbre, Villamañán, Laguna Dalga kaj Pobladura de Pelayo García.

Historio redakti

Estis antaŭromiaj kaj romiaj restaĵoj, kaj en Mezepoko okazis reloĝado fare de la grafo Gatón en la 9-a jarcento pro komisio de Ordoño la 1-a.​ La unua plej frua mencio estis de la jaro 917 rilate al ekleziuloj; poste nobeloj dominis la lokon. La areo apartenis al la Regno Leono. El la 14-a jarcento nobeloj Osorio kaj Quiñones hegemoniis en la areo. Ekde 1959, post la konstruo de la Akvobaraĵo de Barrios de Luna, ĝeneraliĝis la irigacio.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam cerealoj kaj lino, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj kaj beto)[1] kaj brutobredado [azenoj, muloj, sed lastatempe ŝafoj, porkoj kaj bovoj). Forstado gravas ĉe la riverbordoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, kuirarto).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Prie en la blazono montriĝas akvorado simbole de irigacio, du betoj el arĝento kaj unu ora tritikspiko.