Berfrukto estas hortikultura termino. La berfruktoj estas malgrandaj kaj molaj fruktoj. Ĝi ne nepre estas beroj laŭ la botanika defino.[1]

Oni distingas inter la frukttipo „bero“ kaj „berfrukto“. Multaj berfruktoj en la botanika senco de la vorto ne estas beroj ekzemple fragoj, kiuj estas plurnuksa frukto.[1]

La ĉefaj berfruktaj specioj estas el la plantfamilio de la Rozacoj kun la genroj Frago Fragaria (fragoj), Rubus (framboj, nigra rubuso) Aronia aronio, Sorbus sorbuso, kaj Rosa rozfrukto. El la familio Saksifragacoj estas la genro Ribes ribo (ruĝa ribo, nigra ribo, groso).

El la familio de la Kaprifoliacoj la fruktoj de sambuko apartenas al la berfruktoj. Kaj el la familio Elaneagnacoj estas la fruktoj de Ramnoida hipofeo) kaj el la familio de la Erikacoj la mirteloj kaj Ruĝa vakcinio apartenas al la berfruktoj.[2]

Tradicie jenaj fruktoj estas berfruktoj:

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

  1. 1,0 1,1 Beerenobst. Sorten, Pflanzung, Pflege, Verarbeitung. Leopold Stocker Verlag, Graz 2001, ISBN 3-7020-0906-X.
  2. Beeren und besondere Obstarten. ISBN 3-906679-75-6.