Bergamaskobergomasko (el la urbo Bergamo en norda Italio) estas satira danco el la 16-a jarcento, supozeble el la norditalia urbo Bergamo. La danco karikaturis la konatan malrapidan kondutmanieron de la loĝantoj.

Bergamasko

Ĝin prezentis en formo de aminduma ringdanco paroj: la viroj kaj virinoj dancis en aparta ringo, rondiranta en kontraŭa direkto. Kiam la melodio ŝanĝiĝis, la paroj kunplektiĝis kaj turniĝis kelkajn kune, poste la ringodanco komenciĝis denove.

Tiu danco aperis en verko de Ŝekspiro: nome Sanktivana nokto. La bergamasko nenia iĝis kortega danco, sed iom populariĝis kiel muzika formo, baziĝante je stinata baso.

La verkoj de Claude Debussy (1890) Suite bergamasque kaj de Gabriel Fauré (1919) Masques et bergamasques uzas ne kiel muzikan formon sed kiel aludon je verso de Paul Verlaine „Clair de lune” („Lunlumo”), en kiu la nomo de iama bergamasque memorigas pri sonĝobildo.