Berghŭata
La Berghŭata, Berguata aŭ Barghŭata (ankaŭ Barghwata aŭ Berghuata) estis grupo de Berberaj triboj en la marbordo al Atlantiko de Maroko, apartenanta al la Masmuda konfederacio. Post alianciĝi kun la Sufria Ĥariĝisma ribelo en Maroko kontraŭ la Umajida Kaliflando, ili establis sendependan ŝtaton (744 - 1058) en la areo de Tamesna ĉe la atlantika marbordo inter Safi ka Salé sub estreco de Tarif al-Matghari.
Etimologio
redaktiKelkaj historiistoj opinias ke la termino Barghŭata estas fonetika kripligo de la termino Barbati, nome kromnomo kiun Tarif portis. Oni supozas ke li naskiĝis en la areo de Barbate, ĉe Cádiz en Hispanio.[1] Tamen, Jérôme Carcopino kaj aliaj historiistoj opinias ke la nomo estas multe pli antikva kaj ke la tribo estas la sama kiun la Romianoj nomigis Baquates, kiuj ĝis la 7a jarcento loĝis ĉe Volubilis.[2]
Referencoj
redakti- Ulrich Haarmann, Geschichte der Arabischen Welt. C.H. Beck München, 2001.
- John Iskander, Devout Heretics: The Barghawata in Maghribi Historiography, in The Journal of North African Studies Volume 12, 2007, pages 37–53.
- Stephan und Nandy Ronart, Lexikon der Arabischen Welt. Artemis Verlag, 1972.
- Mohammed Talbi, Hérésie, acculturation et nationalisme des berbères Bargawata, in Premier congrès des cultures Méditerranéennes d'influence arabo-berbère, Alger 1973, 217-233.
Notoj
redakti- ↑ Tarif, el conquistador de Tarifa Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine de Enrique Gozalbes Cravioto - hispane
- ↑ vidu ekz. this article originally published in Hesperis [1] 18a de Aprilo, 2007; kaj por mala vido reference de Mohammed Talbi citita supre