Berilio

kemia elemento kun simbolo Be kaj atomnumero 4

Berilioberiliumo estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Be kaj atomnumero 4. Steloj sintezas berilion, sed ĝi rapide malaperas; ĝi estas iom malofta en la universo kaj en la krusto de la tero. Ĝi estas elemento, kiu troviĝas nature nur en konpobaĵoj kun aliaj ĥemiaj elementoj en mineraloj. Famaj gemoj, kiuj enhavas berilion estas (akvamarino, smeraldo) kaj krizoberilo. Kiel libera elemento, ĝi estas griza simile al ŝtalo, forta, facilrompa teralkala metalo.



Be

Mg

litioberilioboro

[2He] 2s2

Be
4
↓Perioda tabelo de elementoj↓
kemia elemento • brulema pulvoro • simpla substanco
metalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero berilio (beryllium), Be, 4
CAS-numero 7440-41-7
Loko en perioda tabelo 2-a grupo, 2-a periodo, bloko s
Karakteriza grupo Metaloj de alkalaj teroj
abundeco en terkrusto 0,00053 %
Aspekto griza metalo
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 9,012182(3) amu
Kovalenta radiuso 90 pm
Radiuso de van der Waals 153 pm
Elektrona konfiguracio [2He] 2s2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2; 2
Oksidiĝa nombro +2, +1[1] (amfotera oksido)
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo heksagona
Denseco 1,85 (20 ) g/cm3
Malmoleco 5,5 (Mohs-skalo)
Magneta konduto diamagneta
Degelpunkto 1287 °C (1560 K)
Bolpunkto 2469 °C (2742 K)
Molvolumeno 4,85 · 10−6 m3/mol
Boliga varmo 7,95 kJ/mol
Rapido de sono 12 870 m/s
Specifa varmokapacito 1825 (25ºC) J/(kg · K)
Elektra konduktivo 25 · 106 A/(V.m)
Elektra rezistivo 36 nΩ·m (20 ); 1/25·10-6 Ω · m
Termika konduktivo 190 W/(m · K)
Diversaj
Redoksa potencialo −1,97 V
Elektronegativeco 2 (Pauling-skalo)
Joniga energio 899,5 kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
7Be spuro 53,12 tagoj ε 0,862 7Li
γ 0,477 -
9Be 100% estas stabila kun 5 neŭtronoj
10Be spuro 1.36×106 jaroj β 0,556 10B
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Atentu, veneno!
Atentu, veneno!

Pura berilio estas unu el la plej toksaj neradioaktivaj elementoj. Berilo estas juvela mineralo, kiu enhavas interalie berilion.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Beryllium: Beryllium(I) Hydride compound data. bernath.uwaterloo.ca. Arkivita el la originalo je 2007-12-02. Alirita 2007-12-10.

Vidu ankaŭ redakti