Berka-stacidomo (Vajmaro)

Berka-stacidomo (germane: Berkaer Bahnhof) troviĝas en Vajmaro en Germanujo. Ĝi nomiĝis lau la urbo Bad Berka, kien la linio kondukas. Malfermiĝo ĝia okazis en 1887; hodiaŭ ĝin atingas nur regionaj vagonaroj. La kapostacio situas en la okcidento vajmara, ĉ. unu kilometron for de la urbokerno kaj du disde la Stacidomo de Vajmaro.

Akcepetejo (2017)

HistorioRedakti

 
Enirejo (2017)

En la 15.5.1887 ekpretis la stacidomo por la persona trafiko; mallonge post en la 13.6. ekis la vartrafiko. Fariĝis duetaĝa masiva ejo kun ĉambroj deĵoraj, atendadaj, loĝejaj kaj diversaj flankaj domoj. La najbara vardeponejo estis trabfakaĵo kaj la tegmentoj estis ardezaj.[1] La trajnoj sur la linia ero inter Berka-staciomo kaj Pordego erfurta sur ambaŭ flankoj de Erfurter-strato ĉiam kaŭzis bruon kaj vaporaĉon. La tiel tuŝita loĝantaro ofte kritikis tion kaj pro tio finiĝis ekde 1897 la dumnoktaj transportoj ne ĉe Pordego erfurta sed jam ĉe Berka-stacidomo.

Dum la novkonstruo de Germana Ŝtata Teatrejo ekde 1906 planitis plilongigi la trakojn por materiala transportado; malgraŭ maljeso de la urba konsilantaro ĝi finfine realiĝis. Jam en marto 1908 la freŝe metitaj reloj malkonstruitis. En oktobro 1917 okazis grava akcidento ĉestacidome ĉar vartransportilo disde Nohra malbremsata ruliĝis ĝis trans la trakarfino de Berka-stacidomo: ankaŭ pro tio la postuloj alilokigi la stacidomon pliekmultis. Tio tamen neniam faritis. En 1925 alikonstruoj ĉe akcepetejo startis. Duetaĝa suda alkonstruaĵo aldonitis. La var-moviĝinstalaĵo komence fare de la municipo malpermesitis ĉar ideoj pri alilokigo stacidomo ne jam tute estis formortintaj. Finfine la ministerio poris fari la necesajn ŝarĝejojn modernajn. En novembro 1926 la modernigita stacidomo solene inaŭguritis. En aŭgusto 1939 oni venigis manovradan etdizellokomotivon. La lastan fojon oni pripensis alilokigon stacidomon en 1950. En 1953 reloj kaj trakforkoj al remizo taŭgigitis; la maltantaŭa konekso al Nohra kaj restinta parto de la ŝovebla manovrejo forigitis. Relo nr 7 malplilongigitis kaj ĝi iĝis kapa rekte apud la stacidomo. Ĉ. la jaro 1959 aliaj alikonstruadoj sekvis. Forigitis ankaŭ unu el la aldeponejreloj. Post novaj protestoj enloĝantaraj ĉesis ekde 1966 vartransportado; restantaj vartransŝarĝadoj faritis ĉe Schwansee-strato. La nordaj porvaraj reloj jam ekde 1955 ne plu ĉeestis. Ne malmultis la tieaj deponitaj lokomotivoj kaj vagonoj; ekzistis ankaŭ bariloj kiuj allasis la pasaĝerojn entrajnen nur kvin minutoj ankaŭ trajnekveturo.

En 1977/78 muntitis elektromeĥanika regadejo (Fahrdienstleiterstellwerk; modelo Siemens & Halske, 1912) por plisekurigi la tuton kaj ŝpari personarkostojn (ĉar antaŭe ĉeestis kvar servadestroj kaj du biletvendistinoj).[2]

Ĝis la 1990-aj jaroj estis biletvendado surloka. Tiam ĉesis ankaŭ la antaŭmeto de lokomotivoj kaj ekskluzive trajnunuoj ekfunkciis (kio krome plikurtigis la vojaĝtempon). Ĝis 1996 la ne plu utilaj reloj estis forigitaj. Restis nur duopla kruciĝtrakforko.

Iam ĉeestis sume 13 reloj kaj 20 simplaj trakforkoj, placo depona, strato ŝarĝa kaj pesilo vagona. Ueste estis la remizo/riparejo kun tri alkondukantaj reloj. Ĝis 1949 ekzistis eĉ observadejo trafika. Nuntempe estas du kajoj nur. Oni havas je sia dispono po unu trajnon por horo en la direkto de la vajmara ĉefstacidomo kaj de Kranichfeld (Regionalverkehrslinie EB 26). Enstacidome esta hodiaŭ knajpo kaj studentaj loĝejoj. En 1890 konstruitis ĉestacidome Centralverwaltung für Secundärbahnen Herrmann Bachstein (CV) por la flegado de lokomotivoj kaj vagonoj kiu ekzistis ĝis 1953.

Kelkfoje okazas specialaj treetaj vojaĝoj kun historiaj lokomotivoj el la Fervoja muzeo vajmara.[3]

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Michael Kurth, Ulf kaj Waldemar Haußen: Die Weimar-Berka-Blankenhainer Eisenbahn. Von der Berk´schen Bimmel zur Ilmtalbahn, EK-Verlag, Freiburg 2007, ISBN 978-3-88255-589-9, p. 11 ss.
  2. "Eisenbahn Weimar–Bad Berka–Blankenhain. Sicherungstechnische Ausrüstung", Arkivigite je 2016-06-06 per la retarkivo Wayback Machine PDF
  3. "Pendelfahrten Bw Weimar – Weimar Hbf (- Weimar Berkaer Bf)", PDF