Berkelio (Kalifornio)

urbo en Usono
(Alidirektita el Berkeley (Kalifornio))

Berkelio[1] (angle: Berkeley [bərk'li]) estas urbo en la norda Kalifornio (Usono). Berkelio situas ĉe la orienta flanko de la Golfo de San-Francisko en la Kantono Alameda. Laŭ la stato de la censo 2020 en la komunumo vivis 124 321 loĝantoj sur areo de 45,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 713 loĝantoj/km².

Berkelio
urbo de Usono • universitata urbo • sanctuary city • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 94704 • 94703 • 94702
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 124 321  (2020) [+]
Loĝdenso 2 713 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 52′ N, 122° 16′ U (mapo)37.870277777778-122.26805555556Koordinatoj: 37° 52′ N, 122° 16′ U (mapo) [+]
Alto 52 m [+]
Areo 45,821691 km² ( 458 2.1 691 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Berkelio (Kalifornio)
Berkelio (Kalifornio)
DEC
Berkelio
Berkelio
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Berkelio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berkeley, California [+]
vdr
Berkelio situas en la Kantono Alameda.

Berkelio estas la loko de la ĉefa tereno de la Universitato de Kalifornio. Honore al la urbo kaj la universitato, la kemia elemento Berkelio estis nomata.

Historio redakti

La indiĝenaj loĝantoj de la regiono estis la Ohlonea (angle: Ohlone) popolo. En 1772 la hispana ekspedicio de Pedro Fages esploris la areon. En 1820 Luis Maria Peralta ricevis de la hispana reĝo donacon de lando, porcion de kiu nun ampleksas Berkelio. Urbeto nomita Ocean View (esperante: Mara Vidaĵo) estis tie ek de 1853. En 1866 la urbo estis nomita laŭ la irlanda filozofo George Berkeley (16851753). La urbo Berkelio estis leĝe establita en 1878.

Berkelio rapide kreskis kiam multaj homoj rifuĝis tien post la San-Franciska Tertremo en 1906. En 1923 fajro detruis preskaŭ 600 konstruaĵojn en la norda parto de Berkelio. Dum la dua mondmilito multaj homoj venis al Berkelio por labori en la militaj industrioj de la regiono.

La 1960-aj jaroj estis periodo de studentaj protestoj kaj la hipia kulturo. Post kiam la universitato malpermesis politikajn agadojn en 1964, reage eksplodis la Liberparolada Movado (angle: Free Speech Movement [fri spiĉ muv’ment]). Estis protestoj i.a. kontraŭ la Vjetnama milito kaj deviga militservo, kaj por savi Popolan Parkon (angle: People's Park [piplz park]) (parketo kreita fare de la komunumo, kie la universitato planis konstrui aŭtohaltejon).

En 1991 granda fajro en la montetoj de Berkelio kaj Oakland bruligis 1.520 akreojn (6,2 km²) da tero, mortigis 25 homojn kaj vundis 150 aliajn, kaj detruis aŭ difektis 3.469 loĝejojn[2].

Geografio kaj klimato redakti

Berkelio havas areon de 10,5 kvadrataj mejloj (27 km²)[3]. De la golfbordo la tereno grade altiĝas orienten al la Berkeliaj Montetoj. La plej alta pinto en la montetoj super Berkelio estas Grizzly Peak [Grizli Pik], 1754 futojn (535 m) alta, nomita laŭ la ursoj, kiuj loĝis en la areo ĝis la lasta estis mortigita en la 1860-aj jaroj.

Strawberry Creek ([stra'beri krik], esperante: Fraga Rivereto) estas la ĉefa akvofluejo en Berkelio. Du forkoj komenciĝas en la Berkeliaj Montetoj, kunfluas ĉe la universitata tereno, kaj de tie fluas okcidenten ĝis la Golfo de San-Francisko.

La tertrema faŭlto Hayward [he'jŭard] pasas sub la urbo.

Berkelio havas moderan mediteranean klimaton, kun varmaj, sekaj someroj kaj pluvaj vintroj. La temperaturojn mildigas la oceanaj fluoj de la Pacifiko. Berkelio ricevas meze 22 colojn (559 mm) da pluvo jare, plejparte inter novembro kaj marto.

Transporto redakti

Aŭtobusoj: La busoj de AC Transit servas Berkelion, la urbon Oakland kaj partojn de kantono Alameda kaj kantono Contra Costa. AC Transit ankaŭ havas “transgolfajn” liniojn, kiuj iras al la urboj San-Francisko, San Mateo kaj Palo Alto.

La plej proksima stacio de la tutlanda aŭtobusa kompanio Greyhound estas en Oakland.

Metroo: BART ligas Berkelion okcidente al San-Francisko kaj la San-Franciska Flughaveno; norde al Richmond; oriente al Orinda, Lafayette, Walnut Creek, Concord kaj ĝis Pittsburg; kaj sude al Oakland kaj ĝis Fremont kaj Dublin/Pleasanton.

Biciklado: Estas multaj biciklistoj en Berkelio, kaj la urbo havas plurajn “bicycle boulevards” (stratojn pli oportunajn kaj sekurajn por bicikla trafiko)[4].

Ŝoseoj: La plej grandaj aŭtovojoj en Berkelio estas la interŝtataj ŝoseoj 80 kaj 580, kiuj kune nomiĝas la Eastshore Freeway (esperante: orientborda ŝoseo).

Fervojo: La plej proksimaj stacioj de la usona fervojo AMTRAK estas en Emeryville, Richmond kaj Oakland.

Flughavenoj: La Flughaveno San-Francisko kaj la Flughaveno Oakland estas la plej proksimaj al Berkelio.

Konataj urbanoj redakti

En la urbo mortis:

Notoj redakti

  1. La esperantlingva nomo Berkelio (ne "Berklio") preferindas koresponde al la samnoma kemia elemento Berkelio (kies literumo estas fiksata en PIV), kaj la literumo Berkelio por la urbo estas uzata en tiu ĉi kunteksto en la revuo Monato.
  2. Conflagration Overview. Virtual Museum of the City of San Francisco. [1]
  3. U.S. Gazeteer. United States Census Bureau. [2]
  4. Bicycling in Berkeley. Berkeley City Office of Transportation.[3] Arkivigite je 2008-08-07 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti