Berlanga de Duero

municipo en Hispanio
(Alidirektita el Berlanga de Duero (Soria))

Berlanga de Duero [berLANga deDŬEro] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la sudo de la provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco, foje konsiderata kiel ĉefurbo de sia propra komarko.

Berlanga de Duero
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42360
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 852  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 2° 52′ U (mapo)41.465-2.8611111111111Koordinatoj: 41° 28′ N, 2° 52′ U (mapo) [+]
Alto 936 m [+]
Areo 220,18 km² (22 018 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Berlanga de Duero (Provinco Sorio)
Berlanga de Duero (Provinco Sorio)
DEC
Berlanga de Duero
Berlanga de Duero
Situo de Berlanga de Duero
Berlanga de Duero (Hispanio)
Berlanga de Duero (Hispanio)
DEC
Berlanga de Duero
Berlanga de Duero
Situo de Berlanga de Duero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berlanga de Duero [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco Sorio.
 
Loko de Berlanga de Duero en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 220,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 55672 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 500 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 52 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Bayubas de Abajo, Tajueco, Valderrodilla, Fuentepinilla, Bañuelos (Guadalajara), La Riba de Escalote, Rello, Centenera de Andaluz, Velamazán, Caltojar, Quintanas de Gormaz, Recuerda, Retortillo de Soria kaj Morales. Ĝi enhavas la loĝlokojn Abanco, Alaló, Andaluz, Berlanga de Duero, Brías, Cabreriza, Ciruela, Hortezuela, Lumías, Morales kaj Paones.

Tra la teritorio fluas la rivero Douro kaj ties alfluantoj Escalote kaj Talegones. En ĝia teritorio kaj inkludita en la Reto Natura 2000 estas la jenaj lokoj:

  • Loko de Komunuma Intereso konata kiel Altos de Barahona, okupanta 777 hektarojn, nome 4 % de la teritorio.​
  • Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 796 hektarojn, nome 4 % de la teritorio.​
  • Birdoprotekta Areo konata kiel Altos de Barahona, okupanta 796 hektarojn, nome 4 % de la teritorio.​

Historio redakti

 
La kastelo.
 
La pilorio.

Dum la araba dominado ĝi estis grava loko ene de la jurisdikcio de Medinaceli, kaj la unua antaŭaĵo de la nuna kastelo estis plej verŝajne alkazabo kun murego kiu plej verŝajne koincidis kun la posta romanika murego. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio post la konkero fare de kristanoj. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Berlanga iĝis centro de la Comunidad de Villa y Tierra de Berlanga. La familio Tovar posedis la titolon de markizoj de Berlanga, kiuj malkonstruis sesopon de malgrandaj romanikaj preĝejoj por konstrui grandan preĝejon, nome Colegiata. Ili ankaŭ konstruigis la nunan kastelon kaj palacon kiu estis ruinigita de francoj dum la Milito de Hispana Sendependigo kiu havis gravan ĝardenon.

Fray Tomás de Berlanga, episkopo de Panamo estis enkondukinto en Amerikon de la afrika banano kaj malkovrinto de la arkipelago de Galapagoj. Li estis nomumita de Karolo la 1-a arbitro inter la konkeristoj Francisco Pizarro kaj Diego de Almagro en enlanda milito en Peruo.

Berlanga havis fervojan stacion el 1895 ĝis 1985.

Fine de la 20-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Abanco, Alaló, Andaluz, Brías, Cabreriza, Lumías, Morales kaj Paones kun Ciruela.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj), forstado (kverkoj kaj pinoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj.

 
Colegiata.

Inter vidindaĵoj menciindas jenaj:

  • Granda preĝejego Colegiata de Santa María del Mercado (Sankta Maria de la Bazaro) de la unua duono de la 16-a jarcento. En 1931 ĝi estis deklarita histori-arta monumento kaj nune estas Havaĵo de Kultura Intereso. Estas tri larĝaj navoj, absido, ok flankaj kapeloj, korusejo el juglandarbo, gotika retablo, artaj tomboj, sveltaj kolonoj kaj gotikaj krucvolboj.
  • La kastelo konstruita sur du sinsekvaj pli fruaj konstruaĵoj per dikegaj fortikaj muroj ĉirkaŭ ĉefturo. Estas du cirkloj de muregoj, el kiuj restas nur pordego Aguilera.
  • Palaco de la markizoj de Berlanga, kun impona fasado trietaĝa kaj koridoro; el du imponaj turoj restas almenaŭ unu. En 1811 napoleonaj trupoj detruis ĝin kaj rabadis ankaŭ aliajn riĉajn konstruaĵojn.
  • La gotika pilorio, simbolo de la municipa sendependeco.
  • La ermitejo de Nia Sinjorino de la Soleco, kvadrangula kaj ĉe la pilorio.
  • La Konvento Paredes Albas, en risko de ruino.
De maldekstro dekstren: ruinoj de la palaco de la dukoj de Frías, kastelo, murego kaj arbaro ĉe la rivero Escalote, kiu kreas gorĝon malantaŭ la fortikaĵo.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti