Berlanga del Bierzo

Berlanga del Bierzo [berLANga delBJERzo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Berlanga del Bierzo estas etimologie rilatebla al Alta Citadelo de la Bierzo, kiel aludo al iu antaŭromia setlejo. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.

Berlanga del Bierzo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24438
Demografio
Loĝantaro 322  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 44′ N, 6° 36′ U (mapo)42.731111111111-6.6041666666667Koordinatoj: 42° 44′ N, 6° 36′ U (mapo) [+]
Alto 805 m [+]
Areo 27,89 km² (2 789 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Berlanga del Bierzo (Provinco Leono)
Berlanga del Bierzo (Provinco Leono)
DEC
Berlanga del Bierzo
Berlanga del Bierzo
Situo de Berlanga del Bierzo
Berlanga del Bierzo (Hispanio)
Berlanga del Bierzo (Hispanio)
DEC
Berlanga del Bierzo
Berlanga del Bierzo
Situo de Berlanga del Bierzo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berlanga del Bierzo [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Panoramo.
Placo.
Preĝejo Sankta Katerino.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Berlanga del Bierzo, Langre, San Miguel de Langre kaj Barrio de Langre, okupas totalan areon de 27,89 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 347 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 750 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 122 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaro 918. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. El 1917 la ekonomio ekdependis de la minado de karbo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti