Berlangas de Roa
Berlangas de Roa estas vilaĝo kaj municipo, en la provinco Burgoso, memstara komunumo Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.
Berlangas de Roa | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09316 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 191 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 41′ N, 3° 52′ U (mapo)41.689166666667-3.8741666666667Koordinatoj: 41° 41′ N, 3° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 780 m [+] | ||
Areo | 15,71 km² (1 571 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Berlangas de Roa [+] | |||
Geografio redakti
Historio redakti
La vilaĝo Berlangas portas en sia nomo la devenon de la unuaj loĝantoj en la historio de Kastilio. Dum la enloĝiga avanco ĝis Ribera del Duero, la kristanoj el la nordo establiĝis ĉi tie fondante multnombrajn vilaĝetojn. Kies evidentaĵojn videblas ĉe la regiono de malsupra Arlanza, Arlanzón kaj Ebro de kie devenis la antikvaj loĝantoj. Tiamaniere, Berlangas estis koloniigita de homoj el Santa María de Valeria de Berlangas aŭ Valeramica ĉe la maldekstra bordo de la rivero Arlanza.
Festoj redakti
Patronaj festoj:
- 23an de aprilo honore al la Virgulino de Los Huertos, estas la ĉefa festo (kune kun la festo de Sankta Andreo) de la vilaĝo, tiuj ĉi tagoj estas celebrataj per mesoj, procesioj kun la tradiciaj dancoj omaĝe al la Virgulino, verbenoj, teatro, infanaj amuzparkoj, sportaj konkuroj, ktp. Ofte tiuj ĉi festoj translokiĝas al la plej proksima semajnfino de la festotagoj
- 30an de novembro honore al Sankta Andreo Apostolo, patrono de la vilaĝo.
Demografio redakti
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | 2008 | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
312 | 282 | 242 | 226 | 218 |
Aktualo redakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.