Berlitz Kompanio (angle Berlitz Company) estas japana komerca firmao pri lingva lernado kaj trejnado, ĉefe de dungitoj de kompanioj. La ĉefsidejo situas en Princeton, Usono. La firmao estis fondita en la jaro 1878 de Maximilian Berlitz en Providenco, Rod-Insulo, Usono. Berlitz Kompanio estas ekde 2001 en la tuta posedaĵo de la Grupo Benesse, japana eldoneja firmao en korespondadaj kursoj kaj aliaj edukaj materialoj, kiu posedas pli ol 547 filiojn en pli ol 70 landoj[2].

Berlitz Kompanio
negoco • entrepreno • butikĉeno • education company vd
Dum 1878 - nekonata/nuntempe
Jura formo privata firmao
Fondintoj Maximilian Berlitz vd
Sidejo Frankfurto ĉe Majno
Lando Germanio
filiaj kompanioj ELS Language Centers • Berlitz Japan vd
TTT Oficiala retejo
vdr
La unua Lingva Lernejo de Berlitz en Providenco, Rod-Insulo (1878)[1]

Historio redakti

En 1895, Maximilian Berlitz eldonis lingvan lernolibron por infanoj[3].

En la 1950-aj jaroj, Berlitz malfermis sian unuan latinamerikan lingvocentron en Meksiko, sekvata de centroj en Brazilo, Venezuelo, Argentino, Kolombio kaj Ĉilio. En 1966, Berlitz unue malfermis la azian lingvo-merkaton kun lingvocentro en Tokio. En 2014 estis pli ol 90 Berlitz-centroj en Azio[4].

En 2001, Berlitz fariĝis filio de la Benesse Kompanio[5]. En 2002, Berlitz eldonejo estis vendita al Langenscheidt. Hodiaŭ eldonejo APA posedas la eldonejon Berlitz.

Maximilian D. Berlitz redakti

Maximilian Berlitz naskiĝis en Germanio en 1852, la filo de familio de instruistoj kaj matematikistoj. Li elmigris al Usono en 1870 kaj ekloĝis en Westerly, Rod-Insulo. En 1877 Berlitz transloĝiĝis al Providenco, Rod-Insulo kie li estis instruisto de lingvoj ĉe la Nacia Komerca Altlernejo Bryant and Stratton, kiu poste fariĝis Warner's Polytechnic Business College[6].

La metodo Berlitz redakti

"La Metodo Berlitz " uzas la rektan metodon kaj koncentriĝas sin pri la uzo de lingvo kiel komunikilo. Trejnado estas konstruiĝas kaj baziĝas sur la jenaj principoj, kiujn li elpensis[7]:

  • emfazo en trejnado sur parolaj ekzercoj;
  • instruistoj neniam tradukas;
  • en la klasĉambro ili parolas nur la studatan lingvon;
  • la instruisto ĉiam estas denaska parolanto;
  • la instruisto estas entuziasma kaj ĝuas interagadon kun studentoj.

La rekta metodo, kontraŭe al la tradicia metodo de "gramatiko + tradukado" (kiu malpli celas aŭskultankaj parolan kapablojn) rekomendas instrui la gramatikajn regulojn nur pere de la insturata lingvo, sen ke la studento nepre estu kapabla klarigi la regulojn. Hodiaŭ, ekzistas diversaj metodoj kaj teorioj bazitaj sur la metodo Berlitz[8].

Vidu ankaŭ redakti

Instruado de lingvoj

Metodo Assimil

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. "First Berlitz Language School", Picasa Web Album ; retrieved February 21, 2010.
  2. (en) Leerom Segal; Aaron Goldstein; Jay Goldman; Rahaf Harfoush, The Decoded Company: Know Your Talent Better Than You Know Your Customers, Penguin Publishing Group, 2014. p.133, ISBN 978-0-698-15215-1, «Berlitz: The Tower of Babel»
  3. (en) The School Journal. 1895. paĝo 547.
  4. (en) Retejo de Berlitz UAE – The World of Berlitz Arkivigite je 2017-06-03 per la retarkivo Wayback Machine,
  5. (en) "History – About us – Benesse Corporation" Arkivigite je 2014-06-01 per la retarkivo Wayback Machine, Retejo de la kompanio Benesse
  6. (en) Rose, Emily C., "Maximilian D. Berlitz", Immigrant Entrepreneurship: German-American Business Biographies, 1720 to the Present, la 14-an de novembro 2013, Germana Historia Instituto.
  7. (en) Marnie Reed & John Levis, The Handbook of English Pronunciation, Wiley, 2015, p.. 99, ISBN 978-1-118-34680-8.
  8. (en) "Find better language courses: Impartial reviews of 70 self-study programs", globe1234.com.