Bermontianoj

La Okcidenta Rusia Volontula Armeo - latve Rietumkrievijas Brīvprātīgo armija - aŭ Bermontianoj - latve Bermontieši, litove Bermontininkai - estis kontraŭrevolucia armeo en la baltiaj provincoj de la antaŭa Rusia Imperio dum la Rusia enlanda milito de 1918 ĝis 1920. Sian malplilongan nomon la armeo havis laŭ la armea gvidanto, generalo Pavel Bermont-Avalov. Germanaj nomoj de la armeo estis "Deutsch-Russische Westarmee im Baltikum", "Baltische Landeswehr" kaj " Freikorps im Baltikum.

Malgraŭ sia ruse sona latva nomo, la Okcidenta Rusia Volontula Armeo estis subtenita kaj fakte kreita fare de la Germana Regno. Laŭ la armistico de Compiègne, artikolo 12, germanaj soldataroj estis antaŭviditaj resti en la baltiaj provincoj por helpi kontraŭbatali la bolŝevikojn kaj retiriĝi nur tiam kiam la situacio laŭ vidpunkto de la Aliancanoj estus sub kontrolo. La ordono retiriĝi estis donita kiem la Traktato de Versailles estis subskribita dum junio 1919.

Tamen nur eta parto de la germanaj soldatoj en Baltio retiriĝis, la aliaj restis sub gvido de la generalo Rüdiger von der Goltz. Por eviti diplomatiajn problemojn por la Germana Regno kaj koleron de la Aliancanoj, li repaŝis el la publika gvida rolo kaj unuigis sian soldataron kun la soldataro de la kozaka generalo Pavel Bermont-Avalov. La du generaloj varbis pli-malpli 50.000 soldatojn, ĉefe germanlingvajn enloĝantojn de Baltio, sed ankaŭ imperiajn rusajn soldatojn militkaptitajn fare de la germana armeo dum la Unua Mondmilito, kiuj estis liberigitaj sub la promeso ke ili batalu kontraŭ la bolŝevikoj en la Rusia enlanda milito. La armeo deklaris ke ili subtenus la fortojn de Aleksandr Kolĉak kaj ekmarŝis por ataki la bolŝevikajn armeajn unuojn, sed la vera celo estis teni la influon de la Germana Regno en Baltio.

Dum oktobro 1919 la germana-rusa armeo atakis la ĵus sendependiĝintajn ŝtatojn de Litovio kaj Latvio. Ĝi por mallonge konkeris la urbon Rigo, tiel ke la registaro de Kārlis Ulmanis devis peti armean helpon de la najbaraj respublikoj Litovio kaj Estonio. La estona armeo sendis du armitajn trajnojn por helpi al la latvoj (laŭ iuj klarigoj, interŝanĝe al la insulo Ruhnu kaj la ĉirkaŭa akva teritorio, kiu iĝis parto de Estonio), kaj aldone brita batalŝipo en la haveno de Rigo pafe subtenis la respublikan latvan batalon kontraŭ la germana-rusa armeo.

Dum novembro la latva armeo sukcesis rebati la armeon de Bermont-Avalov al litova teritorio. Fine, la germana-rusa armeo severe malvenkis kontraŭ la respublika litova armeo en batalo proksime de Radviliškis. Post aldona diplomatia premo, la restaj soldatoj el la armeo de Bermont-Avalov retiriĝis de Baltio al Germanio.

ReferencoRedakti

  • Encyclopedia Lituanica, eldonita de Simas Sužiedėlis inter la jaroj 1970 kaj 1978 en Boston, Masaĉuseco; volumo 1, paĝoj 335-336

BibliografioRedakti

  • Rüdiger von der Goltz: "Meine Sendung in Finnland und im Baltikum", Verlag von K.F. Koehler, Lepsiko 1920
  • Pavel Bermont-Avalov:"Im Kampf gegen den Bolschewismus. Erinnerungen von General Fürst Awaloff, Oberbefehlshaber der Deutsch-Russischen Westarmee im Baltikum", Verlag J.J. Augustin, Glückstadt 1925
  • Josef Bischoff: Die letzte Front. Geschichte der Eisernen Division im Baltikum 1919, Berlin 1935.
  • Darstellungen aus den Nachkriegskämpfen deutscher Truppen und Freikorps, volumo 2: Der Feldzug im Baltikum bis zur zweiten Einnahme von Riga. Januar bis Mai 1919, Berlin 1937; volumo 3: Die Kämpfe im Baltikum nach der zweiten Einnahme von Riga. Juni bis Dezember 1919, Berlin 1938.
  • Die Baltische Landeswehr im Befreiungskampf gegen den Bolschewismus, Rigo 1929.
  • Eesti Vabadussõda 1918-1920, Talino, Mats, 1997. ISBN 9985-51-028-3.
  • Leon Kiewisz: Sprawy łotewskie w bałtyckiej polityce Niemiec 1914-1919, Poznań 1970.
  • Tomasz Paluszyński: Walka o niepodległość Łotwy 1914-1920, Varsovio 1999.
  • Von den baltische Provinzen zu den baltischen Staaten. Beiträge zur Entstehungsgeschichte der Republiken Estland und Lettland, volumo I (1917-1918), volumo II (1919-1920), Marburg 1971 kaj 1977.