Bermudaj subtropikaj koniferaroj

Nearktisa WWF-ekoregiono en la biomo : tropikaj kaj subtropikaj koniferaj arbaroj

La bermudaj subtropikaj koniferaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ili apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Bermudoj. Tiu ĉi gastigas sufiĉe grandan nombron de endemiaj plantoj kaj bestoj.

Bermudaj subtropikaj koniferaroj
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Bermudaj subtropikaj koniferaroj (Tero)
Bermudaj subtropikaj koniferaroj (Tero)
Situo de la ekoregino.
vdr
Tutmonda disvastiĝo de la tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj.

Je la tempo de la unuaj setlejoj de ŝippereaj anglaj ŝipistoj en 1593, Bermudo estis okupata de juniperaroj kaj de mangrovoj ĉe la marbordo. Pli ampla setlado ekis post 1609, kaj la koloniistoj ekhakis la arbarojn por doma kaj por ŝipa konstruado, kaj por terkultivado. En la 1830-aj jaroj, la postuloj de la ŝipkonstruada industrio estis senarbiginta la insulon, sed en pluraj areoj la arbaroj ekrekreskis. En la 1940-aj jaroj la juniperaroj estis neniigataj de enmetitaj koĉoj, kiuj mortigis proksimume 8 milionoj da arboj. Replantado kun rezistemaj arboj ekde tiam okazis, sed la areo kovrata de junipero estas nur 10% kompare kun tiu origine.

Priskribo redakti

 
Iam la bermuda junipero konstituis densan arbaron en Bermudo.

Situante en Atlantika Oceano je 900 kilometroj ekde la amerika marbordo, Bermudo estas krescenta ĉeno de 181 insuloj kaj insuletoj kiuj iam estis la rando de vulkano. La insuloj estas iomete montetaj pli ol havantaj krutajn klifojn, kun kiel pli alta nivelo 79 da metroj. La marbordo havas multajn golfojn kaj enirejojn, kun sablaj strandoj je la sudaj marbordoj. Bermudo havas duon-tropikan klimaton, varmigatan pere de Golfa Marfluo. Dudek el la insuloj estas enloĝataj, kaj Bermudo estas unu el la plej enloĝataj regionoj en la mondo.

Faŭno kaj flaŭro estis portataj al la insuloj vente kaj marflue. Ne estas indiĝenaj mamuloj aliaj ol kiropteroj, kaj nur unu reptilio, sed multaj specioj de birdoj, plantoj kaj insektoj. Iufoje ĉeestante en la insuloj, la organismoj estis adaptiĝendaj al lokaj cirkonstancoj, kiaj humida klimato, manko de nesala akvo, multfojaj ventegoj, kaj sala marnebulo.

La areo de la insuloj mapligrandiĝis kiam la akvonivelo plialtiĝis je la fino de la Plejstoceno, kaj malpli da specioj estis aptaj por postvivi en la reduktita ter-areo. Preskaŭ 8 000 da diferencaj bestoj kaj plantoj estas konataj en Bermudo. La nombro estas konsiderinde pli alta se oni inkludus ĉiujn mikroorganismojn, kaverno-enloĝantajn kaj profunda-marajn speciojn [1].

Nuntempe la biodiverseco en Bermudo estas pligrandiĝita kaŭze de enmetitaj specioj, kaj intence kaj hazarde. Multaj el la enmetitaj specioj estas minaco por la indiĝena faŭno kaj flaŭro pro konkuro kaj pro la influo por la vivejo.

Flaŭro redakti

 
Juna bermuda junipero.

La ekoregiono origine enhavis du superregantajn vegetaĵaro-tipojn : iam densajn koniferarojn sur la altebenaĵo, kaj mangrovarbarojn. La arbaroj estis krakterizataj de tri endemiaj arboj, ĉiu el ili listigita kiel endanĝerigata laŭ la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj : la bermuda junipero (Juniperus bermudiana), la bermuda sabalo (Sabal bermudana), kaj la bermuda kasineo (Cassine laneanum). Ankaŭ ĉeestas la endanĝerigataj Zanthoxylum flavum (rutacoj) kaj Celtis laevigata (kanabacoj). Myrica cerifera (mirikacoj) dominas la subarbaraĵon en torfomarĉoj, kune kun Ascyrum hypericoides, bermuda karekso (Carex bermudiana), Cladium jamaicensis (ciperacoj), kaj filikoj. La bermuda adianto (Adiantum bellum) troviĝas en kavernaj humidejoj. Pli ol 1 000 specioj de vaskulaj plantoj troviĝas en la insuloj, la plimulto el kiuj estas enmetitaj. El la 165 indiĝenaj specioj 15 estas endemiaj.

Varmigataj de la Golfa Marfluo, la mangrovarbaroj de la ekoregiono estas la plej nordaj en Atlantika Oceano. Tiuj arbaroj estas izolataj, malvastaj kaj relative malriĉaj je arbodiverseco, kun nur tri specioj ĉeestantaj, la manglo (Rhizophora mangle), Avicennia germinans (akantacoj), kaj Conocarpus erectus (kombretacoj). Nekutima karakterizo de tiuj mangrovoj estas ke proksimume triono situas ĉirkaŭ salakvaj lagetoj, kiuj estas plejofte tajdaj kaj ligataj al maro pere de submaraj fendoj. Tiuj landinternaj arbaroj estas tipe unuspeciaj, kun ĉu manglo ĉu avicenio. La postrestantaj du trionoj de mangrovoj situas en marbordaj golfoj kie ili prezentas tipajn laŭzonajn mangrovojn. La plej oftaj marbordaj mangrovaj komunumoj enhavas ruĝajn algojn, verdajn algojn, kaj tri angiospermojn : Asparagus sprengeri, Borrichia frutescens, kaj Sesuvium portulacastrum. La diferencaj lagetaj mangrovoj emas prezenti unikajn kuniĝojn de specioj.

Bermudo havas kvar endemiajn filikojn : Adiantum bellum, Goniopteris bermudiana, Ctenitis sloanei kaj Diplazium laffanianum. Tiu ĉi estas formortinta en la naturo, sed ĝi estas kreskigata en la Bermuda Botanika Ĝardeno (Bermuda Botanical Gardens). La endemia flaŭro de la insulo ankaŭ inkludas du muskojn, dek likenojn kaj kvardek fungojn.

Inter la multaj enmetitaj specioj troviĝas la ekvizetofolia kasuarino (Casuarina equisetifolia) kaj la pitango (Eugenia uniflora).

Faŭno redakti

 
Nuntempe de la arbaroj postrestas nur malmulto.

Ĉiuj mamuloj estas homaj enmetaĵoj escepte de kvar specioj de migrantaj nordamerikaj kiropteroj el la genro Lasiurus.

Pli ol 360 da birdospecioj estis registrataj en Bermudo. La plimulto de ili estas migrantajvagantaj de Nordameriko aŭ de aliloke. Nur 24 da specioj reproduktiĝas; 13 el ili estus indiĝenaj. La endemia specio estas la bermuda petrelo (Pterodroma cahow), kiu estis supozate formortinta ekde la 1620-aj jaroj. Ĝiaj grundo-nestumantaj kutimoj estis individue disrompataj de enmetitaj specioj kaj koloniistoj estis mortigantaj la birdojn por nutraĵo. En 1951, esploristoj malkovris 18 da reproduktiĝantaj paroj, kaj komencis restatiĝo-programon por konservi kaj protekti la specion. Endemia subspecio estas blankokula vireo (Vireo griseus bermudianus). La nacia birdo de Bermudo estas la blankvosta tropikbirdo (Phaethon lepturus), kiu estas somera migranto al Bermudo, sia plej norda reproduktejo en la mondo. Aliaj indiĝenaj birdoj inkludas la orientan blubirdon (Sialis sialis), la katbirdon (Dumetella carolinensis) kaj eble la komunan grundokolombon (Columbina passerina). La verdkrura galinolo (Gallinula chloropus) estas la plej komuna indiĝena akvobirdo; tre malgrandaj nombroj de amerika fuliko(Fulica americana) reproduktiĝas. Etaj nombroj de la hirunda ŝterno (Sterna hirundo) nestumas ĉirkaŭ la marbordo. La turstrigo (Tyto alba) kaj la plorturto (Zenaida macroura) koloniis la insulon dum la 20a jarcento, kaj freŝdate la verda ardeo (Butorides virescens) ekreproduktiĝis.

Kvar speciojn de lacertuloj kaj du speciojn de testuduloj ampleksas la bermuda ne-mara reptilia faŭno. El la lacertuloj, la endemia Eumeces longirostris, estas la sola ne-enmetita specio; iam tre komuna, nuntempe ĝi estas krize endanĝerigata. La jamajka Anolis grahami estis intence enmetata en 1905 ekde tiu insulo kaj estas nuntempe la plej komuna lacertulo en Bermudo. Anolis leachii, estis hazarde enmetata ekde Barbado ĉirkaŭ 1940 kaj estas nuntempe komuna. Anolis roquet, ankaŭ el Barbado, estis ankaŭ hazarde enmetata ĉirkaŭ 1940 kaj estas malofte vidata. La testudulo Malaclemys terrapin estas indiĝena en Bermudo; Trachemys scripta elegans, estis enmetata kiel dombesto sed poste estiĝis invada specio [2].

Pli ol 1 100 da insektospecioj kaj araneuloj troviĝas en Bermudo, inklude de 41 da endemiaj insektoj kaj eble unu endemia araneulo . Dek ok papiliospecioj ĉeestas; ĉirkaŭ ses el ili reproduktiĝas en la insuloj, inklude de la granda Danaus plexippus kaj la tre komuna Junonia coenia bergi Arkivigite je 2016-03-16 per la retarkivo Wayback Machine. Pli ol 200 da noktopapilioj estas registritaj; unu el la plej okulfrapaj estas Pseudosphinx tetrio, kiu povas atingi 9 cm da longo. Bermudo estas perdinta iom da siaj endemiaj senvertebruloj, inklude de la bermuda cikado (Tibicen bermudiana), kiu formortis kiam la juniperaroj malaperis. Iuj specioj ŝajne formortintaj estas remalkovritaj, inkluzive de Poecilozonties circumfirmatus (gastropodoj) kaj la bermuda formiko (Odontomachus insularis).

Minacoj kaj konservado redakti

Bermudo estis la unua loko en Ameriko kie estiĝis naturkonservado-leĝoj, protektantaj la bermudan petrelon en 1616 kaj la bermudan juniperon en 1622. Ĝi havas bone mastrumatajn protektatajn areojn inklude de Naturrezervejo Spittal Pond, marŝoj en Paget, Devonshire, Pembroke, Warwick Pond kaj la montetoj super Castle Harbour.

Nur etaj areoj de natura arbaro postrestas; multo estas senarbarigita ekde la komenco de la koloniiado dum la 17-a jarcento, kaj la restarigita arbaro estis perdata dum la 1940-aj jaroj kauze de insektaj damaĝoj. La bermuda petrelo kaj la bermuda skinko estas krize endanĝerigataj, kaj la bermuda sabalo kaj la bermuda kasineo ĉiuj estas enlistigataj kiel minacataj specioj.

Iuj indiĝenaj plantoj, el kiuj Eleocharis-specio (ciperacoj), estas malaperintaj. Enmetitaj plantoj kaj bestoj malfavore influis la faŭnon kaj flaŭron de la insuloj. La prospera turisma industrio kreas siajn proprajn defiojn por konservi la faŭnon kaj vivejon allogajn por la vizitantoj.

Referencoj redakti

  1. angle Bermuda Aquarium, Museum & Zoo : Bermuda Biodiversity Project
  2. angle "Red-eared Slider", Conservation

Vidu ankaŭ redakti


Nearktisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
NA0301 Bermudaj subtropikaj koniferaroj   Bermudo
NA0302 Okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj   Meksiko,   Usono
NA0303 Orient-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj   Meksiko

Eksteraj ligiloj redakti