La Berna Ĵuraso estas la parto de la Ĵurasa Montaro, kiu apartenas al Kantono Berno. Ĝi estas ĝenerale franclingva. La hodiaŭa Kantono Ĵuraso ĝis ĝia fondiĝo en la jaro 1979 ankaŭ apartenis al la Berna Ĵuraso. Ekzistas movado, kiu celas unuigi la Bernan Ĵurason kun Kantono Ĵuraso, sed ĝis hodiaŭ tiaj provoj ĉiam malsukcesis en publikaj balotoj.

Historio redakti

Historie la Berna Ĵuraso apartenis ek de mezepoko ĝis la Franca Revolucio de 1792 al la Princepiskopejo Bazelo. Dum unu jaro ĝis 1793 la Berna Ĵuraso formis apartan ŝtaton kun la nomo Raŭraka Respubliko. Tiam la regiono fariĝis kiel departemento Mont Terrible parto de Francio. La departemento Mont Terrible en 1800 estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno, kaj estis dividita en ses distriktojn. Estiĝis movado por rekreo de aparta ŝtato sur la teritorio de la iama Raŭraka Respubliko, respektive aparta svisa kantono. En la 1970-aj jaroj tiu longtempa sonĝo realiĝis, tamen nur parte, ĉar la sudaj distriktoj Moutier, Courterlary kaj La Neuveville en la ĵurasaj balotoj decidis resti ĉe Kantono Berno, tiel ke Kantono Ĵuraso, kiu fondiĝis la 1-an de januaro 1979 konsistas nur el la tri sudaj distriktoj Franches-Montagnes, Delemonto kaj Porrentruy. Kun efiko de la 1-a de januaro la tri restintaj bernaj distriktoj estis kunigitaj al la nova administra distrikto Berna Ĵuraso.

Unuoj kun la nomo Berna Ĵuraso redakti

Vidu ankaŭ redakti