Bernadette Sára
Bernadette Sára [ŝAra], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sára Bernadette estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia edzo estis Péter Cseke (aktoro, 1953).
Bernadette Sára | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1951 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1971–1974) |
Familio | |
Edz(in)o | Péter Cseke (1982–) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Bernadette Sára[1][2] naskiĝis la 4-an de aprilo 1951 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBernadette Sára akiris muzikalkantistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1974. Ŝia plej ĉefinstruisto estis László Vámos. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro de Kecskemét (1974–1978). Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis Kamaraszínház (1978–1983), Nacia Teatro (Budapeŝto) (1983–1992). Ekde 2008 ŝi denove apartenas al Teatro de Kecskemét, kie ŝi havas la titolon "eterna membro". Ŝi ricevis premiojn en 2006 kaj 2020. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 filinojn.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- Rikardo la 3-a - reĝino Elizabeta
- Friedrich Schiller:
- Maria Stuart (dramo) - titolrolo
- Don Carlos, Infant von Spanien - Elizabeta
- Henrik Ibsen: Hedda Gabler - Juliane Tesman
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - Ŝarlotta Ivanovna
- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (teatra versio) - S-ino Koltay
- Jenő Heltai: Naftalin - Manci
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Ki látott engem? (1977) - Jolán
- Mennyei seregek (1983) - fraŭlino
- Küldetés Evianba (1988) - servistino
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Sarah Churchill, Jessica Grayson, Irene Papas[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Mézeshetek (1975)
- Helló, Einstein! (1985) - baronino Kraft
- Szeress most! (2003–2004) - instruistino
- Barátok közt (2019–2020) – Somogyiné Bányai Evelin