Bernardim Ribeiro

portugala verkisto

Bernardim RIBEIRO (1482, Torrão (Alcácer do Sal, Portugalio) - Oktobro 1552, Lisbono) estis portugala poeto kaj verkisto.

Bernardim Ribeiro
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1482 (1482-01-01)
en Torrão
Morto 1-an de januaro 1552 (1552-01-01) (70-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Okupo
Okupo poeto • verkisto
Verkoj Hystoria de menina e moca
vdr

Lia patro, Damião Ribeiro, partoprenis en la konspiro kontraŭ Johano la 2-a de Portugalio. Li frekventis la kortegon de Lisbono, kunlaboris en la Cancioneiro Geral de Garcia de Resende, kiu same kiel Bernardim apartenis al la etoso de la palacaj poetoj kun Sá de Miranda, Gil Vicente kaj aliaj.

Hystoria de menina e moça, 1554.

Lia Libro das saudades plej konata kiel Menina e moça pro sia unua frazo (Menina e moça me levaram de casa de minha mãe para muito longe..., Estante knabina, oni forportis de hejmo de mia patrino tro malproksime), estas unu de la plej bonaj ekzemploj de paŝtista novelo en la literaturo de la Renesanco. Lia verkaro estas komponata de dekdu komponaĵoj en la Cancioneiro General, kvin eklogoj, la sestino Ontem pôs-se o Sol, la paŝtista novelo Menina e Moça kaj la romanco Ao longo de uma ribeira, nura kompono portugallinkva en la Cancionero Castellano de 1550; laŭ Carolina Michaelis, ĝi aperis publikigita kun la kompletaj verkoj de la poeto en la eldono de 1645.

Kutime oni konsideras Ribeiro enkodukinto de bukolismo en Portugalio.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti