Bernardo da Treviso

Bernhardus TrevisanusBernardo da Trevizo, ankaŭ konata kiel Grafo Bernard de Tresne kaj Naygen aŭ Bernadus Comes, estis noblulo, grafo de La Marche Trevizo (eta vilaĝo ene de la Veneziaj Ŝtatoj), kaj renoma itala alkemiisto de la 15-a jarcento. Li estis aŭtoro de kelkaj verkoj kun sekretaj kaj iniciatigaj karakterizoj, inter kiuj "Responsio ad Thomam de Bononia, 1382"[1] (Respondo al Tomazo de Bolonjo) kaj "Von der Hermetischen Philosophia" (Pri la hermetika filozofio, 1601). Lia nomo kaj lia figuro estas kelkfoje konfuzitaj kun aliaj samnomuloj tiaj kiaj Bernardo Trevizano (1652-1720), lingvisto, filozofo, pentristo kaj venecidevena matematikisto kaj Bernardinus Trivisanus (1506-1583), kiu studis medicinon kaj artoj en la Universitato de Padovo kaj pli malfrue iĝis profesoro pri logiko kaj farmacia medicino.

Bernardo da Trevizo
(1406-1490)
La supra bildo montras pentraĵon pri laboratorio de la alkemiisto far nederlanda artisto Hans Vredeman de Vries (1527-1607). Kaj kiel ĉiuj alkemiistoj, Bernardo da Treviso faris multajn eksperimentojn serĉe de la filozofa ŝtono.
La supra bildo montras pentraĵon pri laboratorio de la alkemiisto far nederlanda artisto Hans Vredeman de Vries (1527-1607). Kaj kiel ĉiuj alkemiistoj, Bernardo da Treviso faris multajn eksperimentojn serĉe de la filozofa ŝtono.
Persona informo
Naskiĝo 1406
en Padovo, Italio
Morto 1490
en Padovo, Italio
Lingvoj latina
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo alkemiisto
vdr

Historio redakti

 
Teozofio kaj alkemio, verko de Bernardo Trevizano

Bernardo naskiĝis en Padovo, en 1406 el nobla kaj bonhava familio. Lia patro estis doktoro pri medicino, kaj plejeble estis tiu kiu semis la unuajn nociojn pri la arto al la filo. Jam estante 14-jara, en 1420, li ekis siajn unuajn studojn en la alkemia arto. Li esploris en la verkaro de Gebero kaj Al-Razio, tiamaj orientaj filozofoj kaj alkemiistoj, kaj kompletigas siajn studojn per legadoj da Sakrobosko (1195-1256) kaj Johano de Roketajado (1310-1365).

Kvankam li tre frue komencis siajn karieron kiel alkemiiston (tiam estante 14-jaraĝa), li ricevis la apogon de sia familianaro, kaj li dum sia tuta vivo sin dediĉis al esploroj pri la filozofa ŝtono. Dum ok jaroj li provis krei la filozofan ŝtonon ekde ovoŝeloj kaj ovoflavoj enmergigitaj en ĉevala sterko. Do li unuafoje laboris kun cisterciana monaĥo konata kiel Gotfridus Leurier (1115-1175). Li tiam ekprilaboris mineralojn kaj natursalojn per uzo de teknikoj tiaj kiaj distilado kaj kristaligo, kiuj li lernadis en la legaĵoj de Gebero kaj Al-Razio. Poste li faris eksperimentojn kun vegetaloj kaj sterkokomponaĵoj. Iom post iom li maŝparis sian riĉecon serĉe de la sekretoj por krei la filozofan ŝtonon. En kelkaj el tiuj esploroj la serĉo rezultis en fiaskon, tia kia en la kazo de la germana sacerdoto kies nome estis Henriko, kaj kiu memproklamis, ke li sukcesis krei la filozofan ŝtonon, aŭ trinkebla oro, kaj tiele Bernardo vojaĝis al Germanio por viziti lin. Interŝanĝe de la sekreto kaj por doni la ilojn krom kelkaj necesaj materialoj, la germana sacerdoto petis iom da mono. La rezulto estis ke li neniam sukcesis la sekreton nek rericevi la monon.

Pro tiu fiasko, Bernardo ekfaris longan vojaĝon (kiu daŭris 58 jarojn) tra la tuta konata mondo, inklude de la baltaj landoj, Germanio, Hispanio, Britio, Nederlando, Francio kaj Vieno. En ĉiu el ĉi-lokoj, li provis trovi spurojn lasitajn de la alkemiistoj en la pasinteco pri la kreado de la filozofa ŝtono. Pli malfrue, li vojaĝis al Egiptio, Palestino, Persio, Turkio, Kipro kaj, finfine, li alvenis al Greklando, en 1481, tiam estante kun la sano treege malplibonigita. Kiam li troviĝis en la Insulo de Rodoso, li asertas ke li estis trovinta la filozofan ŝtonon per la helpo de iu sacerdoto.

Lia nomo ĉeestas flanke de aliaj altrangaj majstroj pri la alkemia arto. Majstroj kiel Arnaldo de Vilanova, Petro de Abano, Nicolas Flamel, John Dastin (1288-1334), Thomas Norton (1532-1584), Kristoforo de Parizo (aktiva en la fino de la 15-a jarcento), Paŭlo de Taranto[2], la pseŭdo-Gebero (kiu vivis dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj), Gilles de Rais (1405-1440), George Ripley (1415-1490), Hortulano (ebla pseŭdonimo de Joannes Grasseus[3]), Bazelo Valentino (15-a jarcento), Mikaelo Skoto (1175-1232), Ruĝero Bakono (1214-1294), Alberto la Granda (1193-1280), Denizo Zaŝaro (1510-1556)[4], Giovanni Aurelio Augurello (1441-1524), Jean D'Espagnet (1564-1637), Johano Piko de la Mirandolo (1463-1494), Giovanni Bracesco (1482-1555), Eliaso el Kortono (1178-1253), Ĝeraldo de Kremono (1114-1187), Heinrich Khunrath (1560-1605), Osvaldo Krolo (1563-1609), Mikaelo Majero (1568-1622)[5], Alexander Seton (16-a kaj 17-a jarcentoj), Mikaelo Sendivojo (1566-1636), George Starkey (1628–1665) kaj Eugène Canseliet (1899-1982), krom aliaj.

Bibliografio redakti

Ekde la 16-a jarcento kelkaj traktatoj kun alkemiaj enhavoj estis atribuitaj al Bernardo da Treviso en la latina lingvo aŭ en la franca lingvo, inter kiuj:[6]

  • Perì chemeias, opus historicum et dogmaticum, en kiu Bernardo rakontas la historion pri la serĉo de la filozofa ŝtono,[6] tradukita el la franca al la latina lingvo far Guglielmo Grataroli, Strasburgo, 1567;
  • Trevisanus de Chymico miraculo, quod lapidem philosophiae appellant (La kemia miraklo, kiu nomatas filozofa ŝtono), eldonita en 1583 far Gerhard Dorn;
  • De Transmutatione Metallorum Liber, 1598
  • Le livre de la philosophie naturelle des métaux (La libro pri la naturfilozofio de la metaloj), 1612;
  • Tractatus de Lapide Philosophorum, 1647 ("Traktado pri la filozofa ŝtono");
  • Traité de la nature de l'œuf des philosophes (Traktato pri la naturo de la filozofa ovo), 1659;
  • Verbum Dismissum (La parola abbandonata), 1674;
  • Processus Lapidis Philosophorum ex Mercurio Corporis, 1680;
  • Le songe verd (Il sogno verde), 1695;[7]
  • Liber de Secretissimo Philosophorum Opere Chemico (Libro pri la plej sekreta filozofa kemia laboraĵo), 1702;
  • Fontina Bernhardi Revelata, 1750.[6]

Aliaj verkoj necerte atribuitaj al li estas Opus Chemicum, e 'Turba Philosophorum'[8].[9]

Referencoj redakti