Bernartice (distrikto Písek)

municipo en Ĉeĥio en distrikto Písek
(Alidirektita el Bernartice (Písek))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bernartice

Bernartice estas kampurbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Písek. Vivas ĉi tie 1 373 loĝantoj (2023).

Bernartice
germane Bernarditz
kampurbo
Vido al preĝejo de sankta Marteno
Blazono
Oficiala nomo: Bernartice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Milevsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Tabora montetaro
Situo Bernartice
 - alteco 247 m s. m.
 - koordinatoj 49° 22′ 08″ N 14° 22′ 54″ O / 49.36889 °N, 14.38167 °O / 49.36889; 14.38167 (mapo)
Areo 36,41 km² (3 641 ha)
Loĝantaro 1 373 (2023)
Denseco 37,71 loĝ./km²
Unua skribmencio 1248
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 398 43
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0314
NUTS 5 CZ0314 549266
Katastraj teritorioj 9
Partoj de kampurbo 11
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bernartice (Písek District)
Retpaĝo: www.bernartice.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Bernartice

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rataje, Zběšičky, Veselíčko, Sepekov, Podolí I, Slabčice, Křenovice, Křižanov, Dražíč, Stádlec, Radětice (distrikto Tábor), Opařany kaj Borovany.

Historio redakti

La unua skribmencio pri Bernartice estas el la jaro 1251, sed ekzistas pruvoj pri multe pli malnova loĝigo. La vilaĝo apartenis al diversaj posedantoj - la plej signifaj estis en la jaroj 1606 - 1773 pragaj jezuitoj kaj en la 19-a jarcento Paaridoj. En la pasoj de jarcentoj la vilaĝo estis multfoje tre provata, sed malgraŭ tio ĝi apartenis al la plej riĉaj en la tuta regiono kaj en la fakto ĝis hodiaŭ temas pri centrejo de agrikultura produktado de la tuta ĉirkaŭaĵo.

Kruela sorto trafis la urbeton dum la nazia okupado. En la jaro 1942 estis 3 civitanoj ekzekutitaj kaj 5 senditaj en koncentrejoj pro helpo, kiun ili donis al ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj el Britio. Al Bernartice minacis sorto de Lidice. En bataloj en la nura fino de la Dua Mondmilito estis en la vilaĝo mortigitaj 14 lokaj civitanoj. Sume pereis sur la ekzekutejoj, en la koncentrejoj kaj en la bataloj je la vilaĝo 6 % el tiama nombro de la loĝantoj.

Ekde la 10-a de septembro 2014 Bernartice estas kampurbo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 001
18802 931
18902 813
19002 749
19102 891
19212 946
JaroLoĝantoj
19302 633
19502 025
19611 994
19701 737
19801 416
19911 239
JaroLoĝantoj
20011 222
20111 267
20141 299
20161 306
20171 299
20181 295
JaroLoĝantoj
20191 308
20201 312
20211 332
20221 323
20231 373

Vidindaĵoj redakti

  • domo de doktorino Vlasta Kálalová - Di Lotti - ekspozicio pri historio de la komunumo kaj ĉirkaŭaĵo kaj pri famaj lokuloj
  • preĝejo de Sankta Marteno, origine romanika, gotika kaj baroke rekonstruita
  • pilgrimpreĝejeto de Sankta Rosalia el al 1ía jarcento, kun fonto de onidire kuraca akvo (survoje al Borovany)
  • kapelo de Sankta Floriano el la 18-a jarcento
  • ŝtona kolono kun statuo de Sankta Jozefo el la 17-a jarcento
  • monumento omaĝe al eventoj el fino de la 2-a mondmilito

Personecoj redakti