Berneville

komunumo en la departemento Pas-de-Calais de Francio

Berneville (bɛʁnɛvil) estas franca komunumo en la departemento Pas-de-Calais kaj en la regiono Hauts-de-France. Ĝi havis 475 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2022.

Berneville
komunumo
Preĝejo de Berneville
Preĝejo de Berneville
Preĝejo de Berneville
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Francio
Regiono Hauts-de-France Hauts-de-France
Departemento Pas-de-Calais Pas-de-Calais
Arondismento Arras
Kantono Avesnes-le-Comte
Komunumaro Campagnes de l'Artois
INSEE kodo 62115 [+]
Poŝtkodo 62123
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 475  (2022) [+]
Loĝdenso 84 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 16′ N, 2° 40′ O (mapo)50.2655555555562.6713888888889Koordinatoj: 50° 16′ N, 2° 40′ O (mapo) [+]
Alto 76 m [+]
Areo 5,63 km² ( 563 ha) [+]
Berneville (Pas-de-Calais)
Berneville (Pas-de-Calais)
DEC
Situo de Berneville
Berneville (Francio)
Berneville (Francio)
DEC
Situo de Berneville

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berneville [+]
vdr

Geografio

redakti

Berneville estas tipa vilaĝo de Artezo kun ebena reliefo, meze de cerealaj kampoj. Ĝi situas 10 kilometrojn okcidente de Arras. La komunumo etendiĝas sur areo de 5,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 84 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kun Warlus, Simencourt, Wailly, Beaumetz-lès-Loges kaj Dainville. Berneville cetere situas en la influareo de Arras, de kiu ĝi estas ĉirkaŭkomunumo.

Berneville situas en kampara areo : ĝi apartenas al la kategorio de « maldensaj aŭ tre maldensaj » komunumoj laŭ la difino de la denseca komunuma tabelo de la nacia instituto de statistiko kaj ekonomiaj studoj (Insee). Ĝi havas minimuman altecon de 76 metroj kaj maksimuman altecon de 122 metroj : malaltaj reliefoj kaj ebenaĵoj plejparte karakterizas la departementon Pas-de-Calais.

 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Historio

redakti

Antaŭ la Franca Revolucio, Berneville estis la sidejo de senjorlando. Ĝi estis leĝdonita kiel baronlando antaŭ 1627[1].

La 12-an de aŭgusto 1627, la senjorlando de Lières estis leĝdonita kiel vicgraflando al Gilles de Lières, kavaliro, sinjoro de la menciita loko, barono de Val kaj de Berneville, guberniestro de Lens[1].

Gilles-François de Lières ricevis agnoskon de nobeleco la 26-an de aŭgusto 1697. Al li estis rekonita la titolo de barono de Berneville[2].

Administrado

redakti

Administre la komunumo apartenas al la arondismento Arras kaj al la kantono Avesnes-le-Comte. Ĝi cetere estas membro de la komunumaro Campagnes de l'Artois.

La municipa konsilio de Berneville konsistas el 11 membroj. Ĝi administras lokajn aferojn kaj elektas la urbestron de la komunumo post ĉiu municipa baloto.

Listo de urbestroj de Berneville
Eko de mandato Fino de mandato Nomo Partio Profesio
Malkompleta
1984 1996 Lucien Béthencourt Senpartia
1996 2020 Jean-Jacques Duhem[3][4][5] Senpartia
23 majo 2020 Julien Bellengier Senpartia Ŝtatoficisto[6]

Demografio

redakti
Loĝantaro de Berneville
Jaro Loĝ. Jaro Loĝ.
1793 342 1800 341
1806 388 1821 408
1831 452 1836 460
1841 467 1846 461
1851 467 1856 492
1861 506 1866 498
1872 497 1876 510
1881 485 1886 478
1891 458 1896 479
1901 438 1906 424
1911 392 1921 375
1926 344 1931 339
1936 310 1946 301
1954 301 1962 297
1968 252 1975 235
1982 361 1990 493
1999 488 2006 441
2008 427 2013 502
2018 470 2022 475

Eblas koni la historian evoluon de la loka loĝantaro de Berneville pro oftaj oficialaj censoj plenumitaj ekde la jaro 1793. Koncerne malgrandajn francajn komunumojn kun malpli ol 10 000 loĝantoj, censaj enketoj pri la tuta loĝantaro daŭre okazas je ĉiu kvinjara periodo. La loĝantaron de la intercensaj jaroj oni sekve kalkulas per interpolo aŭ eksterpolo. Tiu nova popolnombrada sistemo estis uzita en Berneville por la unua fojo en la jaro 2008. En 2022, la komunumo havis 475 loĝantojn.

Vidindaĵoj

redakti

La preĝejo Saint-Géry situas apud farmobieno, kiu antaŭe estis priorejo de la abatejo Saint-Vaast en Arras. Ĝi estis konstruita sur parto de la posedaĵoj de la monaĥoj, precipe ĉe la loko de unu el la du turoj de la malnova priorejo. La konstruaĵo estas el ŝtono. Ĝi havas klasikan arkitekturon kun granda kvadrata turo, kies lasta etaĝo enhavas sonorilon el bronzo fandita en la jaro 1737. Proksime de la flanka pordo troviĝas sunhorloĝo, simila al tiu de la urbodomo. Sur ĝi estas masko formanta konsolon, kiu antaŭe subtenis statuon, hodiaŭ malaperintan. La preĝejo estis renovigita en 2011.

En 653, la merovida reĝo Thierry la 3-a donacis la terenon de Berneville al la abatejo Saint-Vaast, kiu ĝin posedis ĝis 1790. La malgranda turo kaj la aneksaj konstruaĵoj estas la lastaj restaĵoj de la priorejo, kiu dependis de tiu potenca abatejo[7].

Homoj rilate al Berneville

redakti

Maurice d'Hartoy (1892-1981) estis franca militisto, politikisto kaj verkisto, fondinto de la movado Croix-de-Feu. Li naskiĝis kaj estis entombigita en Berneville. Multaj el liaj publikigitaj verkoj estis transdonitaj al la biblioteko de Berneville fare de liaj heredantoj.

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Amédée le Boucq de Ternas, Recueil de la noblesse des Pays-Bas, de Flandre et d'Artois, Douai, 1884, p. 231, legu rete.
  2. Amédée le Boucq de Ternas, Recueil de la noblesse des Pays-Bas, de Flandre et d'Artois, Douai, 1884, p. 65, legu rete.
  3. (19 aprilo 2014) “Berneville: Jean-Jacques Duhem débute un quatrième mandat”, La Voix du Nord. Alirita 20 novembro 2014.. 
  4. Liste des communes kaj des maires (3 julio 2014). Arkivita el la originalo je 2014-11-11. Alirita 20 novembro 2014 ..
  5. (30 septembro 2014) “Berneville: « Les travaux d’assainissement vont s’étaler sur tout le mandat »”, La Voix du Nord. Alirita 20 novembro 2014.. 
  6. (23 majo 2020) “Julien Bellengier est le nouveau maire de Berneville”, La Voix du Nord. Alirita 20-a de julio 2020.. .
  7. Berneville, Patrimoine”. .

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti