Malfermi la ĉefan menuon

Priskribo de la paseja vojo de nordo al sudoRedakti

La vojo komenciĝas en Samedan, pasas tra Pontresina kaj tiam grimpas al Morteratsch preterpasante la langon de la Morteratsch-Glaĉero kaj poste la Blankan Lagon (itale Lago Bianca) por tiam atingi la pasejkulminon. Post la pasejkulmino la vojo sekvas pli oriente la riveron Poschiavino. 37 kilometrojn post la ekveturo en Samedan oni atingas la finpunkton de la paseja vojo en Poschiavo.

HistorioRedakti

Por la transittrafiko en la frua mezepoko la Berninopasejo estis ankoraŭ sensignifa, ĉar la trafiko pasis tra la pli okcicentaj pasejoj al Chiavenna. Tio ŝanĝiĝis, kiam la grizonaj valkomunumoj Supera Engadino, Poschiavo kaj Brusio sin devigis en la jaro 1410 en kontrakto kun pluraj komunumoj el Valtellina zorgi pri la vojo ĝis Piattamala ĉe la eliro de la Valo de Poschiavo. Per la konkero de Valtellina fare de la grizonanoj en la jaro 1512 la pasejo akiris signifon kiel plej rekta vojo al la amika urbo Venecio.

En la unuaj jardekoj de la 16-a jarcento oni utiligis la vojon orientan tra Pisciadel (situanta 1478 m s.m.), kiu estis tiam tutjare loĝata setlejo. Dumtempe la trafiko utiligis ankaŭ la okcidentan vojon tra Cadera-Cavaglia-Val Pila al la pasejo. En la jaro 1555 tiu-ĉi vojo estis konstrue ampleksigita. En la jaro 1519 Thomas Maurici el Pontresino konstruis sur la pasejkulmino gastejon kun kapelo.

Berninolinio de la Retia FervojoRedakti

Trans la pasejo kondukas paralele al la paseja vojo la Bernina-Linio de la Retia Fervojo, kiu estis akceptita kiel Monda heredaĵo de Unesko. Dum la paseja vojo post la pasejkulmino utiligas orientan vojon laŭlonge de la rivero Poschiavino, la fervojo sekvas la bordon de la Blanka Lago rekte suden kaj tiam en turniĝtuneloj malgrimpas al Poschiavo. La unuaj partoj de la Berninafervojo estis malfermitaj en la jaro 1908. Ek de 1910 la fervojlinio pasis la pasejon kaj ek de 1913 la trajnlinio funkciis tutjare ankaŭ en vintro. La Berninafervojo dekomence funkciis elektre.

Eksteraj ligilojRedakti