Berounka estas rivero en Ĉeĥio. Ĝi ekestas per kunfluo de riveroj Mže kaj Radbuza en Pilseno. Ambaŭ riveroj fontas en montaroj Bohemia arbaro kaj Šumava. Ĉe Lahovice en la suda parto de Prago ĝi enfluas al Vltava.

Berounka
Rivero Berounka sub Tetín
rivero
Bazaj informoj
Longeco 139,1 km
Akvokolekta areo 8 861 km²
Averaĝa trafluo ĉe enfluo 36 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 726/869 m
Enfluejo Vltava
- Alteco 190 m
Geografio
Alfluantoj Mže, Radbuza
Map
Kategorio:Riveroj en Ĉeĥio
vdr

En la regiono Bohemia karsto la rivero kreas en kalkoj kanjonojn kun rokmuroj. Por Berounka estas tipaj malekvilibraj akvostatoj, dum la tuta jaro ĝi estas utiligebla ankaŭ por malfermitaj sportŝipoj kaj ĝi estas uzata por banado.