Bertalan Andrásfalvy

Bertalan Andrásfalvy [andrAŝfalvi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andrásfalvy Bertalan estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, etnografo, profesoro, muzeologo.

Bertalan Andrásfalvy
Persona informo
Naskonomo Andráscsik Bertalan
Naskiĝo 17-an de novembro 1931 (1931-11-17) (92-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj hungaraanglafinnagermanarumana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater József Attila Gimnázium • Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Bertalan K. Andrásfalvy
Okupo
Okupo antropologo • politikistoetnografo
vdr

Bertalan Andrásfalvy [1] Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 17-an de novembro 1931 en Sopron.

Biografio redakti

Bertalan Andrásfalvy frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1950 kaj 1955. Post la diplomo li laboris ĉefe en diversaj muzeoj. Li akiris alian diplomon en 1965 en Kecskemét. En 1971 li kandidatiĝis, en 1990 li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio. Li aliĝis al burĝono de nekomunista partio en 1988. Li instruis etnografion en Universitato de Pécs kiel docento en la jaroj 1989 kaj 1990. Li estis ministro pri eduko en Kabineto Antall inter 1990-1993, li estis ankaŭ parlamenta deputito inter 1990 kaj 1994. Post la politikado li denove instruis en la universitato ĝis la emeritiĝo en 2001, dume li okupiĝis pri popola agrikulturo kaj popoldancoj.

Li havas edzinon, kiu naskis 3 filojn. Li ricevis 9 premiojn inter 1980-2013.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Sárközi hímzések (1963)
  • A Duna mente népének ártéri gazdálkodása Tolna és Baranya megyében az ármentesítés befejezéséig (1975)
  • Néprajzi alapismeretek (1982)
  • Magyar népismeret (néprajzi történészeknek) (1990)
  • A Duna mente népének ártéri gazdálkodása (2007)

Fontoj redakti