Bertalan Karlovszky

Spite la informkeston li neniam estis ukrainiano!

Bertalan Karlovszky
Memportreto de Bertalan Karlovszky (1924)
Memportreto de Bertalan Karlovszky (1924)
Persona informo
Naskonomo Karlovszky Bertalan
Naskiĝo la  24-an de oktobro 1858(nun 1858-10-24)
en Hungario Munkács (Hungara reĝlando)
Morto la 11-an de aprilo 1938
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Geyza Karlovszky
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Bertalan Karlovszky [karlovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Karlovszky Bertalan estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia frato estis Geyza Karlovszky.

Bertalan Karlovszky [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1858 en Munkács (Hungara reĝlando, nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio), li mortis la 11-an de aprilo 1938 en Budapeŝto.

Ateliero de Bertalan Karlovszky
Busto de Bertalan Karlovszky fare de Jenő Bory

Biografio redakti

Bertalan Karlovszky frekventis kadetan lernejon en Pest (urbo), sed tiam jam li estis talenta desegnisto. Komence li lernis pentradon en Desegna Lernejo, poste en akademio de Munkeno, kie lia plej grava instruisto estis Gyula Benczúr. Post siaj studoj Mihály Munkácsy invitis lin al Parizo. Li lernis de la plej granda hungara pentristo jaron, liaj pentraĵoj estis facile vendeblaj, tamen Karlovszky trovis eblecon vendi en Usono por pli kara prezo. En 1894 li hejmenvenis, komence li ilustradis, poste li pentradis portretojn. Intertempe li fondis privatan pentristan lernejon, sed ekde 1928 li instruis en la Belarta Altlernejo. Li ricevis 4 premiojn inter 1908-1935. Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn.

El grupaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • A duzzogás (en Parizo)
  • Rózsavölgyi Gyula
  • Női akt a műteremben
  • Kléh István (1920)
  • G. H. Becker porosz kultuszminiszter (1932)
  • Ódry Árpád a Hamlet szerepében
  • Önarckép (Memportreto, 1924, vidu la supran bildon)
  • Karosszékben ülő nő

Liaj elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti