Szemerei SZEMERE Bertalan (pron. Semere Bertalan) (1812-1869) estis hungara politikisto, unu el la gvidantoj dum la hungara batalo pri libereco en 1848-1849, ĉefministro de Hungario kaj ano de la Hungara Scienca Akademio. Lia nepo estis György Kürthy.

Bertalan Szemere
Persona informo
Szemere Bertalan
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1812 (1812-08-27)
en Vatta
Morto 18-an de januaro 1869 (1869-01-18) (56-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Miskolc vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Opposition Party vd
Familio
Infanoj Attila Szemere vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li jam fruaĝe parlamentaniĝis (1832), en 1836 li faris grandan rundvojaĝon en Eŭropo kaj fine de la 1840-aj jaroj iĝis gvidanto de la liberala Opozicia Partio. Li estis ministro pri internaj aferoj de Hungario (inter aprilo kaj septembro 1848) dum la registaro de Batthyány Lajos; ekde la 8-a de oktobro 1848 li estis ano de la Patrujdefenda Komisiono. Li organizis an la norda parto de Hungario la armeon. Post la sentronigo de la Habsburga Monarĥio, li iĝis ĉefministro kaj ministro pri la internaj aferoj (inter majo kaj aŭgusto 1849). Post la malvenko de la hungara liberecbatalo, li rifuĝis al Turkio, dumvoje fosante la reĝajn simbolojn ĉe Orsava. Poste livivis en Parizo, Londono. Oni juĝis lin en lia foresto je morto (1851).

Li kverelis kaj forte malopiniis al Lajos Kossuth. Li proponis jam en 1860 la interkonsenton kun Aŭstrio. Li revenis Hungarion en 1865 freneziĝinte.

Vidu ankaŭ redakti