Bertrand Russell

brita matematikisto kaj filozofo

Bertrand Arthur William RUSSELL [BERTrand rasl] (naskiĝis la 18-an de majo 1872 en Ravenscroft, Monmouthshire, mortis la 2-an de februaro 1970 en Penrhyndeudraeth, Kimrio) estis epistemologiisto, matematikisto, logikisto, filozofo kaj moralisto tre grava en la 20-a jarcento.

Bertrand Russell
Nobel-premiito
Persona informo
Bertrand Arthur William Russell
Naskonomo Bertrand Arthur William Russell
Naskiĝo 18-an de majo 1872 (1872-05-18)
en Trellech
Morto 2-an de februaro 1970 (1970-02-02) (97-jaraĝa)
en Plas Penrhyn
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per gripo vd
Religio agnostikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de KembriĝoTrinity College vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Subskribo Bertrand Russell
Familio
Patro John Russell vd
Patrino Katharine Russell, Viscountess Amberley vd
Gefratoj Frank Russell, 2nd Earl Russell vd
Edz(in)o Alys Pearsall Smith • Dora Russell • Patricia Russell • Edith Finch Russell vd
Infanoj Conrad Russell • John Russell, 4th Earl Russell • Katharine Tait • Lady Harriet Russell vd
Profesio
Okupo matematikisto • socia kritikisto • eseisto • logikisto • epistemologo • filozofo de lingvo • politika aktivisto • metafizikisto • analiza filozofo • aŭtobiografo • universitata instruisto • sciencfikcia verkisto • filozofo de scienco • politikisto • pacaktivisto • ĵurnalistofilozofoverkisto vd
Laborkampo aro-teoriohistorio de filozofioepistemologiologikomatematikofilozofio de lingvofilozofio de sciencoetikoreligiomatematika logikosociologiofilozofio vd
Aktiva en Anglio vd
Doktoreca konsilisto Alfred North Whitehead vd
Verkado
Verkoj Proposed Roads to Freedom ❦
Mia filozofia disvolviĝo ❦
The Problems of Philosophy ❦
Enkonduko al matematika filozofio ❦
Power: A New Social Analysis ❦
In Praise of Idleness and Other Essays ❦
The Principles of Mathematics ❦
A History of Western Philosophy ❦
Aŭtobiografio de Bertrand Russell ❦
Marriage and Morals ❦
Human Knowledge: Its Scope and Limits ❦
Justice in war time ❦
Principia Mathematica ❦
Human society in ethics and politics ❦
Wisdow of the West vd
Filozofo
Brita Filozofio
Filozofio de la 20-a jarcento
Skolo/tradicio Analiza Filozofio
Ĉefaj interesoj Epistemologio, Etiko, Logiko, Matematiko, Historio de filozofio, Filozofio de scienco, Filozofio de religio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ankaŭ estis polemikisto kaj maldekstrula aktivulo, foje proksima al la ideoj anarĥiismaj. Li aranĝis la Tribunalon Sartre-Russell opone al la krimoj de la vjetnama milito.

Russell ricevis la Nobel-premion pri literaturo en la jaro 1950 pro sia verkaro, kaj precipe pro sia humanista aktivado.

Li havis lertan tranĉan stilon.

Biografio redakti

Devenoj kaj naskiĝo redakti

Bertrand Russell naskiĝis la 18-an de majo 1872 en Ravenscroft, Monmouthshire, Kimrio, en liberala, influa kaj nobelara britfamilio[1]. Siaj geparentoj, John Russell kaj Katharine Russell, estis radikalaj rilate al sia epoko. Ambaŭ defendis frue kontraŭkoncipilon, kiam oni taksis ĝin skandale[2]. Jonh Russell estis ateisto. Lia paĉja avo estis unua ministro en 1840a kaj 1860a jaroj[3]. Lia pajna avino estis unu el la aprobantoj de la edukado por inoj[4].

Infaneco kaj plenkreskiĝeco redakti

Frue forpasis lian panjon (en 1874), fratinon kaj paĉjon (en 1876). Liaj paĉjaj geavoj zorgis lin kaj lian fraton, sed ilia avo forpasis en 1878, do edukis lin precipe lia avino.[5] Lia plenkreskiĝeco estis solega kaj li ofte pensis je la memmortigo. En sia membiografio li rakontas ke ĉefe interesis lin matematiko kaj religio, kaj ke nur sia deziro pri kreskigo de siaj matematikaj konoj malhelpis ĝin memmortigi[6]. Kiam li estis 12 jaraj, lia frato Franck eltrovigas al li la Eŭklidan geometrion, kiu ŝanĝis lian vivon[2]. Dum lia 18a jaro, post la legado Mill-membiografio, li fariĝas ateisto kaj tute forĵetas la argumentojn pri senmova motoro[7].

Universitato kaj unua edziĝo redakti

Li studis matematikon en Kembriĝo. Rapide li distingiĝis en matematiko kaj filozofia kampo kaj diplomiĝis en 1895.[8]

Kiam li estis 17jara li renkontis unuafoje la usonaninon Quaker Alys Pearsall Smith. Li fariĝis amiko de ŝia familio kaj edzinigas ŝin en 1894.[9] Ili maledziĝas en 1921 post longa periodo de malkuniĝo, dum kiu Bertrand havas pasiajn aventurojn kun diversaj inoj[10].

Frua kariero redakti

Unuafoje verkis Russell en 1896 pri germana socialdemokratio. Tio montras sian ĉiutempan interesegon pri politiko. Li instruas ĉi-teme en Londona Lernejo pri Ekonomiko, kie li ankaŭ prelegas pri pova scienco.[11] Li estis ano de Coefficients dining club (Koeficienta Klubo manĝante), kiu celis plivastigi partion pri nacia efikeco, de kiu li disiĝis pro la imperiemaj ideoj ene[12].

En 1898 li verkis pri matematiko kaj pli precize pri eŭklida geometrio[13]. En 1900 li partoprenis en pariza internacia kongreso pri filozofio, kie li renkontas du itilianojn, Giuseppe Peano kaj Alessandro Padoa, kaj eltrovas gravajn argumentojn dank'al ili pri aroteoria scienco. En 1903 li publikigas libron, en kiu li tezas ke logiko kaj matematiko samestas.[14]

En 1901, Russell vivis sperton, kiun poste li nomas "specon de mistika iluminiĝo", post vido de suferanta ino. "Mi poste enhavis multajn duonmistikajn sentojn pri beleco... kaj deziron preskaŭ tiom profundan, kiom tiun de Bouddha, trovi filozofion, kiu eltenigus la homan vivon."[11]

Russell fariĝis ano de la Reĝa Societo de Londono en 1908[15]. Inter 1910 kaj 1913 estis eldonitaj la tri volumojn de Principia Mathematica, kunskribitaj kun Alfred North Whitehead .

En 1910 li fariĝis preleganto en la Universitato de Kembriĝo kaj renkontas kiel studanto la junan austrianon Ludwig Wittgenstein. Russell multe kuraĝigis Wittgenstein daŭri sian laboradon pri logiko kaj helpis lian akademian rekonon[16].

Unua mondmilito redakti

Dum la unua mondmilito li estis unu el la maloftaj personoj, kiu partoprenis al aktivaj pacagadoj[17].

Liaj ideoj, engaĝoj kaj agadoj redakti

Politiko redakti

En 1918 estis eldonita lia libro Roads to Freedom: Socialism, Anarchism[18] (Vojoj al libereco : socialismo, anarkiismo), kiu analizas plurajn politikajn teoriojn : la socialismon de la 19a jarcento, la marksismon, la anarkiismon, la anarki-sindikatismon kaj la gildsocialismon. Ene li defendas nekapitalisman politikon en demokratia kunteksto. Laŭ li plej bona teoria politiko estas gildosocialismo, kiu

akceptas tion, kio estas plej validebla samtempe en la asertoj de la ŝtataj socialismoj kaj en la timo de la anarki-sindikatismuloj pro la ŝtato, elektante federisman sistemon inter la diversaj profesioj por similaj kialoj al tiuj, kiuj dezirigas la federismon inter la nacioj.[19]

Pacismo redakti

Ĝi estis unu el la maloftaj intelektuloj, kiu publike opoziciis je la unua mondmilito ekde sia komenco. Ĝi multe prelegis kaj skribis ĉi-teme (Principles of Social Reconstruction, 1916), tial li perdis sian laboron kiel profesoro en la universitato de Kembriĝo kaj malliberiĝis dum 6 monatoj.

Kontraŭkoloniismo redakti

Dum la Brita-bura milito en Suda Afriko, dank'al rîcaj korespondadoj kun Louis Couturat, Russell iom post iom ekkonsciis pri la sinteno de sia memlando en imperiisma miloto. Sed ĝis la unua mondmilito li daŭre subtenetas la koloniismon, pensante ke ekzistas maljustecoj inter la antaŭenira stato de la diversaj civilizacioj. Rapide poste li denuncas la sintenojn kaj agadojn de la eŭropanoj, kiuj pli kaj pli ekspluatas la laŭdirajn malsuperajn rasojn. Li fine vidas en la angla imperiismo de la 19a jarcentfino, "aferon iafoje krimeman, ofte ridindan kaj ĉiam naŭzan" (Freedom and Organisation, 1934).[20]

Religio redakti

Li proklamis sin filozofie agnostikulo kaj praktike ateisto.

Filozofie, li konsideris la kristanan dion kiel la grekaj dioj: li ne povis pruvi ilian ekziston sed li estis konvinkitega pri ilia neekzisto. Li skribis ĉi-teme interalie pri la Tekruĉo de Russell kaj libron, titolita Kial mi ne estas kristano.

Historie, li opiniis ke la religio naskiĝas el la timo, kaj ke malklereco kaj sadismo nutras ĝin. La religio, esence obskurantisma, tiel kontraŭas la civilizacion, la homan feliĉon kaj la sciencon. Lia sinteno pri la mistika emocio estis pli tolerema ol tiu pri la religioj mem.

Mi ne neas la valoron de la spertoj, kiuj naskis la religion. Post siaj kuniĝoj al malveraj kredoj, ili tiom bonfaris, kiom malbonfaris; liberigotaj el ĉi tiu kuniĝo, oni povu esperi ke nur la bono restu.[21]

Moralo redakti

En logika kaj filozofia kampo ekzistas konoj, sed ne ekzistas etikaj konoj laŭ Russell. Se eblas science refuti moralajn valorojn, ripozantajn sur evidentaj eraroj, aliflanke, ne eblas proponi sistemon de veraj valoroj, ĉar ĉiu moralo finfine havas sian kriterion en la homa deziro. Por Russel, nur eblas prezenti moralan konceptadon, esperante ke aliuloj kundividas ĝin.

Filozofio, kiu ne serĉas altrudi al la mondo sian konceptadon pri la bono kaj la malbono, ne nur havas pli grandajn ŝancojn trafi la veron, sed ankaŭ estas en pli alta morala nivelo ol filozofio, kiu, kiel la evoluismo kaj la plejmultaj tradiciaj sistemoj, senĉese kantas la laŭdojn de la universo kaj serĉas ene la esprimon de nuna idealo.[22]

Lia moralo resumiĝas je la kuniĝo de la amo kaj de la scio [23] : sen amo, la scio estas malvarma kaj maljusteca; sen scio, la amo (aŭ la bona volo: la deziro helpi sian proksimulon) estas malpotenca kaj eble eĉ malbona.

Internacia lingvo redakti

Dum pluraj jaroj Russell perletere korespondis kun Louis Couturat, unu el la gvidantoj de la Ido-movado. Li pritraktis la temon de uzendaj lingvoj dum internaciaj interŝanĝoj. Russell subtenis la projekton de internacia lingvo kiel Esperanto en la scienca kampo[24].

Verkoj redakti

Inter 1896 kaj 1969 li publikigis angle pli ol 50 verkoj.

En Esperanto aperis redakti

Universitato McMaster posedas lian personan arkivon.

Referencoj redakti

  1. (angle) Sidney Hook, "Lord Russell and the War Crimes Trial", Bertrand Russell: critical assessments, Vol. 1, edited by A. D. Irvine, New York 1999, p. 178
  2. 2,0 2,1 (angle) Paul, Ashley. "Bertrand Russell: The Man and His Ideas.". Archived from the original on 1 May 2006. Retrieved 28 October 2007.
  3. (angle) Bloy, Marjie, PhD. "Lord John Russell (1792–1878)". Retrieved 28 October 2007.
  4. (angle) The Women's Suffrage Movement: A Reference Guide, 1866–1928 By Elizabeth Crawford
  5. (angle) "The Bertrand Russell oGallery". Russell.mcmaster.ca. 6 June 2011. Retrieved 1 October 2011.
  6. (angle) The Autobiography of Bertrand Russell,[177] 3 vols., London: George Allen & Unwin. Vol. 2, 1956
  7. The Autobiography of Bertrand Russell Ch. 2: "Adolescence", pp. 35–36.
  8. "Russell, the Hon. Bertrand Arthur William (RSL890BA)". A Cambridge Alumni Database. University of Cambridge.
  9. Wallenchinsky et al. (1981), "Famous Marriages Bertrand...Part 1".
  10. (angle) Kimball, Roger. "Love, logic & unbearable pity: The private Bertrand Russell". The New Criterion Vol. 11, No. 1, September 1992. The New Criterion. Archived from the original on 5 December 2006. Retrieved 15 November 2007
  11. 11,0 11,1 The Autobiography of Bertrand Russell, Ch. 6: 'Principia Mathematica', p. 149.
  12. Russell, Bertrand (2001). Ray Perkins, ed. Yours Faithfully, Bertrand Russell: Letters to the Editor 1904–1969. Chicago: Open Court Publishing. p. 16. ISBN 0-8126-9449-X. Retrieved 16 November 2007.
  13. Russell, Bertrand (1898) An Essay on the Foundations of Geometry, p. 32, re-issued 1956 by Dover Books
  14. "Bertrand Russell, biography". Nobelprize.org. Retrieved 23 June 2010.
  15. Kreisel, G. (1973). "Bertrand Arthur William Russell, Earl Russell. 1872-1970". Biographical Memoirs of Fellows of the Royal Society 19: 583–526. doi:10.1098/rsbm.1973.0021. JSTOR 769574
  16. "Russell on Wittgenstein". Rbjones.com. Retrieved 1 October 2011.
  17. Hochschild, Adam (2011). "'I Tried to Stop the Bloody Thing'". The American Scholar. Retrieved 10 May 2011
  18. 1918, Roads to Freedom: Socialism, Anarchism, and Syndicalism, Londres, Allen & Unwin
  19. (france) B. Russell, Le monde qui pourrait être, francigita de la angla de Maurice de Cheveigné, Lŭ, 2014, p32
  20. (france) Olivier Esteves, « L’anticolonialisme de George Orwell et Bertrand Russell », revue Agone, 45 | 2011, URL : http://revueagone.revues.org/1019. Konsultita la 19an de junio 2015. DOI : 10.4000/revueagone.1019
  21. (france) B. Russell, Science et religion (Scienco kaj religio), francigita de la angla de Philippe-Roger Mantoŭ, Gallimard, 1957, p139
  22. (france) B. Russell, Le Mysticisme et la Logique (La Mistikismo kaj la Logiko), francigita de la angla de Jean de Jenasce, Payot, 1922, p. 52
  23. (angle) B. Russell, What I Believe (Tio, kion mi kredas), Londres, 1925, Kegan Paul, Trench, Trubner (Tio, kion mi kredas).
  24. (france) B. Russell kaj L. Couturat, Correspondance sur la philosophie, la logique et la politique avec Louis Couturat , 1897-1913, Kimé, 2001

Vidu ankaŭ redakti