Berufsverband Deutscher Psychologinnen und Psychologen
La Berufsverband Deutscher Psychologinnen und Psychologen (BDP) - en Esperanto "Profesia Asocio de Germanaj Gepsikologoj"[1] - estas unu el du nacie gravaj asocioj de profesiaj psikologoj en Germanio; la alia nomiĝas Deutsche Gesellschaft für Psychologie (DGPs) kaj aparte fokusiĝas pri psikologoj laborantaj en esploraj kaj altlernejaj institucioj. La organizaĵo fondiĝis en 1946 kaj havas sian sidejon en Berlino. Nuntempe ĝi havas proksimume 13 000 membrojn kaj reprezentas proksimume trionon de la en Germanio profesia agantaj psikologoj.
Profesia Asocio de Germanaj Gepsikologoj | ||
---|---|---|
Berufsverband Deutscher Psychologinnen und Psychologen (BDP) | ||
profesia asocio | ||
Komenco | 1946 | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Haus der Psychologie, Am Köllnischen Park 2, Berlin-Mitte | |
Tipo | profesia asocio | |
Agareo | ||
Membro de | Deutsche Gesellschaft für Verbandsmanagement vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | bdp-verband.de | |
Jura formo | registrita asocio de Germanio | |
Eksteraj ligiloj redakti
Notoj redakti
- ↑ El gramatika vidpunkto diskuteblas ĉu necesus la afikso "ge-", sed ĝi utilas por respeguli la germanan vortumon kiu laŭvorte signifas "...de germanaj virinaj kaj viraj psikologoj"