Berzosa de Bureba

(Alidirektita el Berzosa de Bureba (Burgos))

Berzosa de Bureba [berZOsa debuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Berzosa de Bureba povas esti komprenebla etimologie kiel Brasikejo de Bureba, alude al la komarkonomo.

Berzosa de Bureba
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09245
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 3° 16′ U (mapo)42.626666666667-3.2661111111111Koordinatoj: 42° 38′ N, 3° 16′ U (mapo) [+]
Alto 681 m [+]
Areo 7,84 km² ( 784 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Berzosa de Bureba (Provinco Burgoso)
Berzosa de Bureba (Provinco Burgoso)
DEC
Berzosa de Bureba
Berzosa de Bureba
Situo de Berzosa de Bureba
Berzosa de Bureba (Hispanio)
Berzosa de Bureba (Hispanio)
DEC
Berzosa de Bureba
Berzosa de Bureba
Situo de Berzosa de Bureba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berzosa de Bureba [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 7,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 27 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 28 loĝantojn el 1991.

Ĝi distas 52 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio limas kun La Vid de Bureba, Busto de Bureba, Fuentebureba kaj Grisaleña. Temas pri ebenaĵo kun kelkaj malaltaj montetoj kaj rojoj kiuj alfluas al la rivero Matapán, kiu fluas tra la nordo de la teritorio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Berzosa estis unu de la sep lokoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la "partido" de Bureba, jurisdikcia senjorlando de Don Felipe de Cantabrana kiu nomumis la vicurbestron.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo gravis, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti